↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeĥezkel

Ĉapitro 16

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de
homo, montru al Jerusalem ĝiajn abomenindaĵojn; 3 kaj diru: Tiele
diras la Sinjoro, la Eternulo, al Jerusalem: Via deveno kaj via
naskiĝlando estas en la lando Kanaana; via patro estas Amorido,
kaj via patrino estas Ĥetidino. 4 Ĉe via naskiĝo, kiam vi estis
naskita, oni ne detranĉis vian umbilikon, oni ankaŭ ne lavis vin
purige per akvo, ne frotis vin per salo, kaj ne vindis per
vindaĵoj. 5 Nenies okulo favoris vin, por fari al vi pro kompato
unu el tiuj faroj, sed oni elĵetis vin sur la kampon pro abomeno
kontraŭ vi en la tago, kiam vi estis naskita. 6 Mi preteriris
preter vi, kaj Mi vidis, ke vi baraktas en via sango, kaj Mi
diris al vi en via sango: Vivu; jes, Mi diris al vi en via sango:
Vivu. 7 Mi grandigis vin, kiel kampan kreskaĵon; vi fariĝis plena
kaj granda, vi fariĝis tute bela; viaj mamoj formiĝis, viaj haroj
abunde kreskis; sed vi estis nuda kaj nekovrita. 8 Mi preteriris
preter vi kaj ekvidis vin, kaj Mi vidis, ke estas via tempo, la
tempo de amo; kaj Mi etendis Mian mantelon sur vin kaj kovris
vian nudecon; kaj Mi ĵuris al vi, kaj Mi faris interligon kun vi,
diras la Sinjoro, la Eternulo, kaj vi fariĝis Mia. 9 Mi lavis vin
per akvo. Mi forlavis de vi vian sangon, kaj Mi ŝmiris vin per
oleo. 10 Mi vestis vin per brodita vesto, sur viajn piedojn Mi
metis delikatledajn ŝuojn, Mi zonis vin per bisino, kaj Mi kovris
vin per silka kovrotuko. 11 Mi ornamis vin per ornamaĵoj, Mi
metis braceletojn sur viajn manojn, kaj kolĉenon sur vian kolon.
12 Mi metis nazringon sur vian nazon, kaj orelringojn sur viajn
orelojn, kaj belan kronon sur vian kapon. 13 Vi ornamiĝis per oro
kaj arĝento, viaj vestoj estis el bisino, silko, kaj broditaĵo;
plej delikatan farunon, mielon, kaj oleon vi manĝis; kaj vi
fariĝis tre kaj tre bela kaj atingis reĝecon. 14 Kaj disvastiĝis
via renomo inter la nacioj pro via beleco, ĉar ĝi estis perfekta
per la ornamaĵo, kiun Mi metis sur vin, diras la Sinjoro, la
Eternulo.

