↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeĥezkel

Ĉapitro 20

1 En la sepa jaro, en la deka tago de la kvina monato, venis
kelkaj el la plejaĝuloj de Izrael, por demandi la Eternulon, kaj
ili sidiĝis antaŭ mi. 2 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo,
dirante: 3 Ho filo de homo, parolu al la plejaĝuloj de Izrael,
kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉu por
demandi Min vi venis? kiel Mi vivas, Mi ne respondos al via
demando, diras la Sinjoro, la Eternulo. 4 Se vi volas juĝi ilin,
se vi volas juĝi, ho filo de homo, tiam montru al ili la
abomenindaĵojn de iliaj patroj, 5 kaj diru al ili: Tiele diras la
Sinjoro, la Eternulo: En la tago, kiam Mi elektis Izraelon kaj
levis Mian manon al la idaro de la domo de Jakob, kiam Mi konigis
Min al ili en la lando Egipta, kaj, levante al ili Mian manon,
diris: Mi estas la Eternulo, via Dio-- 6 en tiu tago Mi per levo
de la mano promesis al ili, ke Mi elkondukos ilin el la lando
Egipta en landon, kiun Mi elektis por ili, kie fluas lakto kaj
mielo, kaj kiu estas la plej bela el ĉiuj landoj. 7 Kaj Mi diris
al ili: Ĉiu el vi forĵetu la fiaĵojn, kiuj estas antaŭ liaj
okuloj, kaj ne malpurigu vin per la idoloj de Egiptujo: Mi, la
Eternulo, estas via Dio. 8 Sed ili malobeis Min kaj ne volis
aŭskulti Min, kaj neniu el ili forĵetis la fiaĵojn, kiuj estis
antaŭ liaj okuloj, kaj la idolojn de Egiptujo ili ne forlasis.
Kaj Mi intencis elverŝi sur ilin Mian koleron, kontentigi sur ili
Mian indignon meze de la lando Egipta. 9 Tamen pro Mia nomo, por
ke ĝi ne malsanktiĝu antaŭ la okuloj de la nacioj, inter kiuj ili
estis kaj antaŭ kies okuloj Mi konigis Min al ili, Mi agis tiel,
ke Mi elkondukis ilin el la lando Egipta. 10 Kaj Mi elkondukis
ilin el la lando Egipta kaj venigis ilin en la dezerton. 11 Kaj
Mi donis al ili Miajn leĝojn, kaj Mi konigis al ili Miajn
decidojn, per kies plenumado homo vivas. 12 Ankaŭ Miajn sabatojn
Mi donis al ili, por ke ili estu signo inter Mi kaj ili, por ke
ili sciu, ke Mi, la Eternulo, ilin sanktigas. 13 Sed la domo de
Izrael ribelis kontraŭ Mi en la dezerto: ili ne sekvis Miajn
leĝojn, kaj ili malŝatis Miajn decidojn, per kies plenumado homo
vivas, kaj Miajn sabatojn ili tre malsanktigis. Kaj Mi intencis
elverŝi sur ilin Mian koleron en la dezerto, por ekstermi ilin.
14 Tamen Mi agis pro Mia nomo, por ke ĝi ne malsanktiĝu antaŭ la
okuloj de la nacioj, antaŭ kies okuloj Mi elkondukis ilin. 15 Mi
levis kontraŭ ilin Mian manon en la dezerto, por ne venigi ilin
en la landon, kiun Mi destinis, en kiu fluas lakto kaj mielo kaj
kiu estas la plej bela el ĉiuj landoj; 16 pro tio, ke ili
malŝatis Miajn decidojn, ne sekvis Miajn leĝojn, kaj malsanktigis
Miajn sabatojn; ĉar ilia koro sekvis iliajn idolojn. 17 Tamen Mia
okulo indulgis ilin, por ne pereigi ilin, kaj Mi ne faris al ili
finon en la dezerto. 18 Kaj Mi diris al iliaj infanoj en la
dezerto: Ne sekvu la leĝojn de viaj patroj, ne observu iliajn
morojn, kaj ne malpurigu vin per iliaj idoloj. 
19 Mi, la
Eternulo, estas via Dio; Miajn leĝojn sekvu, kaj Miajn decidojn
observu, kaj plenumu ilin; 20 kaj tenu sankte Miajn sabatojn, por
ke ili estu signo inter Mi kaj vi, por ke vi sciu, ke Mi, la
Eternulo, estas via Dio. 21 Sed la infanoj malobeis Min: Miajn
leĝojn ili ne sekvis, ili ne observis kaj ne plenumis Miajn
decidojn, per kies plenumado homo vivas, malsanktigis Miajn
sabatojn. Kaj Mi intencis elverŝi Mian koleron sur ilin,
kontentigi Mian indignon sur ili en la dezerto. 22 Tamen Mi
retiris Mian manon kaj agis pro Mia nomo, por ke ĝi ne
malsanktiĝu antaŭ la okuloj de la nacioj, antaŭ kies okuloj Mi
elkondukis ilin. 23 Sed, levinte Mian manon, Mi diris al ili en
la dezerto, ke Mi disĵetos ilin inter la naciojn kaj dispelos
ilin en diversajn landojn 24 pro tio, ke ili ne plenumis Miajn
decidojn, malŝatis Miajn leĝojn, malsanktigis Miajn sabatojn, kaj
direktis siajn okulojn al la idoloj de siaj patroj. 25 Tial Mi
donis al ili instituciojn nebonajn, kaj aranĝojn, per kiuj ili ne
povas vivi; 26 kaj Mi permesis al ili malpurigi sin per siaj
oferoj, trairigante tra fajro ĉiun unuenaskiton, por ke Mi
ruinigu ilin, por ke ili eksciu, ke Mi estas la Eternulo.

