↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeĥezkel

Ĉapitro 6

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de
homo, direktu vian vizaĝon al la montoj de Izrael, kaj profetu
pri ili; 3 kaj diru: Ho montoj de Izrael, aŭskultu la vorton de
la Sinjoro, la Eternulo: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al
la montoj kaj al la montetoj, al la intermontoj kaj al la valoj:
Jen Mi venigos sur vin glavon, kaj Mi detruos viajn altaĵojn. 4
Kaj dezertigitaj estos viaj altaroj, kaj rompitaj estos viaj
sunkolonoj; kaj Mi faligos viajn mortigitojn antaŭ viaj idoloj. 5
Kaj Mi faligos la kadavrojn de la Izraelidoj antaŭ iliaj idoloj,
kaj Mi disĵetos viajn ostojn ĉirkaŭ viaj altaroj. 6 En ĉiuj viaj
loĝlokoj la urboj estos ruinigitaj kaj la altaĵoj estos
dezertigitaj, por ke estu ruinigitaj kaj dezertigitaj viaj
altaroj, por ke estu rompitaj kaj detruitaj viaj idoloj, viaj
sunkolonoj estu disbatitaj, kaj viaj faritaĵoj estu ekstermitaj.
7 Kaj falos mortigitoj inter vi, kaj tiam vi ekscios, ke Mi estas
la Eternulo. 8 Sed Mi restigos al vi kelkan kvanton, kiu saviĝos
de la glavo inter la nacioj, kiam vi estos disĵetitaj en la
landojn. 9 Kaj viaj saviĝintoj rememoros Min inter la nacioj,
kien ili estos forkondukitaj, kiam Mi disbatos ilian malĉastan
koron, kiu defalis de Mi, kaj iliajn okulojn, kiuj malĉastis kun
siaj idoloj; kaj ili mem pentos pri la malbonagoj, kiujn ili
faris per ĉiuj siaj abomenindaĵoj. 10 Kaj ili ekscios, ke Mi, la
Eternulo, ne vane diris, ke Mi faros al ili tiun malbonon.

11 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Plaŭdu per viaj manoj,
frapu per via piedo, kaj diru: Ve pro ĉiuj malbonaj abomenindaĵoj
de la domo de Izrael, pro kiuj ili falos de glavo, de malsato,
kaj de pesto. 12 Kiu estas malproksime, tiu mortos de pesto; kiu
estas proksime, tiu falos de glavo; kiu restis kaj konserviĝis,
tiu mortos de malsato. Tiel Mi konsumos Mian koleron sur ili. 13
Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam iliaj mortigitoj
kuŝos inter siaj idoloj ĉirkaŭ iliaj altaroj sur ĉiu alta
monteto, sur ĉiuj suproj de la montoj, sub ĉiu verda arbo, kaj
sub ĉiu densfolia kverko, tie, kie ili faradis bonodorajn
incensojn al ĉiuj siaj idoloj. 14 Kaj Mi etendos Mian manon sur
ilin, kaj en ĉiuj iliaj loĝlokoj Mi dezertigos la teron pli ol en
la dezerto Dibla; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

Sekva Ĉapitro →