↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeĥezkel

Ĉapitro 8

1 En la sesa jaro, en la kvina tago de la sesa monato, mi sidis
en mia domo, kaj la plejaĝuloj de Jehuda sidis antaŭ mi; kaj
falis sur min la mano de la Sinjoro, la Eternulo. 2 Kaj mi vidis,
jen estas bildo, kiu aspektas kiel fajro; de la bildo de liaj
lumboj malsupren estis fajro, kaj supre de liaj lumboj estis hela
brilo, tre hela lumo. 3 Kaj li etendis la bildon de mano, kaj
kaptis min je la bukloj de mia kapo; kaj la spirito ekportis min
inter la tero kaj la ĉielo, kaj venigis min en Dia vizio en
Jerusalemon, al la enirejo de la interna pordego, turnita al
nordo, kie staris statuo de koleriga ĵaluzo. 4 Kaj jen tie estas
la majesto de Dio de Izrael, simile al la vizio, kiun mi vidis en
la valo. 
5 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, levu viajn
okulojn en la direkto al nordo! Kaj mi levis miajn okulojn en la
direkto al nordo, kaj jen norde de la pordego de la altaro, ĉe la
enirejo, staras tiu statuo de ĵaluzo. 6 Kaj Li diris al mi: Ho
filo de homo, ĉu vi vidas, kion ili faras? la grandajn
abomenindaĵojn, kiujn la domo de Izrael faras ĉi tie, por
malproksimigi Min de Mia sanktejo? sed vi ankoraŭ denove vidos
grandajn abomenindaĵojn. 7 Kaj Li venigis min al la enirejo de la
korto, kaj mi ekvidis, ke jen estas unu truo en la muro. 8 Kaj Li
diris al mi: Ho filo de homo, trafosu la muron. Kaj mi trafosis
la muron, kaj jen estas ia pordo. 9 Kaj Li diris al mi: Eniru,
kaj rigardu la malbonajn abomenindaĵojn, kiujn ili faras ĉi tie.
10 Kaj mi eniris kaj ekrigardis, kaj jen diversaj bildoj de
rampaĵoj kaj abomenindaj brutoj kaj diversaj idoloj de la domo de
Izrael estas skulptitaj sur la muro ĉirkaŭe, sur ĉiuj flankoj. 11
Kaj antaŭ ili staras sepdek viroj el la plejaĝuloj de la domo de
Izrael, kaj Jaazanja, filo de Ŝafan, staras meze de ili; kaj ĉiu
havas en la mano sian incensilon, kaj de la incensoj leviĝas
densa nubo. 12 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, ĉu vi vidas,
kion la plejaĝuloj de la domo de Izrael faras en mallumo, ĉiu en
sia ĉambro de pentraĵoj? Ĉar ili diras: La Eternulo ne vidas nin,
la Eternulo forlasis la landon. 13 Kaj Li diris al mi: Vi denove
ankoraŭ vidos grandajn abomenindaĵojn, kiujn ili faras. 14 Kaj Li
venigis min al la enirejo de la norda pordego de la domo de la
Eternulo, kaj jen tie sidas virinoj, kiuj ploras pri Tamuz. 15
Kaj Li diris al mi: Ĉu vi vidas, ho filo de homo? vi vidos
ankoraŭ pli grandajn abomenindaĵojn ol tiuj. 16 Kaj Li venigis
min en la internan korton de la domo de la Eternulo, kaj jen ĉe
la enirejo de la templo de la Eternulo, inter la portiko kaj la
altaro, staras ĉirkaŭ dudek kvin homoj, kun la dorso al la templo
de la Eternulo kaj kun la vizaĝo al la oriento, kaj adorkliniĝas
orienten, al la suno. 17 Kaj Li diris al mi: Ĉu vi vidas, ho filo
de homo? ĉu ne sufiĉas al la domo de Jehuda, ke ili faras la
abomenindaĵojn, kiujn ili faras ĉi tie? ili ankoraŭ plenigis la
landon per perforteco, kaj ripete kolerigas Min; kaj jen ili
direktas la vergon al sia vizaĝo. 18 Tial Mi ankaŭ agos en
kolero; ne indulgos Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; eĉ se ili
krios al Miaj oreloj per laŭta voĉo, Mi ne aŭskultos ilin.

Sekva Ĉapitro →