↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeĥezkel

Ĉapitro 5

1 Kaj vi, ho filo de homo, prenu al vi glavon akran, kiel razilo
de barbiroj, prenu ĝin al vi, kaj pasigu ĝin sur via kapo kaj sur
via barbo, kaj prenu al vi pesilon, kaj disdividu la harojn: 2
trionon forbruligu meze de la urbo, kiam finiĝos la tagoj de la
sieĝado; trionon prenu, kaj dishaku ĝin per la glavo en la
ĉirkaŭaĵo de la urbo; kaj trionon disblovu en la venton, kaj Mi
elingigos post ili la glavon. 3 Kaj prenu el tio malgrandan
kvanton, kaj ligu ĝin en la randon de via vesto. 4 Kaj ankoraŭ
iom prenu el tio, kaj ĵetu en fajron, kaj forbruligu ilin per
fajro; el tie eliros fajro sur la tutan domon de Izrael.

5 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen estas Jerusalem; Mi
starigis ĝin meze de la nacioj, kaj ĉirkaŭ ĝi estas diversaj
landoj. 6 Sed ĝi agis kontraŭ Miaj decidoj pli malpie, ol la
nacioj, kaj kontraŭ Miaj leĝoj pli malbone, ol la landoj, kiuj
estas ĉirkaŭ ĝi; ĉar ili malestimis Miajn decidojn, kaj Miajn
leĝojn ili ne sekvis. 7 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:
Ĉar via amaso estas pli malbona, ol la nacioj, kiuj estas ĉirkaŭ
vi, ĉar Miajn leĝojn vi ne sekvis kaj Miajn decidojn vi ne
plenumis, kaj vi ne agis eĉ laŭ la justeco de la nacioj, kiuj
estas ĉirkaŭ vi, 8 tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen
Mi ankaŭ iros kontraŭ vin, kaj Mi faros inter vi juĝon antaŭ la
okuloj de la nacioj. 9 Kaj Mi agos kun vi tiel, kiel Mi neniam
agis kaj kiel Mi neniam plu agos simile, pro ĉiuj viaj
abomenindaĵoj. 10 Tial gepatroj manĝos gefilojn inter vi, kaj
gefiloj manĝos siajn gepatrojn; kaj Mi faros kontraŭ vi juĝon,
kaj Mi disblovos vian tutan restaĵon al ĉiuj ventoj. 11 Tial,
kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, pro tio, ke vi
malpurigis Mian sanktejon per ĉiuj viaj abomenindaĵoj kaj per
ĉiuj viaj fiaĵoj, Mi vin malgrandigos, kaj Mia okulo ne indulgos,
kaj Mi ne kompatos. 12 Triono el vi mortos de pesto kaj pereos de
malsato meze de vi; triono falos de glavo en viaj ĉirkaŭaĵoj; kaj
trionon Mi dispelos al ĉiuj ventoj, kaj Mi elingigos post ili la
glavon. 13 Mi plene agigos Mian koleron, kaj Mi ripozigos Mian
indignon sur ili, kaj Mi faros al Mi kontentecon, por ke ili
eksciu, ke Mi, la Eternulo, parolis en Mia fervoro, kiam Mi
konsumos Mian koleron sur ili. 14 Kaj Mi vin dezertigos kaj
hontigos inter la nacioj, kiuj estas ĉirkaŭ vi, antaŭ la okuloj
de ĉiu pasanto. 15 Kaj vi estos hontindaĵo kaj mokataĵo, ekzemplo
kaj teruro por la nacioj, kiuj estas ĉirkaŭ vi, kiam Mi faros
kontraŭ vi juĝon en kolero kaj indigno kaj kun indigna
moralinstruo. Mi, la Eternulo, tion diris. 16 Kiam Mi ĵetos sur
ilin Miajn kruelajn sagojn de malsato, kiuj estos pereigaj kaj
kiujn Mi sendos por ekstermado, tiam Mi faros ĉe vi la malsaton
ĉiam pli granda, kaj Mi rompos ĉe vi la panan apogon. 17 Mi
sendos sur vin malsaton, kaj sovaĝajn bestojn, kiuj faros vin
seninfanaj; kaj pesto kaj sangoverŝado trairos vin, kaj glavon Mi
venigos sur vin. Mi, la Eternulo, tion diris.

Sekva Ĉapitro →