↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeĥezkel

Ĉapitro 15

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de
homo! por kio taŭgas la ligno de vinberbranĉo inter ĉiuj
branĉoriĉaj arboj, kiuj estas inter la arboj de arbaro? 3 Ĉu oni
prenas de ĝi pecon, por ion fari el ĝi? ĉu oni faras el ĝi
almenaŭ hokon, por pendigi sur ĝi ian objekton? 4 Jen ĝi estas
transdonata al la fajro por forbruligo; ambaŭ finojn formanĝas la
fajro, forbrulas ankaŭ la mezo; ĉu ĝi taŭgas por laboro? 5 Jen,
kiam ĝi estis ankoraŭ nedifektita, oni ne povis ion fari el ĝi;
des pli kiam la fajro ĝin difektis kaj bruligis, ĉu oni povas ion
fari el ĝi? 6 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kiel la
vinberarbon inter la arboj de la arbaro Mi transdonis al la
fajro, ke ĝi ĝin forbruligu, tiel Mi agos kun la loĝantoj de
Jerusalem. 7 Mi direktos Mian vizaĝon kontraŭ ilin; el fajro ili
eliris, kaj fajro ilin ekstermos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la
Eternulo, kiam Mi direktos Mian vizaĝon kontraŭ ilin. 8 Kaj Mi
faros la landon dezerto pro tio, ke ili forte kulpiĝis, diras la
Sinjoro, la Eternulo.

Sekva Ĉapitro →