↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeĥezkel

Ĉapitro 17

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de
homo, proponu enigmon kaj parabolon al la domo de Izrael; 3 kaj
diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Granda aglo kun
grandaj flugiloj kaj grandaj korpomembroj, plene kovrita de
diverskoloraj plumoj, venis sur Lebanonon kaj prenis pinton de
cedro; 4 ĝi deŝiris ĝian supran junan branĉeton kaj alportis ĝin
en la landon de komercado kaj kuŝigis ĝin en urbo de komercistoj.
5 Ĝi prenis iom el la semoj de la lando, plantis ĝin sur
prisemebla kampo, aranĝis ĝin apud abunda akvo, tre singarde. 6
Kaj ĝi elkreskis kaj fariĝis vasta vinberkreskaĵo kun malalta
trunko; ĝiaj flankobranĉoj fleksiĝis al ĝi malsupren, kaj ĝiaj
radikoj estis sub ĝi; kaj ĝi fariĝis vinbertrunko kaj elkreskigis
branĉojn kaj branĉetojn. 7 Kaj estis alia granda aglo kun grandaj
flugiloj kaj abundaj plumoj; kaj jen tiu vinbertrunko tiris sin
per siaj radikoj al ĝi kaj etendis al ĝi siajn branĉojn, por ke
ĝi trinkigu ĝin, de la bedoj, kie ĝi estis plantita. 8 Sur bona
kampo, apud abunda akvo, ĝi estis plantita, por ke ĝi elkreskigu
branĉojn kaj portu fruktojn kaj estu belega vinbertrunko. 9 Diru:
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉu ĝi havos sukceson? oni ja
elŝiros ĝiajn radikojn, oni deŝiros ĝiajn fruktojn, kaj ĝi
velkos; ĉiuj ĝiaj elkreskintaj folioj velkos, kaj oni ne bezonos
grandan forton kaj multon da homoj, por deŝiri ĝin de ĝiaj
radikoj. 10 Kaj jen, kvankam ĝi estas plantita, ĉu ĝi havos
sukceson? ĉu ĝi ne tute forvelkos, kiam la orienta vento ĝin
tuŝos? ĝi forvelkos sur la bedoj, kie ĝi kreskis.

11 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 12 Diru do al
la domo malobeema: Ĉu vi ne scias, kion tio signifas? Diru: Jen
venis la reĝo de Babel en Jerusalemon, kaj prenis ĝian reĝon kaj
ĝiajn eminentulojn kaj venigis ilin al si en Babelon; 13 kaj li
prenis iun el la reĝa idaro kaj faris kun li interligon kaj
prenis de li ĵuron, kaj la potenculojn de la lando li forprenis,
14 por ke la regno estu humila kaj ne altigu sin, kaj por ke ĝi
konservu lian interligon kaj povu sin teni. 15 Sed tiu defalis de
li, kaj sendis siajn senditojn en Egiptujon, por ke oni donu al
li ĉevalojn kaj multe da homoj. Ĉu li povas havi sukceson? ĉu
povas saviĝi tiu, kiu tiel agas? ĉu li saviĝos, se li rompis la
interligon? 16 Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, sur
la loko de tiu reĝo, kiu faris lin reĝo kaj antaŭ kiu li malŝatis
sian ĵuron kaj rompis lian interligon, ĉe li, en Babel, li
mortos. 17 Kaj Faraono kun granda forto kaj multenombra anaro ne
helpos al li en la milito, kiam estos surŝutitaj remparoj kaj
estos konstruitaj bastionoj, por ekstermi multe da homoj. 18 Kaj
ĉar li malŝatis la ĵuron kaj rompis la interligon, ĉar li donis
sian manon kaj tamen faris ĉion ĉi tion, tial li ne saviĝos. 19
Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kiel Mi vivas, Mian
ĵuron, kiun li malŝatis, kaj Mian interligon, kiun li rompis, Mi
metos sur lian kapon. 20 Mi ĵetos sur lin Mian reton, kaj li
kaptiĝos en Mian kaptilon; kaj Mi forkondukos lin en Babelon, kaj
tie Mi faros sur li juĝon pro la krimo, kiun li faris kontraŭ Mi.
21 Kaj ĉiuj liaj forkurintoj el ĉiuj liaj taĉmentoj falos de
glavo, kaj la restintoj estos dispelitaj al ĉiuj ventoj; kaj vi
ekscios, ke Mi, la Eternulo, tion diris.

22 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi mem prenos branĉon de
alta cedro kaj metos ĝin; el la supraj junaj branĉetoj Mi deŝiros
la plej delikatan, kaj Mi plantos ĝin sur monto alta kaj
eminenta. 23 Sur la alta monto de Izrael Mi ĝin plantos, kaj ĝi
elkreskigos branĉojn kaj donos fruktojn kaj fariĝos belega cedro;
kaj loĝos sub ĝi ĉiaspecaj birdoj, ĉiaspecaj flugiluloj nestos en
la ombro de ĝiaj branĉoj. 24 Kaj ekscios ĉiuj arboj de la kampo,
ke Mi, la Eternulo, malaltigas arbon altan kaj altigas arbon
malaltan, ke Mi velkigas arbon sukoplenan kaj verdigas arbon
velkintan; Mi, la Eternulo, tion diris, kaj Mi tion plenumos.

Sekva Ĉapitro →