↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeĥezkel

Ĉapitro 18

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Kial vi uzas
ĉe vi en la lando de Izrael ĉi tiun proverbon kaj diras: La
patroj manĝis nematurajn vinberojn, kaj la dentoj de la filoj
agaciĝis? 3 Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, neniu
plu uzos ĉe vi tiun proverbon en Izrael. 4 Jen ĉiuj animoj
apartenas al Mi: kiel la animo de la patro, tiel ankaŭ la animo
de la filo apartenas al Mi; tiu animo, kiu pekas, ĝi mortos. 5
Sed se iu estas virta kaj agas laŭleĝe kaj juste; 6 ne manĝas sur
la montoj kaj ne levas siajn okulojn al la idoloj de la domo de
Izrael, ne malpurigas la edzinon de sia proksimulo kaj ne
alproksimiĝas al virino en la tempo de ŝia monataĵo; 7 neniun
perfortas, redonas al la ŝuldanto lian garantiaĵon, ne faras
rabon, donas sian panon al malsatulo kaj nudulon kovras per
vesto; 8 ne donas kontraŭ procentegoj kaj ne prenas troprofiton,
detenas sian manon de maljustaĵo, faras inter homo kaj homo juĝon
justan; 9 sekvas Miajn leĝojn kaj observas Miajn ordonojn, por
plenumi ilin ĝuste: tiu estas virtulo, kaj li certe vivos, diras
la Sinjoro, la Eternulo. 10 Sed se li naskigis filon, kiu estas
rabisto, verŝas sangon, aŭ faras ion similan; 11 kaj ĉion diritan
li mem ne faras, sed li manĝas sur la montoj, malpurigas la
edzinon de sia proksimulo; 12 perfortas malriĉulon kaj
senhavulon, faras rabadon, ne redonas garantiaĵon, levas siajn
okulojn al idoloj, faras abomenindaĵon; 13 donas kontraŭ
procentegoj, prenas troprofiton: ĉu tia povas vivi? li ne devas
vivi: ĉar li faras ĉiujn tiujn abomenindaĵojn, li devas morti;
lia sango estu sur li. 14 Sed jen li naskigis filon, kiu vidas
ĉiujn pekojn de sia patro, kiujn ĉi tiu faras, kaj li timas, kaj
ne faras ion similan: 15 sur la montoj li ne manĝas, siajn
okulojn li ne levas al la idoloj de la domo de Izrael, la edzinon
de sia proksimulo li ne malpurigas; 16 li neniun perfortas,
garantiaĵon ne prenas, rabadon ne faras, sian panon li donas al
malsatulo kaj nudulon li kovras per vesto; 17 de premado de
malriĉulo detenas sian manon, procentegon kaj troprofiton ne
prenas, plenumas Miajn ordonojn kaj sekvas Miajn leĝojn: li ne
mortos pro la pekoj de sia patro, sed li nepre vivos. 
18 Kaj lia
patro, ĉar li faris kruelaĵojn, prirabis fraton, kaj faris inter
sia popolo tion, kio estas nebona: li mortos pro siaj malbonagoj.
19 Vi diros: Kial filo ne estas punata pro la malbonagoj de la
patro? La filo agis ĝuste kaj juste, observis ĉiujn Miajn leĝojn
kaj plenumis ilin; tial li nepre vivos. 20 Tiu animo, kiu pekas,
ĝi mortos; filo ne suferos pro la malbonagoj de la patro, kaj
patro ne suferos pro la malbonagoj de la filo; la virteco de
virtulo estos sur li, kaj la malpieco de malpiulo estos sur li.
21 Sed se malpiulo deturnas sin de ĉiuj siaj pekoj, kiujn li
faris, kaj li observos ĉiujn Miajn leĝojn kaj agados ĝuste kaj
juste, tiam li vivos, li ne mortos. 22 Ĉiuj liaj malbonagoj,
kiujn li faris, ne estos rememorataj; pro siaj bonaj agoj, kiujn
li faris, li vivos. 23 Ĉu Mi deziras la morton de malpiulo? diras
la Sinjoro, la Eternulo; kiam li deturnos sin de sia konduto, li
ja vivos. 24 Kaj se virtulo deturnos sin de sia virteco kaj faros
malbonagojn, agos simile al ĉiuj abomenindaĵoj, kiujn faras
malpiulo: ĉu li tiam povas vivi? Ĉiuj bonaj agoj, kiujn li faris,
ne estos rememorataj; pro siaj krimoj, kiujn li faris, kaj pro
siaj pekoj, kiujn li faris, pro ili li mortos. 25 Vi diros: Ne
ĝusta estas la maniero de agado de la Sinjoro. Aŭskultu do, ho
domo de Izrael: Ĉu Mia maniero de agado estas ne ĝusta? Ne, via
konduto estas ne ĝusta. 26 Kiam virtulo deturnas sin de sia
virteco kaj faras malbonagojn kaj mortas pro tio, tiam li mortas
pro siaj malbonagoj, kiujn li faris. 27 Kaj kiam malpiulo
deturnas sin de siaj malbonagoj, kiujn li faris, kaj li agas
ĝuste kaj juste, tiam li donas vivon al sia animo. 28 Ĉar li
rigardis, kaj retiris sin de ĉiuj siaj malbonagoj, kiujn li
faris, tial li nepre vivos, li ne mortos. 29 La domo de Izrael
diros: Ne ĝusta estas la agadmaniero de la Sinjoro. Ĉu Mia
agadmaniero estas ne ĝusta, ho domo de Izrael? Ne, via
agadmaniero estas ne ĝusta. 30 Tial Mi juĝos vin, ho domo de
Izrael, ĉiun laŭ lia konduto, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Pentu kaj retiru vin de ĉiuj viaj krimoj, por ke la malbonagoj ne
estu por vi falilo. 31 Forĵetu de vi ĉiujn viajn krimojn, per
kiuj vi pekis, kaj faru al vi novan koron kaj novan spiriton.
Kial vi mortu, ho domo de Izrael? 32 Ĉar Mi ne deziras la morton
de mortanto, diras la Sinjoro, la Eternulo; konvertu vin kaj
vivu.

Sekva Ĉapitro →