15 Sed vi fidis vian belecon, kaj vi komencis malĉasti, apogante
vin sur via renomo, kaj vi malĉastis kun ĉiu pasanto, fordonante
vin al li. 16 Vi prenis viajn vestojn kaj faris al vi
mikskolorajn oferaltaĵojn, kaj sur ili vi malĉastis, kiel neniam
estis kaj neniam estos. 17 Vi prenis viajn ornamaĵojn el oro kaj
el arĝento, kiujn Mi donis al vi, kaj vi faris al vi bildojn de
virseksuloj kaj malĉastis kun ili. 18 Vi prenis viajn broditajn
vestojn kaj kovris per tio ilin, kaj Mian oleon kaj Mian incenson
vi donis al ili. 19 Mian panon, kiun Mi donis al vi, la plej
delikatan farunon, oleon, kaj mielon, per kiuj Mi nutris vin, vi
metis antaŭ ilin kiel agrablan odoraĵon. Jes, tiel estis, diras
la Sinjoro, la Eternulo. 20 Vi prenis viajn filojn kaj viajn
filinojn, kiujn vi naskis al Mi, kaj vi buĉis ilin al ili kiel
manĝaĵon. Ĉu malgranda estas via malĉasteco? 21 Vi buĉis Miajn
infanojn kaj pasigis ilin tra fajro por ili. 22 Kaj en ĉiuj viaj
abomenindaĵoj kaj malĉastaĵoj vi ne rememoris la tagojn de via
juneco, kiam vi estis nuda kaj nekovrita, baraktanta en via
sango. 23 Kaj post ĉiuj viaj malbonagoj (ho ve, ve al vi! diras
la Sinjoro, la Eternulo) 24 vi konstruis al vi malĉastejon, kaj
faris al vi fialtaĵojn sur ĉiu strato. 25 En la komenco de ĉiu
vojo vi konstruis viajn fialtaĵojn, vi abomenindigis vian
belecon, vi etendis viajn piedojn al ĉiu pasanto, kaj vi
malĉastis. 26 Vi malĉastis kun la filoj de Egiptujo, viaj
grandkorpaj najbaroj, kaj vi multe malĉastis, kolerigante Min. 27
Kaj jen Mi etendis Mian manon kontraŭ vin kaj malgrandigis vian
destinitaĵon, kaj Mi transdonis vin al la volo de viaj
malamikinoj, la filinoj de Filiŝtujo, kiuj hontis pri via
malvirta konduto. 28 Kaj vi malĉastis kun la filoj de Asirio, ne
povante satiĝi; vi malĉastis kun ili, kaj tamen ne kontentiĝis.
29 Vi multigis viajn malĉastaĵojn ĝis la lando de komercado,
Ĥaldeujo, sed ankaŭ tio vin ne kontentigis. 30 Per kio Mi povas
purigi vian koron, diras la Sinjoro, la Eternulo, se vi faras
ĉion ĉi tion, farojn de plej senhonta malĉastistino? 31 Kiam vi
aranĝis viajn malĉastejojn ĉe la komenco de ĉiu vojo kaj faris
viajn fialtaĵojn sur ĉiu strato, vi estis ne kiel malĉastistino,
kiu ŝatas donacojn; 32 sed kiel malĉastanta virino, kiu anstataŭ
sia edzo akceptas fremdulojn. 33 Al ĉiuj malĉastistinoj oni donas
donacojn, sed vi mem donas viajn donacojn al ĉiuj viaj amantoj,
kaj vi subaĉetas ilin, ke ili de ĉiuj flankoj venu malĉasti kun
vi. 34 Ĉe via malĉastado fariĝas kun vi la malo de tio, kion oni
vidas ĉe aliaj virinoj: oni ne postkuras vin por malĉastado, sed
vi mem pagas, kaj al vi oni ne donas pagon; tiamaniere vi estas
la malo de aliaj.

35 Tial, ho malĉastistino, aŭskultu la vorton de la Eternulo: 36
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi malŝparas
vian metalon kaj via nudeco estas malkovrata en via malĉastado al
viaj amistoj kaj al ĉiuj viaj abomenindaj idoloj, kaj pro la
sango de viaj infanoj, kiujn vi fordonas al ili-- 37 pro tio Mi
kolektos ĉiujn viajn amistojn, kun kiuj vi ĝuis, kaj ĉiujn, kiujn
vi amis, kaj ĉiujn, kiujn vi malamis, kaj Mi kolektos ilin
kontraŭ vi de ĉirkaŭe, kaj Mi malkovros antaŭ ili vian nudecon,
kaj ili vidos vian tutan hontindaĵon. 38 Kaj Mi juĝos vin laŭ la
juĝoj kontraŭ adultulinoj kaj kontraŭ sangoverŝantinoj, kaj Mi
transdonos vin al sangoverŝo kruela kaj severa. 39 Mi transdonos
vin en iliajn manojn, kaj ili detruos vian malĉastejon kaj
disbatos viajn fialtaĵojn, ili deprenos de vi viajn vestojn,
prenos viajn ornamaĵojn, kaj restigos vin nuda kaj nekovrita. 40
Kaj ili venigos kontraŭ vin homamason, kiu mortigos vin per
ŝtonoj kaj dishakos per siaj glavoj. 41 Kaj ili forbruligos viajn
domojn per fajro, kaj faros al vi juĝon antaŭ la okuloj de multaj
virinoj; kaj Mi ĉesigos vian malĉastadon, kaj vi ne plu donos
donacojn. 42 Mi kontentigos sur vi Mian koleron, kaj Mia severeco
trankviliĝos sur vi tiel, ke Mi trankviliĝos kaj ne plu koleros.
43 Pro tio, ke vi ne rememoris la tagojn de via juneco, sed
incitis Min per ĉio tio, Mi ankaŭ metos vian konduton sur vian
kapon, diras la Sinjoro, la Eternulo, por ke vi ne plu faru la
malĉastaĵon kun ĉiuj viaj abomenindaĵoj.

