↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Plorkanto

Ĉapitro 3

1    Mi estas la viro, kiu spertis suferon sub la vergo de Lia
          kolero.
2    Min Li kondukis kaj irigis en mallumon, ne en lumon.
3    Nur sur min Li turnas Sian manon ĉiutage denove.

4    Li maljunigis mian karnon kaj haŭton, rompis miajn ostojn.
5    Li konstruis ĉirkaŭ mi, ĉirkaŭis min per maldolĉaĵoj kaj
          malfacilaĵoj.
6    En mallumon Li lokis min, kiel porĉiamajn mortintojn.

7    Li ĉirkaŭbaris min, ke mi ne povu eliri; Li ligis min per
          pezaj ĉenoj.
8    Kvankam mi krias kaj vokas, Li kovras Siajn orelojn antaŭ
          mia preĝo.
9    Li baris miajn vojojn per hakitaj ŝtonoj; Li kurbigis miajn
          vojetojn.

10   Li estas por mi kiel urso en embusko, kiel leono en kaŝita
          loko.
11   Li depuŝis min de miaj vojoj, kaj disŝiris min; Li faris min
          objekto de teruro.
12   Li streĉis Sian pafarkon, kaj starigis min kiel celon por
          Siaj sagoj.

13   En miajn renojn Li pafis la filojn de Sia sagujo.
14   Mi fariĝis mokataĵo por mia tuta popolo, ilia ĉiutaga
          rekantaĵo.
15   Li satigis min per maldolĉaĵo, trinkoplenigis min per
          vermuto.

16   Li disrompis miajn dentojn en malgrandajn pecojn, Li enpuŝis
          min en cindron.
17   Mia animo estas forpuŝita for de paco; bonstaton mi
          forgesis.
18   Kaj mi diris: Pereis mia forto kaj mia espero al la
          Eternulo.

19   La memoro pri mia mizero kaj miaj suferoj estas vermuto kaj
          galo.
20   Konstante rememorante tion, senfortiĝas en mi mia animo.
21   Sed tion mi respondas al mia koro, kaj tial mi esperas:

22   Ĝi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis;
          ĉar Lia kompatemeco ne finiĝis,
23   Sed ĉiumatene ĝi renoviĝas; granda estas Via fideleco.
24   Mia parto estas la Eternulo, diras mia animo; tial mi
          esperas al Li.

25   La Eternulo estas bona por tiuj, kiuj esperas al Li, por la
          animo, kiu serĉas Lin.
26   Bone estas esperi pacience helpon de la Eternulo.
27   Bone estas al la homo, kiu portas jugon en sia juneco;

28   Li sidas solece kaj silentas, kiam li estas ŝarĝita;
29   Li metas sian buŝon en polvon, kredante, ke ekzistas espero;
30   Li donas sian vangon al tiu, kiu lin batas; li satigas sin
          per malhonoro.

31   Ĉar ne por eterne forlasas la Sinjoro;
32   Se Li iun suferigas, Li ankaŭ kompatas pro Sia granda
          favorkoreco;
33   Ĉar ne el Sia koro Li sendas mizeron kaj suferon al la
          homoj.

34   Kiam oni premas sub siaj piedoj ĉiujn malliberulojn de la
          tero,
35   Kiam oni forklinas la rajton de homo antaŭ la vizaĝo de la
          Plejaltulo,
36   Kiam oni estas maljusta kontraŭ homo en lia juĝa afero--
     Ĉu la Sinjoro tion ne vidas?

37   Kiu povas per sia diro atingi, ke io fariĝu, se la Sinjoro
          tion ne ordonis?
38   Ĉu ne el la buŝo de la Plejaltulo eliras la decidoj pri
          malbono kaj pri bono?
39   Kial murmuras homo vivanta? Ĉiu murmuru kontraŭ siaj pekoj.

40   Ni trarigardu kaj esploru nian konduton, kaj ni revenu al la
          Eternulo;
41   Ni levu nian koron kaj niajn manojn al Dio en la ĉielo.
42   Ni pekis kaj malobeis, kaj Vi ne pardonis.

43   Vi kovris Vin per kolero kaj persekutis nin; Vi mortigis, Vi
          ne kompatis.
44   Vi kovris Vin per nubo, por ke ne atingu Vin la preĝo.
45   Vi faris nin balaindaĵo kaj abomenindaĵo inter la popoloj.

46   Malfermegis kontraŭ ni sian buŝon ĉiuj niaj malamikoj.
47   Teruro kaj pereo trafis nin, ruinigo kaj malfeliĉo.
48   Torentojn da akvo verŝas mia okulo pri la malfeliĉo de la
          filino de mia popolo.

49   Mia okulo fluigas kaj ne ĉesas, ne ekzistas por ĝi halto,
50   Ĝis la Eternulo ekrigardos kaj ekvidos de la ĉielo.
51   Mia okulo suferigas mian animon pri ĉiuj filinoj de mia
          urbo.

52   Senkaŭze ĉasas min kiel birdon miaj malamikoj;
53   Ili pereigas mian vivon en kavo, ili ĵetas sur min ŝtonojn.
54   Akvo leviĝis kontraŭ mian kapon, kaj mi diris: Mi tute
          pereis.

55   Mi vokis Vian nomon, ho Eternulo, el la profunda kavo;
56   Vi aŭdis mian voĉon; ne kovru Vian orelon antaŭ mia vokado
          pri liberigo.
57   Vi alproksimiĝis, kiam mi vokis al Vi; Vi diris: Ne timu.

58   Vi, ho Sinjoro, defendis mian juĝaferon; Vi liberigis mian
          vivon.
59   Vi vidis, ho Eternulo, la maljustaĵon, kiun mi suferas; juĝu
          mian aferon.
60   Vi vidis ilian tutan venĝon, ĉiujn iliajn intencojn kontraŭ
          mi.

61   Vi aŭdis ilian insultadon, ho Eternulo, ĉiujn iliajn
          intencojn kontraŭ mi,
62   La parolojn de tiuj, kiuj leviĝis kontraŭ min, kaj iliajn
          pensojn kontraŭ mi dum la tuta tago.
63   Rigardu, kiam ili sidas kaj kiam ili leviĝas; mi ĉiam estas
          ilia rekantaĵo.

64   Redonu al ili repagon, ho Eternulo, laŭ la faroj de iliaj
          manoj.
65   Donu al ili doloron en la koro, sentigu al ili Vian
          malbenon.
66   Persekutu ilin en kolero, kaj ekstermu ilin el sub la ĉielo
          de la Eternulo.

Sekva Ĉapitro →