↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeĥezkel

Ĉapitro 14

1 Venis al mi kelkaj el la plejaĝuloj de Izrael, kaj sidiĝis
antaŭ mi. 2 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 3 Ho
filo de homo! ĉi tiuj homoj levis siajn idolojn en sian koron,
kaj allogilon de sia malpieco ili starigis antaŭ sia vizaĝo; ĉu
Mi nun respondu al ili, kiam ili Min demandas? 4 Tial parolu kun
ili, kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Se iu
el la domo de Izrael levis siajn idolojn en sian koron kaj
starigis antaŭ si la allogilon de sia malpieco, kaj poste venas
al la profeto, tiam Mi, la Eternulo, respondos al li tiel, kiel
li meritas per sia granda idolisteco, 5 por ke la domo de Izrael
estu kaptata konforme al sia koro, kiun ili defaligis de Mi per
ĉiuj siaj idoloj. 6 Tial diru al la domo de Izrael: Tiele diras
la Sinjoro, la Eternulo: Pentu, kaj deturnu vin de viaj idoloj,
kaj de ĉiuj viaj abomenindaĵoj deturnu vian vizaĝon. 7 Ĉar se iu
el la domo de Izrael, aŭ el la fremduloj, kiu loĝas ĉe Izrael,
defalas de Mi, levas siajn idolojn en sian koron, starigas antaŭ
sia vizaĝo la allogilon de sia malpieco, kaj poste venas al la
profeto, por fari per li demandojn al Mi, tiam Mi, la Eternulo,
respondos al li per Mi mem; 8 Mi direktos Mian vizaĝon kontraŭ
tiun homon kaj faros lin avertilo kaj ekzemplo, kaj Mi ekstermos
lin el inter Mia popolo; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
9 Kaj se la profeto estos delogita kaj ion parolos, tiam Mi, la
Eternulo, malsaĝigis tiun profeton, kaj Mi etendos Mian manon sur
lin kaj ekstermos lin el inter Mia popolo Izrael. 10 Tiamaniere
ili estos punitaj pro sia malpieco: la puno de la demandanto kaj
la puno de la profeto estos egalaj; 11 por ke ili ne plu
forerarigu de Mi la domon de Izrael kaj ili ne plu malpurigu sin
per ĉiuj siaj krimoj; sed ili estu Mia popolo kaj Mi estu ilia
Dio, diras la Sinjoro, la Eternulo.

12 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 13 Ho filo de
homo! se lando pekos kontraŭ Mi, forte kulpiĝante antaŭ Mi, tiam
Mi etendos Mian manon sur ĝin, kaj rompos al ĝi la panan apogon,
venigos sur ĝin malsaton, kaj ekstermos en ĝi la homojn kaj
brutojn. 14 Kaj se meze de ĝi troviĝus tiaj tri homoj, kiel Noa,
Daniel, kaj Ijob, ili pro sia virteco savus sian vivon, diras la
Sinjoro, la Eternulo. 15 Se Mi venigus en la landon sovaĝajn
bestojn, por ĝin senhomigi, por ke ĝi fariĝu dezerta kaj neniu
povu iri tra ĝi pro la bestoj-- 16 kiel Mi vivas, diras la
Sinjoro, la Eternulo, eĉ tiuj tri homoj en ĝi ne savus la filojn
nek filinojn; nur ili mem saviĝus, sed la lando fariĝus dezerta.
17 Aŭ se Mi venigus glavon sur tiun landon, kaj dirus: Glavo,
trairu la landon; kaj Mi ekstermus en ĝi homojn kaj brutojn-- 18
kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, eĉ tiuj tri homoj
en ĝi ne savus la filojn nek filinojn; nur ili mem saviĝus. 19 Aŭ
se Mi venigus peston sur tiun landon, kaj Mi elverŝus sur ĝin
Mian koleron en sango, por ekstermi en ĝi homojn kaj brutojn, 20
kaj Noa, Daniel, kaj Ijob estus en ĝi--kiel Mi vivas, diras la
Sinjoro, la Eternulo, ili ne savus filon nek filinon; nur ili pro
sia virteco savus sian animon. 21 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la
Eternulo: Eĉ se Mi venigus sur Jerusalemon la kvar malbonajn
punojn, la glavon, malsaton, sovaĝajn bestojn, kaj peston, por
ekstermi en ĝi homojn kaj brutojn-- 22 tamen restos en ĝi restaĵo
da mortevitintaj filoj kaj filinoj, kaj jen ili eliros al vi, kaj
vi vidos ilian konduton kaj iliajn agojn, kaj vi konsoliĝos pri
la malbono, kiun Mi venigis sur Jerusalemon, pri ĉio, kion Mi
venigis sur ĝin. 23 Kaj ili vin konsolos, kiam vi vidos ilian
konduton kaj iliajn agojn, kaj ekscios, ke ne vane Mi faris ĉion,
kion Mi faris kontraŭ ĝi, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Sekva Ĉapitro →