↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeĥezkel

Ĉapitro 13

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de
homo! profetu pri la profetoj de Izrael, kiuj profetas, kaj diru
al tiuj, kiuj profetas laŭ sia propra bontrovo: Aŭskultu la
vorton de la Eternulo! 3 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ve
al la senprudentaj profetoj, kiuj gvidas sin per sia propra
spirito kaj nenion vidis! 4 Kiel vulpoj kaj ruinoj estas viaj
profetoj, ho Izrael. 5 Vi ne eliras al la breĉoj, nek baras baron
ĉirkaŭ la domo de Izrael, por stari en la batalo en la tago de la
Eternulo. 6 Ilia vizio estas senenhava, ilia antaŭdiro estas
mensogo. Ili diras: La Eternulo diris--sed la Eternulo ilin ne
sendis; kaj ili asertas, ke ilia vorto plenumiĝos. 7 Vi vidis ja
vizion senenhavan, kaj vi eldiras antaŭdiron mensogan; vi diras:
Tiel parolas la Eternulo--kvankam Mi ne parolis.

8 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi
predikas senbaze kaj antaŭdiras malveraĵon, jen Mi iras kontraŭ
vin, diras la Sinjoro, la Eternulo. 9 Kaj Mia mano estos kontraŭ
la profetoj, kiuj profetas senbaze kaj antaŭdiras malveraĵon; en
la konsilo de Mia popolo ili ne estos, kaj en la registro de la
domo de Izrael ili ne estos enskribitaj, kaj en la landon de
Izrael ili ne venos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la
Eternulo. 10 Pro tio, ĝuste pro tio, ke ili erarigas Mian
popolon, antaŭdirante pacon, kvankam paco ne estos, kaj kiam la
popolo konstruas barilon, ili ŝmiras ĝin per maltaŭga mortero--
11 diru al tiuj, kiuj ŝmiras per maltaŭga mortero, ke ĝi defalos;
estos pluvego, kaj vi, ŝtonoj de grandega hajlo, falos sur ĝin,
kaj forta vento ĝin krevigos. 12 Kaj jen la muro falis; ĉu oni ne
diros al vi: Kie estas la mortero, per kiu vi ŝmiris? 13 Tial
tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi elpuŝos fortan venton en
Mia indigno kaj pluvegon en Mia kolero kaj ŝtonojn de hajlo en
Mia furiozo, por ĉion ekstermi. 14 Mi detruos la muron, kiun vi
ŝmiris per maltaŭga mortero, Mi disŝutos ĝin sur la teron tiel,
ke nudiĝos ĝia fundamento; kaj ĝi disfalos, kaj vi pereos meze de
ĝi; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 15 Kaj Mi plene
kontentigos Mian koleron sur la muro, kaj sur tiuj, kiuj ŝmiris
ĝin per maltaŭga mortero, kaj Mi diros al vi: Jam ne ekzistas la
muro, kaj jam ne ekzistas tiuj, kiuj ŝmiris ĝin. 16 Tiaj estas la
profetoj de Izrael, kiuj profetas pri Jerusalem, kaj predikas al
ĝi vizion pri paco, kvankam paco ne estos, diras la Sinjoro, la
Eternulo.

17 Kaj vi, ho filo de homo, direktu vian vizaĝon al la filinoj de
via popolo, kiuj profetas laŭ elpenso de sia koro; kaj profetu
pri ili, 18 kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ve al
tiuj, kiuj kudras kusenojn sub ĉiujn kubutojn kaj faras kaptukojn
por kapoj de ĉia alteco, por kapti animojn! kaptante la animojn
de Mia popolo, vi volas konservi viajn animojn. 19 Kaj vi
malsanktigas Min antaŭ Mia popolo pro plenmano da hordeo kaj pro
peco da pano, mortigante animojn, kiuj ne devas morti, kaj
konservante la vivon al tiaj animoj, kiuj ne devas vivi,
mensogante al Mia popolo, kiu volonte aŭskultas mensogon. 20 Tial
tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iros kontraŭ viajn
kusenojn, per kiuj vi kaptas tie la animojn flugemajn, Mi elŝiros
ilin el viaj brakoj, kaj forliberigos la animojn, kiujn vi
allogas, ke ili flugu. 21 Kaj Mi disŝiros viajn kaptukojn, kaj
savos Mian popolon el viaj manoj, kaj ili ne plu estos kaptotaĵo
por viaj manoj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 22 Ĉar
vi mensoge afliktas la koron de virtulo, kiun Mi ne afliktis, kaj
vi fortigas la manojn de malvirtulo, por ke li ne returnu sin de
sia malbona vojo, per kio li konservus sian vivon-- 23 tial vi ne
plu havos senbazajn viziojn kaj ne faros antaŭdirojn; kaj Mi
savos Mian popolon el viaj manoj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la
Eternulo.

Sekva Ĉapitro →