↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeĥezkel

Ĉapitro 21

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de
homo, turnu vian vizaĝon al Jerusalem, prediku pri la sanktaĵoj,
kaj profetu pri la lando de Izrael. 3 Kaj diru al la lando de
Izrael: Tiele diras la Eternulo: Jen Mi iras kontraŭ vin, Mi
eltiros Mian glavon el ĝia ingo, kaj Mi ekstermos inter vi
virtulojn kaj malpiulojn. 4 Ĉar Mi ekstermos inter vi virtulojn
kaj malpiulojn, tial Mia glavo eliros el sia ingo kontraŭ ĉiun
karnon de la sudo ĝia la nordo. 5 Kaj ĉiu karno ekscios, ke Mi,
la Eternulo, eltiris Mian glavon el ĝia ingo, kaj ĝi ne plu
revenos tien. 6 Kaj vi, ho filo de homo, ĝemu, kun doloro de la
lumboj, kaj maldolĉe ĝemu antaŭ iliaj okuloj. 7 Kaj kiam ili
demandos vin, pro kio vi ĝemas, respondu: Pro la sciigo, kiu
venis, kaj de kiu ĉiu koro disfandiĝos, ĉiuj manoj senfortiĝos,
ĉiu spirito senkuraĝiĝos, kaj ĉiuj genuoj fariĝos kiel akvo; jen
tio venas kaj plenumiĝos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

8 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 9 Ho filo de
homo, profetu, kaj diru: Tiele diras la Eternulo: Proklamu:
Glavo, glavo estas akrigita kaj purigita; 10 ĝi estas akrigita,
por buĉi; ĝi estas purigita, por brili. Ĉu oni povas ĝoji, kiam
la sceptron de Mia filo malŝatas ĉia ligno? 11 Li donis ĝin, por
purigi, por ke oni povu preni ĝin en la manon; la glavo estas
akrigita kaj purigita, por doni ĝin en la manon de mortiganto. 12
Kriu kaj ploru, ho filo de homo, ĉar ĝi iras kontraŭ Mian
popolon, kontraŭ ĉiujn eminentulojn de Izrael, kiuj estas
kolektitaj kune kun Mia popolo sub la glavon. Pro tio batu viajn
lumbojn. 13 Ĉar estis farita provo, sed kion ĝi helpis? eĉ
malŝatata la sceptro ne povas ekzisti, diras la Sinjoro, la
Eternulo. 14 Kaj vi, ho filo de homo, profetu, kaj interfrapu la
manojn; ĉar la glavo duobliĝos, eĉ triobliĝos; ĝi estas glavo por
mortigado, glavo de granda mortigado ĝi estas, kiu penetros al
ili en la ĉambrojn. 15 Mi sendos glavon teruran, por ke la koroj
ektremu, kaj por ke multaj falu ĉe ĉiuj iliaj pordegoj. Ha, kiel
ĝi brilas, kiel akrigita ĝi estas por la buĉado! 16 Kolektiĝu
dekstren, metu vin maldekstren, kien ajn via vizaĝo sin tiras. 17
Mi plaŭdos per Miaj manoj, kaj Mi kontentigos Mian indignon; Mi,
la Eternulo, tion diris.

18 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 19 Vi, ho filo
de homo, marku al vi du vojojn, per kiuj venos la glavo de la
reĝo de Babel; ambaŭ devas eliri el unu lando; elektu lokon sur
la ĉefa vojo, elektu urbon. 20 Marku vojon, per kiu devas veni
glavo en Raban de la Amonidoj, kaj en Judujon, en la fortikigitan
Jerusalemon. 21 Ĉar la reĝo de Babel haltis ĉe la disvojiĝo, ĉe
la komenco de du vojoj; por ricevi antaŭdirojn, li ĵetas sagojn,
demandas la domajn diojn, esploras hepaton. 22 Sur la dekstra
flanko la sortodemandado montras Jerusalemon, por starigi
muregrompilojn, malfermi la buŝon por mortigado, sonigi militajn
trumpetojn, direkti muregrompilojn kontraŭ la pordegojn, ŝuti
remparon, konstrui bastionon. 23 Sed tio aperas al ili kiel
antaŭdiro malvera, ili faras ĵurojn, kaj li rememorigas la
krimojn, por ke ili estu kaptitaj.

24 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi
rememoras viajn krimojn, elmontras viajn kulpojn en ĉiuj viaj
agoj--pro tio, ke vi rememoras, vi estos kaptitaj per mano. 25
Kaj vi, ho senhonora kaj malpia estro de Izrael, kies tago
alvenis nun, kiam devas ĉesiĝi liaj krimoj-- 26 tiele diras la
Sinjoro, la Eternulo: Deprenu la cidaron kaj demetu la kronon; ne
plue estos tiel; kiu estis humila, tiu altiĝos, kaj kiu estis
fiera, tiu malaltiĝos. 27 Mi forigos, forigos, forigos ĝin; kaj
ĝi ne ekzistos, ĝis venos tiu, kiu havas rajton je ĝi, kaj al li
Mi ĝin donos.

28 Kaj vi, ho filo de homo, profetu, kaj diru: Tiele diras la
Sinjoro, la Eternulo, pri la Amonidoj kaj pri ilia hontindeco,
kaj diru: Glavo, glavo estas nudigita por buĉado, akrigita por
ekstermado, ke ĝi brilu; 29 pro tio, ke oni prezentas al vi
malverajn viziojn, ke oni antaŭdiras al vi mensogaĵon, por meti
vin sur la kolojn de mortigotaj malpiuloj, kies tago alvenis nun,
kiam devas ĉesiĝi iliaj krimoj. 30 Remetu ĝin en ĝian ingon. Sur
la loko, kie vi estas kreita, en la lando de via naskiĝo, Mi
juĝos vin. 31 Kaj Mi elverŝos sur vin Mian indignon, Mi blovos
sur vin la fajron de Mia kolero, kaj Mi transdonos vin en la
manojn de homoj furiozaj, lertaj ekstermistoj. 32 Vi fariĝos
manĝaĵo por la fajro; via sango elverŝiĝos en la lando; oni ne
rememoros vin; ĉar Mi, la Eternulo, tion diris.

Sekva Ĉapitro →