↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeĥezkel

Ĉapitro 22

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ĉu vi, ho
filo de homo, volas juĝi la urbon de sango kaj montri al ĝi ĉiujn
ĝiajn abomenindaĵojn? 3 Diru, ke tiele diras la Sinjoro, la
Eternulo: Ho urbo, kiu elverŝas sangon en sia mezo, por ke venu
ĝia tempo, kaj kiu faras al si idolojn, por malpuriĝi! 4 Per la
sango, kiun vi elverŝis, vi kulpiĝis, kaj per viaj idoloj, kiujn
vi faris, vi malpuriĝis; vi alproksimigis vian tempon kaj
alvenigis vian jaron. Pro tio Mi faros vin hontindaĵo inter la
nacioj kaj mokataĵo por ĉiuj landoj. 5 Tiuj, kiuj estas
proksimaj, kaj tiuj, kiuj estas malproksimaj de vi, mokos vin,
kiu havos malpuran nomon kaj grandan maltrankvilecon. 6 Jen la
estroj de Izrael, ĉiu el ili laŭ sia potenco, estis ĉe vi, por
verŝi sangon. 7 Patron kaj patrinon oni malŝatis ĉe vi, fremdulon
oni premis inter vi, al orfo kaj vidvino oni faris maljustaĵon ĉe
vi. 8 Miajn sanktaĵojn vi malestimis, kaj Miajn sabatojn vi
malsanktigis. 9 Kalumniantoj estis ĉe vi, por verŝi sangon; sur
la montoj oni manĝis ĉe vi, malĉastaĵojn oni faris meze de vi. 10
Nudaĵon de patro oni malkovris ĉe vi, perfortis virinon dum ŝia
monataĵo. 11 Oni faris abomenindaĵon kun la edzino de sia
proksimulo, oni malpurigis sian bofilinon per malĉastaĵo, oni
perfortis ĉe vi sian fratinon, filinon de sia patro. 12 Subaĉeton
oni prenis ĉe vi, por verŝi sangon, procentegon kaj troprofiton
vi prenis, pro avideco vi premis viajn proksimulojn, kaj Min vi
forgesis, diras la Sinjoro, la Eternulo. 13 Kaj jen Mi
interfrapis Miajn manojn pro via profitemeco, kiun vi montris,
kaj pro la verŝado de sango, kiu estis meze de vi. 14 Ĉu via koro
rezistos, kaj ĉu viaj manoj konservos sian forton, en la tempo,
kiam Mi komencos Mian faradon kontraŭ vi? Mi, la Eternulo, tion
diris, kaj Mi faros. 15 Kaj Mi disĵetos vin inter la naciojn, kaj
Mi dispelos vin en diversajn landojn, kaj Mi tute deprenos de vi
vian malpurecon. 16 Kaj vi humiligos vin antaŭ la okuloj de la
nacioj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

17 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 18 Ho filo de
homo! la domo de Izrael fariĝis por Mi kiel skorio: ili ĉiuj,
kupro, stano, fero, kaj plumbo, interne de la forno fariĝis
skorio de arĝento. 19 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:
Ĉar vi ĉiuj fariĝis skorio, tial jen Mi kolektos vin en
Jerusalemon. 20 Kiel oni kolektas arĝenton, kupron, feron,
plumbon, kaj stanon en forno, por blovi sur ilin fajron kaj fandi
ilin, tiel Mi kolektos en Mia kolero kaj en Mia indigno, kuŝigos,
kaj fandos vin. 21 Mi kunigos vin kaj blovos sur vin la fajron de
Mia kolero, kaj vi fandiĝos en ĝi. 22 Kiel fandiĝas arĝento en la
forno, tiel vi fandiĝos en ĝi; kaj vi ekscios, ke Mi, la
Eternulo, elverŝis sur vin Mian koleron.

23 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 24 Ho filo de
homo, diru al ĝi: Vi estas lando ne purigata, ne pripluvata en la
tago de kolero. 25 La amasiĝintaj profetoj en ĝi estas kiel
blekeganta leono, kiu disŝiras kaptitaĵon; ili manĝas animojn,
forprenas valoraĵojn kaj multekostaĵojn, multigas en ĝi la
nombron de ĝiaj vidvinoj. 26 Ĝiaj pastroj kripligas Mian instruon
kaj malsanktigas Miajn sanktaĵojn; ili ne distingas inter
sanktaĵo kaj nesanktaĵo, ne montras la diferencon inter malpuraĵo
kaj puraĵo; kaj de Miaj sabatoj ili forturnis siajn okulojn, kaj
Mi estas malsanktigata inter ili. 27 Ĝiaj potenculoj en ĝi estas
kiel lupoj, kiuj disŝiras kaptitaĵon, verŝas sangon, pereigas
animojn, por akiri profiton. 28 Ĝiaj profetoj ŝmiras ilin per
maltaŭga mortero, predikas malverajn viziojn, faras al ili
mensogajn antaŭdirojn, dirante, ke tiele diris la Sinjoro, la
Eternulo, kvankam la Eternulo ne parolis. 29 La popolo de la
lando faras perfortaĵojn, senĉese rabas, premas malriĉulon kaj
senhavulon, perfortas la fremdulon sen ia justeco. 30 Mi serĉis
inter ili homon, kiu aranĝus barilon kaj stariĝus antaŭ Mi ĉe la
breĉo, por defendi la landon, ke Mi ne pereigu ĝin; sed Mi ne
trovis. 31 Kaj Mi elverŝos sur ilin Mian koleron, Mi ekstermos
ilin per la fajro de Mia indigno; ilian konduton Mi metos sur
ilian kapon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Sekva Ĉapitro →