↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Plorkanto

Ĉapitro 2

1    Kiele la Sinjoro en Sia kolero kovris per mallumo la filinon
          de Cion!
     De la ĉielo sur la teron Li ĵetegis la belecon de Izrael,
     Kaj ne rememoris Sian piedbenketon en la tago de Sia kolero.
2    Senindulge ekstermis la Sinjoro ĉiujn loĝejojn de Jakob;
     Li detruis en Sia kolero la fortikaĵojn de la filino de
          Jehuda, alniveligis ilin al la tero;
     Li frapis la regnon kaj ĝiajn regantojn.
3    En flama kolero Li rompis ĉiujn kornojn de Izrael;
     Li tiris Sian dekstran manon malantaŭen, kiam venis la
          malamiko;
     Kaj Li ekbruligis en Jakob kvazaŭ flamantan fajron, kiu
          ekstermas ĉion ĉirkaŭe.
4    Li streĉis Sian pafarkon kiel malamiko, direktis Sian
          dekstran manon kiel atakanto,
     Kaj mortigis ĉion, kio estis ĉarma por la okuloj;
     En la tendo de la filino de Cion Li elverŝis Sian koleron
          kiel fajron.
5    La Sinjoro fariĝis kiel malamiko,
     Li ekstermis Izraelon, ekstermis ĉiujn liajn palacojn,
          detruis liajn fortikaĵojn;
     Kaj al la filino de Jehuda Li donis multe da plorado kaj
          ĝemado.
6    Kiel ĝardenon Li ruinigis lian tendon, detruis lian
          kunvenejon;
     La Eternulo forgesigis en Cion feston kaj sabaton,
     Kaj forpuŝis en la indigno de Sia kolero reĝon kaj pastron.
7    La Sinjoro forlasis Sian altaron, abomenis Sian sanktejon,
     Transdonis en la manojn de malamikoj la murojn de ĝiaj
          palacoj;
     Ili faris bruon en la domo de la Eternulo kiel en tago de
          festo.
8    La Eternulo decidis ekstermi la muregon de la filino de
          Cion;
     Li eltiris la mezurŝnuron, ne detenis Sian manon de
          ekstermado;
     Li funebrigis la fortikaĵon kaj muregon, ambaŭ havas nun
          mizeran aspekton.
9    Enprofundiĝis en la teron ĝiaj pordegoj; Li detruis kaj
          rompis ĝiajn riglilojn;
     Ĝia reĝo kaj ĝiaj princoj estas inter la nacioj;
     La leĝoj jam ne ekzistas, kaj ĝiaj profetoj ne plu ricevas
          vizion de la Eternulo.
10   Silente sidas sur la tero la plejaĝuloj de la filino de
          Cion;
     Polvon ili metis sur sian kapon, zonis sin per sakaĵo;
     Al la tero klinis sian kapon la virgulinoj de Jerusalem.
11   Konsumiĝis de larmoj miaj okuloj, ŝvelis miaj internaĵoj,
     Elverŝiĝis sur la teron mia hepato, pro la pereo de la
          filino de mia popolo,
     Kiam infanoj kaj suĉinfanoj senfortiĝis de malsato sur la
          stratoj de la urbo.
12   Al siaj patrinoj ili diris: Kie estas pano kaj vino?
     Ili falis kiel vunditaj sur la stratoj de la urbo,
     Kaj eligis sian animon sur la brusto de siaj patrinoj.
13   Kiun mi povas montri al vi, kun kiu mi povas kompari vin, ho
          filino de Jerusalem?
     Kiun similan mi povas montri al vi, por konsoli vin, ho
          virgulino-filino de Cion?
     Ĉar granda kiel la maro estas via malfeliĉo; kiu vin
          resanigos?
14   Viaj profetoj profetis al vi malveraĵon kaj sensencaĵon,
     Kaj ne montris al vi viajn malbonagojn, por antaŭgardi vin
          kontraŭ kaptiteco;
     Ili predikis al vi viziojn malverajn, kiuj alportis al vi
          elpelon.
15   Kunfrapas pri vi siajn manojn ĉiuj preterirantoj;
     Ili fajfas kaj balancas la kapon pri la filino de Jerusalem,
          dirante:
     Ĉu tio estas la urbo, kiun oni nomis perfektaĵo de beleco,
          ĝojo de la tuta tero?
16   Malfermegas kontraŭ vi sian buŝon ĉiuj viaj malamikoj;
     Ili fajfas kaj grincigas la dentojn, dirante: Ni englutis
          ŝin;
     Ĉi tiun tagon ni atendis, ni ĝin atingis, ni ĝin vidas.
17   La Eternulo plenumis tion, kion Li intencis;
     Li plenumis Sian vorton, kiun Li eldiris antaŭ longa tempo;
     Li detruis senindulge, Li ĝojigis pri vi la malamikon, Li
          altigis la kornon de viaj kontraŭuloj.
18   Ilia koro krias al la Sinjoro:
     Ho murego de la filino de Cion, verŝu larmojn kiel torento
          tage kaj nokte;
     Ne ripozu, la pupilo de via okulo ne silentu.
19   Leviĝu, ploregu en la nokto en la komenco de ĉiu gardoparto;
     Elverŝu kiel akvon vian koron antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro;
     Levu al Li viajn manojn pro la animo de viaj infanoj, kiuj
          senfortiĝas de malsato en la komenco de ĉiuj stratoj.
20   Rigardu, ho Eternulo, kaj vidu, kun kiu Vi agis tiamaniere!
     Ĉu ie aliloke manĝis virinoj sian frukton, siajn dorlotitajn
          infanojn?
     Ĉu ie estis mortigataj en la sanktejo de la Sinjoro pastroj
          kaj profetoj?
21   Surtere sur la stratoj kuŝis junuloj kaj maljunuloj;
     Miaj junulinoj kaj junuloj falis de glavo;
     Vi mortigis en la tago de Via kolero, buĉis kaj ne kompatis.
22   Kiel por festa tago Vi kunvokis de ĉirkaŭe miajn terurajn
          najbarojn,
     Kaj en la tago de la kolero de la Eternulo neniu saviĝis,
          neniu restis;
     Tiujn, kiujn mi dorlotis kaj edukis, ĉiujn ekstermis mia
          malamiko.

Sekva Ĉapitro →