↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeĥezkel

Ĉapitro 10

1 Kaj mi vidis: jen sur la firmamento, kiu estis super la kapoj
de la keruboj, io simila al safiro, aspektanta kiel bildo de
trono, aperis super ili. 2 Kaj Li diris al la viro, vestita per
tolo, jene: Eniru inter la radojn sub la kerubon, kaj prenu
plenmanojn da ardantaj karboj el inter la keruboj, kaj ĵetu ilin
sur la urbon. Kaj li eniris antaŭ miaj okuloj. 3 La keruboj
staris dekstre de la domo, kiam la viro eniris, kaj nubo plenigis
la internan korton. 4 Kaj leviĝis la majesto de la Eternulo de la
kerubo al la enirejo de la domo, kaj la domo pleniĝis de la nubo,
kaj la korto pleniĝis de brilo de la majesto de la Eternulo. 5
Kaj bruo de la flugiloj de la keruboj estis aŭdata ĝis la ekstera
korto, kiel bruo de Dio, la Plejpotenculo, kiam Li parolas. 6 Kaj
kiam Li ordonis al la viro, vestita per tolo, dirante: Prenu
fajron el inter la radoj, el inter la keruboj, kaj ĉi tiu eniris
kaj stariĝis apud la rado, 7 tiam unu el la keruboj etendis sian
manon el inter la keruboj al la fajro, kiu estis inter la
keruboj, kaj prenis kaj metis sur la manplatojn de la tolvestito;
kaj ĉi tiu prenis kaj eliris. 8 Kaj ĉe la keruboj montriĝis
similaĵo de homa mano sub iliaj flugiloj. 9 Kaj mi vidis, jen
estas kvar radoj apud la keruboj, po unu rado apud ĉiu kerubo,
kaj la aspekto de la radoj estis kiel turkiso. 10 Kaj laŭ aspekto
la kvar radoj havis unu formon, kvazaŭ unu rado estus en la alia.
11 Irante, ili moviĝadis sur ĉiujn kvar flankojn, ili ne
deturniĝadis dum la irado; al la loko, al kiu estis direktita la
kapo, ili sekvadis ĝin, ili ne deturniĝadis dum la irado. 12 Kaj
ilia tuta korpo, ilia dorso, iliaj manoj, iliaj flugiloj, kiel
ankaŭ la radoj, estis ĉirkaŭe plenaj de okuloj; ĉiuj kvar havis
siajn radojn. 13 La radoj estis nomataj turnovento, kiel mi povis
tion aŭdi. 14 Ĉiu havis kvar vizaĝojn: unu vizaĝo estis vizaĝo de
kerubo, la dua vizaĝo estis vizaĝo de homo, la tria estis vizaĝo
de leono, kaj la kvara estis vizaĝo de aglo. 15 Kaj leviĝis la
keruboj. Tio estis tiu kreitaĵo, kiun mi vidis ĉe la rivero
Kebar. 16 Kaj kiam la keruboj iris, la radoj iradis apud ili; kaj
kiam la keruboj levis siajn flugilojn, por leviĝi de la tero,
tiam ankaŭ la radoj ne deturniĝadis de ili. 17 Kiam tiuj staris,
ili ankaŭ staris, kaj kiam tiuj leviĝis, ili ankaŭ leviĝadis; ĉar
la spirito de la kreitaĵoj estis en ili. 
18 Kaj la majesto de la
Eternulo foriĝis de la sojlo de la domo kaj stariĝis super la
keruboj. 19 Kaj la keruboj levis siajn flugilojn, kaj
suprenflugis de la tero antaŭ miaj okuloj, kaj la radoj kune kun
ili; kaj ili stariĝis ĉe la enirejo de la orienta pordego de la
domo de la Eternulo; kaj la majesto de Dio de Izrael aperis supre
super ili. 20 Tio estis la kreitaĵo, kiun mi vidis sub Dio de
Izrael ĉe la rivero Kebar; kaj mi eksciis, ke tio estas keruboj.
21 Ĉiu el ili havis kvar vizaĝojn, kaj ĉiu havis kvar flugilojn,
kaj similaĵo de homaj manoj estis sub iliaj flugiloj. 22 Kaj la
aspekto de iliaj vizaĝoj estis kiel tiuj vizaĝoj, kiujn mi vidis
ĉe la rivero Kebar, ilia aspekto kaj ili mem. Ĉiu moviĝis laŭ la
direkto de sia vizaĝo.

Sekva Ĉapitro →