↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeĥezkel

Ĉapitro 3

1 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, manĝu tion, kion vi
trovas, manĝu ĉi tiun skribrulaĵon, kaj iru kaj parolu al la domo
de Izrael. 2 Kaj mi malfermis mian buŝon, kaj Li manĝigis al mi
tiun skribrulaĵon. 3 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, en vian
ventron manĝu, kaj vian internaĵon plenigu per ĉi tiu
skribrulaĵo, kiun Mi donas al vi. Kaj mi manĝis, kaj en mia buŝo
ĝi estis dolĉa, kiel mielo.

4 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, iru al la domo de Izrael,
kaj parolu al ili per Miaj vortoj. 5 Ĉar ne al popolo kun
nekomprenebla lingvo kaj malfacila parolado vi estas sendata, sed
al la domo de Izrael; 6 ne al multaj popoloj kun nekomprenebla
lingvo kaj malfacila parolado, kies vortojn vi ne komprenas;
cetere, se eĉ al ili Mi sendus vin, eĉ ili aŭskultus vin. 7 Sed
la domo de Izrael ne volos aŭskulti vin, ĉar ili ne volas
aŭskulti Min; ĉar la tuta domo de Izrael havas malmolan frunton
kaj obstinan koron. 8 Jen Mi faris vian vizaĝon forta kontraŭ
iliaj vizaĝoj kaj vian frunton forta kontraŭ iliaj fruntoj. 9 Mi
faris vian frunton kiel diamanto pli forta ol siliko; ne timu
ilin, kaj ne sentu teruron antaŭ ili, ĉar ili estas domo
malobeema. 10 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, ĉiujn Miajn
vortojn, kiujn Mi parolos al vi, prenu en vian koron kaj aŭskultu
per viaj oreloj. 11 Kaj iru al la elpelitoj, al la filoj de via
popolo, kaj parolu al ili, kaj diru al ili: Tiele diras la
Sinjoro, la Eternulo--tute egale, ĉu ili aŭskultos aŭ ne
aŭskultos.

12 Kaj levis min la spirito, kaj mi ekaŭdis malantaŭ mi grandan
bruon: Benita estu la majesto de la Eternulo sur sia loko! 13 Kaj
aŭdiĝis bruo de la flugiloj de la kreitaĵoj, kiuj kunfrapiĝadis
unuj kun la aliaj, kaj bruo de la radoj apud ili, kaj bruo de
granda tertremo. 14 Kaj la spirito levis min kaj forportis min;
kaj mi iris kun afliktita kaj maltrankvila koro; kaj la mano de
la Eternulo tenis min forte. 15 Kaj mi venis en Tel-Abibon, al la
elpelitoj, kiuj loĝis ĉe la rivero Kebar; kaj mi haltis tie, kie
ili loĝis, kaj mi restis tie inter ili sep tagojn malĝoje.

16 Post paso de la sep tagoj aperis al mi vorto de la Eternulo,
dirante: 17 Ho filo de homo! Mi starigis vin kiel observiston
super la domo de Izrael; kaj kiam vi aŭdos vorton el Mia buŝo,
tiam instruu ilin de Mi. 18 Kiam Mi diros al la malpiulo: Vi
devas morti, kaj vi ne admonos lin, kaj vi ne parolos, por averti
malpiulon kontraŭ lia malbona vojo, por konservi al li la vivon--
tiam li, malpiulo, mortos pro sia malpieco, sed lian sangon Mi
repostulos el via mano. 19 Sed se vi avertis malpiulon, kaj li ne
returnis sin de sia malpieco kaj de sia malbona vojo, tiam li
mortos pro sia malpieco, kaj vi estos savinta vian animon. 20 Kaj
se virtulo deturnos sin de sia virteco kaj agos malbone, tiam Mi
metos antaŭ lin falpuŝilon, kaj li mortos; ĉar vi lin ne avertis,
li mortos pro sia peko, kaj ne estos rememorataj la bonaj agoj,
kiujn li faris; sed lian sangon Mi repostulos el via mano. 21 Sed
se vi avertos virtulon, ke la virtulo ne peku, kaj li ne pekos,
tiam li restos vivanta pro tio, ke li akceptis averton, kaj vi
estos savinta vian animon.

22 Kaj venis sur min tie la mano de la Eternulo, kaj Li diris al
mi: Leviĝu, kaj iru en la valon, kaj tie Mi parolos al vi. 23 Kaj
mi leviĝis, kaj eliris en la valon; kaj jen tie staras la majesto
de la Eternulo, simile al la majesto, kiun mi vidis ĉe la rivero
Kebar. Kaj mi ĵetis min vizaĝaltere. 24 Kaj eniris en min la
spirito kaj starigis min sur miaj piedoj. Kaj Li ekparolis al mi,
kaj diris al mi: Iru, enŝlosu vin en via domo. 25 Kaj vidu, ho
filo de homo, oni metos sur vin ŝnurojn kaj ligos vin per ili,
kaj vi ne povos eliri inter ilin; 26 kaj vian langon Mi algluos
al via palato, kaj vi mutiĝos kaj ne estos admonanto por ili; ĉar
ili estas domo malobeema. 27 Sed kiam Mi ekparolos al vi, Mi
malfermos vian buŝon, kaj vi diros al ili: Tiele diras la
Sinjoro, la Eternulo: Kiu volas aŭskulti, tiu aŭskultu, kaj kiu
ne volas, tiu rifuzu; ĉar ili estas domo malobeema.

Sekva Ĉapitro →