↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Plorkanto

Ĉapitro 4

1    Kiele senbriliĝis la oro, ŝanĝiĝis la bonega metalo!
     La ŝtonoj de la sanktejo kuŝas disĵetitaj en la komenco de
          ĉiuj stratoj!
2    La karaj filoj de Cion, havantaj la valoron de plej pura
          oro,
     Kiele ili similiĝis al argilaj potoj, faritaĵo de potisto!
3    Eĉ ŝakaloj donas siajn mamojn kaj nutras siajn idojn;
     Sed la filino de mia popolo fariĝis kruela, kiel strutoj en
          la dezerto.
4    La lango de suĉinfano algluiĝis al ĝia palato pro soifo;
     Infanoj petas panon, sed neniu donas al ili.
5    Kiuj antaŭe manĝadis frandaĵojn, tiuj senfortiĝas nun pro
          malsato sur la stratoj;
     Kiuj estis edukitaj sur purpuro, tiuj ruliĝas nun sur
          sterko.
6    La pekoj de la filino de mia popolo estas pli grandaj, ol la
          pekoj de Sodom,
     Kiu estis renversita momente, kaj manoj ĝin ne turmentis.
7    Ŝiaj princoj estis pli puraj ol neĝo, pli klaraj ol lakto;
     Ilia vizaĝo estis pli ruĝa ol koraloj, ili aspektis kiel
          safiro;
8    Nun ilia vizaĝo estas pli nigra ol karbo; oni ne rekonas
          ilin sur la stratoj;
     Ilia haŭto alpendiĝis al iliaj ostoj, velksekiĝis kiel
          ligno.
9    Pli bone estis al tiuj, kiuj mortis de glavo, ol al tiuj,
          kiuj mortas de malsato,
     Kiuj senfortiĝas kaj pereas pro manko de produktaĵoj de
          kampo.
10   La manoj de kompatemaj virinoj kuiris iliajn infanojn;
     Kaj ĉi tiuj fariĝis ilia manĝaĵo en la mizerego de la filino
          de mia popolo.
11   La Eternulo plene elĉerpis Sian koleron, Li elverŝis la
          flamon de Sia indigno;
     Li ekbruligis en Cion fajron, kiu ekstermis ĝiajn
          fundamentojn.
12   Ne kredis la reĝoj de la tero, nek ĉiuj loĝantoj de la
          mondo,
     Ke malamiko kaj kontraŭulo eniros en la pordegojn de
          Jerusalem.
13   Tio fariĝis pro la pekoj de ĝiaj profetoj, pro la malbonagoj
          de ĝiaj pastroj,
     Kiuj verŝadis en ĝi sangon de virtuloj.
14   Kiel blinduloj ili vagadis sur la stratoj,
     Malpurigis sin per sango tiel, ke oni ne povis tuŝi iliajn
          vestojn.
15   Oni kriis al ili: For, malpuruloj! for, for, ne altuŝiĝu!
     Kiam ili foriĝadis kaj vagadis, oni diradis inter la nacioj:
          Ili ne plu loĝos tie.
16   La vizaĝo de la Eternulo ilin disĵetis, kaj jam ne volas
          rigardi ilin;
     Pastrojn ili ne respektis, plejaĝulojn ili ne kompatis.
17   Ankoraŭ laciĝadis niaj okuloj, atendante senvaloran helpon;
     Streĉe ni atendis nacion, kiu ne povas helpi.
18   Ili glitigis niajn paŝojn, ke ni ne povu iri sur niaj
          stratoj.
     Alproksimiĝis nia fino; pleniĝis nia tempo, ĉar venis nia
          fino.
19   Pli rapidaj ol agloj de la ĉielo estis niaj persekutantoj;
     Sur la montoj ili postkuris nin, en la dezerto ili faris
          embuskojn kontraŭ ni.
20   La spiro de nia vivo, la sanktoleito de la Eternulo,
          kaptiĝis en iliajn kavojn,
     Pri kiu ni diris: Sub lia ombro ni vivos inter la nacioj.
21   Ĝoju kaj estu gaja, ho filino de Edom, kiu loĝas en la lando
          Uc;
     Ankaŭ al vi venos la kaliko, vi ebriiĝos kaj nudiĝos.
22   Finiĝis viaj malbonagoj, ho filino de Cion; Li vin ne plu
          forkondukigos;
     Sed viajn malbonagojn, ho filino de Edom, Li punos, Li
          malkovros viajn pekojn.

Sekva Ĉapitro →