↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeĥezkel

Ĉapitro 11

1 Kaj levis min la spirito, kaj venigis min al la orienta pordego
de la domo de la Eternulo, al tiu, kiu rigardas orienten. Kaj jen
ĉe la enirejo de la pordego staras dudek kvin homoj, kaj inter
ili mi vidas Jaazanjan, filon de Azur, kaj Pelatjan, filon de
Benaja, estrojn de la popolo. 2 Kaj Li diris al mi: Ho filo de
homo, ĉi tiuj homoj havas malpiajn intencojn kaj donas malbonajn
konsilojn en ĉi tiu urbo. 3 Ili diras: Ankoraŭ ne baldaŭ; ni
konstruu domojn; ĝi estas la kaldrono, kaj ni estas la viando. 4
Tial profetu pri ili, profetu, ho filo de homo. 5 Kaj malleviĝis
sur min la spirito de la Eternulo, kaj diris al mi: Diru: Tiele
diras la Eternulo: Tiel vi parolis, ho domo de Izrael, kaj la
pensojn de via koro Mi scias. 6 Multajn vi mortigis en ĉi tiu
urbo, kaj ĝiajn stratojn vi plenigis per mortigitoj. 7 Tial tiele
diras la Sinjoro, la Eternulo: Viaj mortigitoj, kiujn vi faligis
en ĝi, estas la viando, kaj ĝi mem estas la kaldrono; sed vi
estos elkondukitaj el ĝi. 8 Glavon vi timas, kaj glavon Mi
venigos sur vin, diras la Sinjoro, la Eternulo. 9 Mi elkondukos
vin el ĝi kaj transdonos vin en la manojn de fremduloj, kaj Mi
faros super vi juĝon. 10 De glavo vi falos; ĉe la limoj de Izrael
Mi juĝos vin; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 11 La urbo
ne estos por vi kaldrono, nek vi estos en ĝi kiel viando; ĉe la
limoj de Izrael Mi juĝos vin. 12 Kaj vi ekscios, ke Mi estas la
Eternulo, kies leĝojn vi ne sekvis kaj kies decidojn vi ne
plenumis, sed vi agis laŭ la maniero de la nacioj, kiuj estas
ĉirkaŭ vi. 13 Kiam mi eldiris mian profetaĵon, Pelatja, filo de
Benaja, mortis; kaj mi ĵetis min vizaĝaltere, kaj ekkriis per
laŭta voĉo, kaj diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo! Vi faras finon al
la restaĵo de Izrael!

14 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 15 Ho filo de
homo! al viaj fratoj, jes al viaj fratoj, al viaj parencoj, kaj
al la tuta domo de Izrael parolas la loĝantoj de Jerusalem:
Foriĝu de la Eternulo, al ni estas donita ĉi tiu lando kiel
hereda posedaĵo. 16 Tial diru: Tiele diras la Sinjoro, la
Eternulo: Kvankam Mi forigis ilin al la nacioj kaj disĵetis ilin
en diversajn landojn, Mi tamen baldaŭ estos ilia sanktejo en la
landoj, kien ili venis. 17 Tial diru: Tiele diras la Sinjoro, la
Eternulo: Mi kolektos vin el inter la nacioj, Mi kolektos vin el
la landoj, kien vi estas disĵetitaj, kaj Mi donos al vi la landon
de Izrael. 18 Kaj kiam ili venos tien, ili forigos el ĝi ĉiujn
ĝiajn fiaĵojn kaj ĉiujn ĝiajn abomenindaĵojn. 19 Kaj Mi donos al
ili unu koron, kaj novan spiriton Mi enmetos en vin, kaj Mi
elprenos el ilia korpo la koron ŝtonan kaj donos al ili koron
karnan, 20 por ke ili sekvu Miajn leĝojn kaj observu Miajn
decidojn kaj plenumu ilin; kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos
ilia Dio. 21 Sed al tiuj, kiuj sin fordonas al la fiaĵoj kaj
abomenindaĵoj de sia koro, Mi turnos ilian konduton kontraŭ ilian
kapon, diras la Sinjoro, la Eternulo. 22 Tiam la keruboj levis
siajn flugilojn, kaj la radoj estis apud ili; kaj la majesto de
Dio de Izrael estis supre super ili. 23 Kaj la majesto de la
Eternulo leviĝis el meze de la urbo, kaj haltis sur la monto, kiu
estas oriente de la urbo. 24 Kaj la spirito min levis, kaj
venigis min en la vizio kaj en la inspiro de Dio en Ĥaldeujon, al
la forkondukitoj. Kaj malaperis de mi la vizio, kiun mi vidis. 25
Kaj mi rakontis al la forkondukitoj ĉiujn vortojn de la Eternulo,
kiujn Li aperigis al mi.

Sekva Ĉapitro →