↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeĥezkel

Ĉapitro 9

1 Kaj Li vokis al miaj oreloj per laŭta voĉo, dirante:
Alproksimiĝu la punantoj de la urbo, kaj ĉiu havu en sia mano
sian pereigilon. 2 Kaj jen ses homoj venis per la vojo de la
supra pordego, kiu estas turnita norden, kaj ĉiu havis en la mano
sian detruilon, kaj inter ili estis unu vestita per tolo, kaj li
havis skribilon ĉe siaj lumboj. Ili venis, kaj stariĝis apud la
kupra altaro. 3 Kaj la majesto de Dio de Izrael leviĝis de la
kerubo, sur kiu ĝi estis, al la sojlo de la domo. Kaj Li alvokis
la homon, kiu estis vestita per tolo kaj havis skribilon ĉe siaj
lumboj. 4 Kaj la Eternulo diris al li: Trairu la urbon Jerusalem,
kaj marku per litero Tav la fruntojn de tiuj homoj, kiuj ĝemas
kaj malĝojas pri ĉiuj abomenindaĵoj, kiuj estas farataj en la
urbo. 5 Kaj al la aliaj Li diris tiel, ke mi povis aŭdi: Iru tra
la urbo post li, kaj frapu; via okulo ne indulgu, kaj vi ne
kompatu. 6 Maljunulon, junulon, junulinon, infanojn, kaj virinojn
eksterme mortigu; sed ĉiun homon, sur kiu estas la litero Tav, ne
tuŝu; kaj komencu de Mia sanktejo. Kaj ili komencis de la
maljunaj homoj, kiuj estis antaŭ la domo. 7 Kaj Li diris al ili:
Malpurigu la domon, kaj plenigu la kortojn per mortigitoj; eliru!
Kaj ili eliris, kaj komencis frapadi en la urbo. 8 Kiam ili finis
la mortigadon kaj mi restis, tiam mi ĵetis min vizaĝaltere,
ekkriis, kaj diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo! ĉu Vi ekstermos la
tutan restaĵon de Izrael, elverŝante Vian koleron sur
Jerusalemon? 9 Kaj Li diris al mi: La malpieco de la domo de
Izrael kaj de Jehuda estas tre, tre granda, kaj la lando estas
plena de sango, kaj la urbo estas plena de maljusteco; ĉar ili
diras: La Eternulo forlasis la landon, kaj la Eternulo ne vidas.
10 Tial ankaŭ Miaflanke Mia okulo ne indulgos, kaj Mi ne
kompatos; ilian agadon Mi metos sur ilian kapon. 11 Kaj jen la
viro, kiu estis vestita per tolo kaj havis skribilon ĉe siaj
lumboj, alportis respondon, dirante: Mi faris tion, kion Vi
ordonis al mi.

Sekva Ĉapitro →