↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeĥezkel

Ĉapitro 7

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de
homo, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri la tero de Izrael:
Fino venis, la fino por ĉiuj kvar randoj de la lando. 3 Nun venos
al vi la fino; kaj Mi sendos sur vin Mian koleron, kaj Mi juĝos
vin laŭ via konduto, kaj Mi metos sur vin ĉiujn viajn
abomenindaĵojn. 4 Ne indulgos vin Mia okulo, kaj Mi ne kompatos;
ĉar vian konduton Mi rekompencos sur vi, kaj viaj abomenindaĵoj
estos meze de vi; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

5 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Malbono, unu malbono nun
venas; 6 fino venas, venas la fino, ĝi vekiĝas kontraŭ vin, jen
ĝi venas. 7 Venas matenruĝo kontraŭ vi, ho loĝanto de la lando;
venas la tempo, proksima estas la tago de tumulto, kiam oni ne
plu kantos sur la montoj. 8 Nun Mi baldaŭ elverŝos Mian indignon
sur vin, Mi plene kontentigos Mian koleron sur vi, Mi juĝos vin
laŭ via konduto, kaj Mi metos sur vin ĉiujn viajn abomenindaĵojn.
9 Ne indulgos Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; laŭ via konduto Mi
redonos al vi, kaj viaj abomenindaĵoj estos meze de vi; kaj vi
ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas la batanto. 10 Jen estas la
tago, jen ĝi venas, leviĝis la matenruĝo, la vergo elkreskis, la
fiero ekfloris. 11 La perforteco leviĝis kiel vergo kontraŭ la
malpiecon; nenio restos de ili, nek de ilia amaso, nek de ilia
popola bruo, neniu ĝemos ĉe ili. 12 Venas la tempo, alproksimiĝas
la tago; la aĉetanto ne ĝoju, kaj la vendanto ne malĝoju; ĉar la
kolero trafis ilian tutan amason. 13 Ĉar la vendanto ne plu
revenos al la venditaĵo, eĉ se ili ankoraŭ estus vivantaj; ĉar la
vizio pri ilia tuta amaso ne retiriĝos, kaj neniu fortikigos sian
vivon per sia malpieco. 14 Eksonigu la trumpeton, kaj ĉiu armiĝu;
neniu tamen iros en la militon, ĉar Mia kolero estas super ilia
tuta amaso. 15 La glavo estas ekstere, la pesto kaj la malsato
interne; kiu estas sur la kampo, tiu mortos de la glavo, kaj kiu
estas en la urbo, tiun ekstermos malsato kaj pesto. 
16 Kaj tiuj
el ili, kiuj forsaviĝos, estos sur la montoj, kiel kolomboj el la
valoj, ĉiuj ili ĝemos, ĉiu pro siaj malbonagoj. 17 Ĉiuj manoj
malleviĝos senforte, kaj ĉiuj genuoj moviĝos kiel akvo. 18 Ili
zonos sin per sakaĵo; teruro ilin kovros; sur ĉiu vizaĝo estos
honto, kaj ĉiuj kapoj estos senharaj. 19 Sian arĝenton ili ĵetos
sur la stratojn, kaj ilia oro fariĝos malpuraĵo; ilia arĝento kaj
ilia oro ne povos savi ilin en la tago de la kolero de la
Eternulo, ne satigos ilian animon, kaj ne plenigos ilian
internaĵon; ĉar tio estis instigilo por iliaj malbonagoj. 20 Sian
plej belan ornamon ili faris objekto de fiereco, siajn
abomenindajn statuojn kaj idolojn ili starigis en ĝi; tial Mi
faros ĝin malpuraĵo por ili. 21 Kaj Mi transdonos ĝin en la
manojn de fremduloj por disrabi, kaj al la malpiuloj de la tero
kiel militakiron, kaj ili malsanktigos ĝin. 22 Mi deturnos Mian
vizaĝon de ili, por ke ili malsanktigu Mian misterejon; kaj
rabistoj tien venos kaj malsanktigos ĝin. 23 Faru ĉenon; ĉar la
lando estas plena de sangaj krimoj kaj la urbo estas plena de
perforteco. 24 Mi venigos la plej malbonajn el la nacioj, kaj ili
ekposedos iliajn domojn; Mi neniigos la fierecon de la fortuloj,
kaj iliaj sanktaĵoj estos malsanktigitaj. 25 Pereo venas; oni
serĉos pacon, sed ne trovos ĝin. 26 Malfeliĉo post malfeliĉo
venos, sciigo post sciigo; oni serĉos vizion ĉe profeto;
malaperos la instruo ĉe la pastro, kaj konsilo ĉe la maljunuloj.
27 La reĝo malĝojos, la princo estos kovrita de teruro, kaj la
manoj de la simpla popolo malkuraĝiĝos. Laŭ ilia konduto Mi agos
kun ili, laŭ iliaj meritoj Mi juĝos ilin; kaj ili ekscios, ke Mi
estas la Eternulo.

Sekva Ĉapitro →