44 Jen ĉiu proverbisto diros pri vi proverbon: Kia la patrino,
tia la filino. 45 Vi estas filino de via patrino, kiu malŝatis
sian edzon kaj siajn infanojn, kaj vi estas fratino de viaj
fratinoj, kiuj malŝatis siajn edzojn kaj siajn infanojn. Via
patrino estas Ĥetidino, kaj via patro estas Amorido. 46 Via pli
maljuna fratino estas Samario kun siaj filinoj, kiu loĝas
maldekstre de vi; kaj via pli juna fratino, kiu loĝas dekstre de
vi, estas Sodom kun siaj filinoj. 47 Sed eĉ ne laŭ ilia vojo vi
iris, kaj ne iliajn abomenindaĵojn vi faris; tio estis malmulta
por vi, kaj vi malboniĝis pli ol ili en ĉiuj viaj agoj. 48 Kiel
Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, via fratino Sodom kaj
ŝiaj filinoj ne faris tion, kion faris vi kaj viaj filinoj. 49
Jen kio estis la kulpo de via fratino Sodom: malmodesteco,
trosatiĝo per manĝado, kaj senzorgeco, kiun havis ŝi kaj ŝiaj
filinoj; kaj la manon de malriĉulo kaj senhavulo ŝi ne subtenis.
50 Kaj ili fieriĝis kaj faris abomenindaĵon antaŭ Mi, kaj Mi
forpuŝis ilin, kiam Mi tion vidis. 51 Samario ne faris eĉ duonon
de viaj pekoj; vi faris pli da abomenindaĵoj, ol ili; per ĉiuj
viaj abomenindaĵoj, kiujn vi faris, vi faris viajn fratinojn
preskaŭ virtulinoj. 52 Tial ankaŭ vi nun portu vian malhonoron,
kiun vi kondamnis en viaj fratinoj, pro viaj pekoj, per kiuj vi
abomenindiĝis pli ol ili; ili estas virtulinoj en komparo kun vi;
hontu kaj portu vian malhonoron, ĉar vi kvazaŭ pravigis viajn
fratinojn. 53 Tamen kiam Mi revenigos iliajn forkaptitojn, la
forkaptitojn de Sodom kaj de ŝiaj filinoj kaj la forkaptitojn de
Samario kaj de ŝiaj filinoj, tiam Mi revenigos ankaŭ viajn
forkaptitojn kune kun ili, 54 por ke vi portu vian malhonoron kaj
hontu pri ĉio, kion vi faris, estante konsolo por ili. 55 Viaj
fratinoj, Sodom kaj ŝiaj filinoj revenos al sia antaŭa stato, kaj
Samario kaj ŝiaj filinoj revenos al sia antaŭa stato; ankaŭ vi
kaj viaj filinoj revenos al via antaŭa stato. 56 Ĉu via fratino
Sodom ne estis objekto de rezonado en via buŝo en la tempo de via
fiereco, 57 antaŭ ol elmontriĝis via malboneco, kiel en la tempo
de la malhonoro de la filinoj de Sirio kaj ĉiuj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj,
kaj de la filinoj de Filiŝtujo, kiuj malestimis vin ĉirkaŭe? 58
Suferu do pro via malĉasteco kaj pro viaj abomenindaĵoj, diras la
Eternulo. 59 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi agos kun
vi tiel, kiel vi agis, malŝatante la ĵuron kaj rompante la
interligon. 60 Tamen Mi rememoros Mian interligon kun vi en la
tempo de via juneco, kaj Mi restarigos kun vi interligon eternan.
61 Kaj vi rememoros vian konduton, kaj hontos, kiam vi akceptos
al vi viajn plej maljunajn kaj plej junajn fratinojn; kaj Mi
donos ilin al vi kiel filinojn, sed ne pro via interligo. 62 Mi
restarigos Mian interligon kun vi, kaj vi ekscios, ke Mi estas la
Eternulo; 63 por ke vi memoru kaj hontu, kaj por ke vi ne plu
povu malfermi vian buŝon pro honto, kiam Mi pardonos al vi ĉion,
kion vi faris, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Sekva Ĉapitro →