↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeĥezkel

Ĉapitro 4

1 Kaj vi, ho filo de homo, prenu al vi brikon kaj kuŝigu ĝin
antaŭ vi, kaj desegnu sur ĝi urbon, nome Jerusalemon. 2 Kaj faru
ĉirkaŭ ĝi sieĝon, aranĝu kontraŭ ĝi bastionon, surŝutu kontraŭ ĝi
remparon, faru kontraŭ ĝi tendaron, kaj starigu ĉirkaŭ ĝi
muregrompilojn. 3 Kaj prenu al vi feran paton kaj starigu ĝin
kiel feran muron inter vi kaj la urbo, kaj direktu vian vizaĝon
kontraŭ ĝin; ĝi estu sub sieĝo, kaj vi sieĝu ĝin. Tio estu signo
por la domo de Izrael.

4 Kaj vi kuŝiĝu sur vian maldekstran flankon, kaj metu sur ĝin la
malpiecon de la domo de Izrael; dum tiom da tagoj, kiom vi kuŝos
sur ĝi, vi portos sur vi ilian malpiecon. 5 La jarojn de ilia
malpieco Mi kalkulos al vi kiel tagojn: dum tricent naŭdek tagoj
vi portos sur vi la malpiecon de la domo de Izrael. 6 Kiam vi
tion plenumos, tiam denove kuŝiĝu sur vian dekstran flankon, kaj
portu sur vi la malpiecon de la domo de Jehuda dum kvardek tagoj;
ĉiun tagon Mi kalkulos al vi kiel jaron. 7 Kaj kontraŭ la
sieĝatan Jerusalemon direktu vian vizaĝon kaj vian etenditan
brakon, kaj profetu kontraŭ ĝi. 8 Kaj jen Mi metos sur vin
ŝnurojn, ke vi ne povu turni vin de unu flanko sur la alian, ĝis
vi finos la tagojn de via sieĝado. 9 Kaj prenu al vi tritikon kaj
hordeon, fabojn kaj lentojn, milion kaj spelton, kaj ŝutu tion en
unu vazon, kaj faru al vi el tio panon laŭ la nombro de la tagoj,
dum kiuj vi kuŝos sur via flanko: dum tricent naŭdek tagoj manĝu
ĝin. 10 Kaj vian manĝaĵon, kiun vi manĝos, uzu laŭpeze, po dudek
sikloj ĉiutage; de tempo al tempo manĝu ĝin. 11 Kaj akvon trinku
laŭmezure, po sesono de hino trinku de tempo al tempo. 12 En
formo de hordeaj platkukoj manĝu tion, kaj sur ekskrementoj de
homoj baku ilin antaŭ iliaj okuloj. 13 Kaj la Eternulo diris:
Tiele la Izraelidoj manĝados sian panon malpure inter la popoloj,
al kiuj Mi ilin dispelos. 14 Kaj mi diris: Ho Sinjoro, ho
Eternulo! jen mia animo ne malpuriĝis, kadavraĵon aŭ disŝiritaĵon
mi ne manĝis de mia juneco ĝis nun, kaj nenia abomeninda viando
eniris iam en mian buŝon. 15 Kaj Li diris al mi: Jen Mi permesas
al vi uzi ekskrementojn de brutoj anstataŭ ekskrementoj de homoj,
kaj sur ili pretigu vian panon. 16 Kaj Li diris al mi: Ho filo de
homo! jen Mi rompos la panan apogon en Jerusalem, kaj oni manĝos
panon laŭpeze kaj en zorgoj, kaj akvon oni trinkos laŭmezure kaj
kun afliktoj; 17 ĉar mankos al ili pano kaj akvo, kaj ili kun
teruro rigardos unu la alian, kaj ili konsumiĝos pro sia
malpieco.

Sekva Ĉapitro →