↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeĥezkel

Ĉapitro 12

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de
homo! meze de domo malobeema vi loĝas; ili havas okulojn, por
vidi, sed ili ne vidas; ili havas orelojn, por aŭdi, sed ili ne
aŭdas; ĉar ili estas domo malobeema. 3 Tial, ho filo de homo,
faru al vi objektojn de migrado, kaj migru tage antaŭ iliaj
okuloj, formigru antaŭ iliaj okuloj el via loko en alian lokon;
eble ili vidos, ke ili estas domo malobeema. 4 Kaj elportu viajn
necesaĵojn, kaj necesaĵojn de migranto, tage antaŭ iliaj okuloj;
kaj vi mem eliru antaŭ iliaj okuloj vespere, kiel eliras
migrantoj. 5 Antaŭ iliaj okuloj trabatu al vi aperturon en la
muro kaj eliru tra ĝi. 6 Antaŭ iliaj okuloj metu la necesaĵojn
sur la ŝultron, elportu ilin en mallumo, kovru vian vizaĝon, por
ke vi ne vidu la teron; ĉar Mi faris vin antaŭsigno por la domo
de Izrael. 7 Kaj mi agis tiel, kiel estis ordonite al mi: miajn
necesaĵojn mi elportis, kiel necesaĵojn de migranto, ĉe la
taglumo; kaj vespere mi trabatis al mi per la mano aperturon en
la muro, en mallumo mi elportis, kaj levis sur mian ŝultron antaŭ
iliaj okuloj. 8 Kaj matene aperis al mi vorto de la Eternulo,
dirante: 9 Ho filo de homo! ĉu la domo de Izrael, la domo
malobeema, ne demandis vin, kion vi faras? 10 Diru al ili: Tiele
diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉi tiu portaĵo koncernas la
princon de Jerusalem, kaj la tutan domon de Izrael, kiu estas en
ĝi. 11 Diru: Mi estas via antaŭsigno: kiel mi agis, tiel oni agos
kun ili: en elhejmiĝon, en kaptitecon ili iros. 12 Kaj la princo,
kiu estas inter ili, en mallumo prenos siajn aĵojn sur la ŝultron
kaj eliros; oni trarompos en la muro aperturon, por elkonduki
lin; li kovros sian vizaĝon, por ke li ne vidu per la okulo la
teron. 13 Kaj Mi sternos Mian reton kontraŭ li, kaj li estos
kaptita en Mian kaptilon, kaj Mi forkondukos lin en Babelon, en
la landon de la Ĥaldeoj; sed li ĝin ne vidos, kvankam tie li
mortos. 14 Kaj ĉiujn liajn ĉirkaŭantojn, liajn helpantojn, kaj
ĉiujn liajn taĉmentojn Mi dispelos al ĉiuj ventoj, kaj Mi
elingigos post ili glavon. 15 Kaj ili ekscios, ke Mi estas la
Eternulo, kiam Mi dispelos ilin inter la naciojn kaj disĵetos
ilin en la landojn. 16 Sed malgrandan nombron el ili Mi restigos
de la glavo, malsato, kaj pesto, por ke ili rakontu pri ĉiuj siaj
abomenindaĵoj, inter la nacioj, al kiuj ili venos; kaj oni
ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

17 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 18 Ho filo de
homo! manĝu vian panon kun tremo, kaj trinku vian akvon kun
ĉagreno kaj zorgoj. 19 Kaj diru al la popolo de la lando: Tiele
diras la Sinjoro, la Eternulo, pri la loĝantoj de Jerusalem, pri
la lando de Izrael: Sian panon ili manĝos en zorgoj, kaj sian
akvon ili trinkos en teruro; ĉar la lando dezertiĝos de sia
abundo pro la maljustaĵoj de ĉiuj siaj loĝantoj. 20 Kaj la
loĝataj urboj estos ruinigitaj, kaj la lando estos dezertigita;
kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

21 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 22 Ho filo de
homo! kian proverbon vi havas en la lando de Izrael, dirantan:
Pasos multe da tempo, kaj ĉiu antaŭdiro malaperos? 23 Tial diru
al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi neniigos ĉi tiun
proverbon, kaj oni ne plu uzos tian proverbon en Izrael; sed diru
al ili: Proksima jam estas la tempo kaj la plenumiĝo de ĉiu
antaŭdiro. 24 Ĉar neniu profetaĵo estos plu vana, kaj neniu
antaŭdiro estos dusenca en la domo de Izrael. 25 Ĉar Mi, la
Eternulo, parolas; kaj vorto, kiun Mi parolas, plenumiĝos, ne plu
estos prokrastata; en via tempo, ho domo malobeema, Mi parolas
vorton, kaj Mi ĝin plenumos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

26 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 27 Ho filo de
homo! jen la domo de Izrael diras: La profetaĵo, kiun li
profetas, venos ankoraŭ post longa tempo; pri tempoj malproksimaj
li profetas. 28 Tial diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la
Eternulo: Neniu el Miaj vortoj plu prokrastiĝos; vorto, kiun Mi
diros, plenumiĝos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Sekva Ĉapitro →