27 Tial parolu al la domo de Izrael, ho filo de homo, kaj diru al
ili, ke tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ankoraŭ plue viaj
patroj malhonoris Min per la pekoj, kiujn ili faris kontraŭ Mi:
28 Mi venigis ilin en la landon, pri kiu Mi per levo de mano
promesis, ke Mi donos ĝin al ili; sed ĉie, kie ili vidis ian
altan monteton aŭ ian branĉoriĉan arbon, ili buĉis tie siajn
oferojn kaj alportis tien siajn kolerigantajn donojn, metis tien
siajn agrablajn odoraĵojn kaj verŝis tie siajn verŝoferojn. 29
Kaj Mi diris al ili: Kio estas tiu altaĵo, sur kiun vi iras? Kaj
oni donis al tiu loko la nomon Altaĵo ĝis la nuna tago. 30 Tial
diru al la domo de Izrael: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:
Vi malpurigas vin konforme al la konduto de viaj patroj, kaj vi
malĉaste sekvas iliajn abomenindaĵojn; 31 alportante viajn
donacojn, trairigante viajn infanojn tra fajro, vi malpurigas vin
per ĉiuj viaj idoloj ĝis la nuna tempo; ĉu do Mi povas respondi
al viaj demandoj, ho domo de Izrael? Kiel Mi vivas, diras la
Sinjoro, la Eternulo, Mi ne respondos al viaj demandoj. 32 Kaj
kio venas en vian kapon, kiam vi diras: Ni estu kiel la nacioj,
kiel la gentoj de la landoj, servante al ligno kaj al ŝtonoj--tio
ne efektiviĝos. 33 Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo,
per forta mano, per etendita brako, kaj per elverŝado de kolero
Mi reĝos super vi; 34 kaj per forta mano, per etendita brako, kaj
per elverŝado de kolero, Mi elkondukos vin el inter la popoloj,
kaj kolektos vin el la landoj, kien vi estas disĵetitaj; 35 kaj
Mi venigos vin en la dezerton de la popoloj, kaj tie Mi procesos
kun vi vizaĝon kontraŭ vizaĝo. 36 Kiel Mi procesis kun viaj
patroj en la dezerto de la lando Egipta, tiel Mi procesos kun vi,
diras la Sinjoro, la Eternulo. 
37 Kaj Mi pasigos vin sub vergo
kaj venigos vin en la ligilojn de la interligo; 38 kaj Mi eligos
el inter vi tiujn, kiuj ribelis kaj pekis kontraŭ Mi, el la lando
de ilia loĝado Mi elirigos ilin, sed en la landon de Izrael ili
ne eniros. Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 39 Kaj pri
vi, ho domo de Izrael, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉiu
el vi iru kaj servu al siaj idoloj, se vi ne aŭskultas Min; sed
Mian sanktan nomon ne plu malhonoru per viaj donoj kaj per viaj
idoloj. 40 Ĉar sur Mia sankta monto, sur la alta monto de Izrael,
diras la Sinjoro, la Eternulo, tie servos al Mi la tuta domo de
Izrael, ĉiuj, kiuj estos en la lando; tie Mi akceptos ilin
favore, kaj tie Mi akceptos viajn oferdonojn kaj la unuaaĵojn de
viaj donoj, kun ĉio, kion vi dediĉas al Mi. 41 Mi akceptos vin
favore ĉe la agrabla odoraĵo, kiam Mi elkondukos vin el inter la
popoloj, kaj kolektos vin el la landoj, kien vi estis disĵetitaj;
kaj Mi sanktiĝos per vi antaŭ la okuloj de la nacioj. 42 Kaj vi
ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi venigos vin en la
landon de Izrael, en la landon, pri kiu Mi levis Mian manon, ke
Mi donos ĝin al viaj patroj. 43 Kaj vi rememoros tie vian
konduton kaj ĉiujn viajn agojn, per kiuj vi malpurigis vin, kaj
vi sentos abomenon antaŭ vi mem kontraŭ ĉiuj malbonagoj, kiujn vi
faris. 44 Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi agos
kun vi pro Mia nomo, ne konforme al via malbona konduto kaj al
viaj pereigaj agoj, ho domo de Izrael, diras la Sinjoro, la
Eternulo.

45 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 46 Ho filo de
homo, direktu vian vizaĝon al la vojo suden, prediku al la sudo,
kaj profetu pri la arbaro de la suda kampo. 47 Kaj diru al la
suda arbaro: Aŭskultu la vorton de la Eternulo! Tiele diras la
Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi ekbruligos en vi fajron, kaj ĝi
formanĝegos en vi ĉiun arbon verdan kaj ĉiun arbon
velksekiĝintan; ne estingiĝos la flamanta fajro, kaj forbrulos
ĉio, kio troviĝas de la sudo ĝis la nordo. 48 Kaj ĉiu karno
vidos, ke Mi, la Eternulo, tion ekbruligis tiel, ke oni ne povas
estingi. 49 Kaj mi diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo! ili diras pri
mi: Li parolas ja nur parabolojn.

Sekva Ĉapitro →