↑ Enhavo

Plorkanto

Ĉapitro 1

1    Kiel solece sidas la urbo, kiu estis tiel multehoma!
     La estrino de la nacioj fariĝis kiel vidvino,
     La princino de landoj fariĝis tributulino!
2    Senĉese ŝi ploras en la nokto, kaj ŝiaj larmoj estas sur
          ŝiaj vangoj;
     Ŝi havas neniun konsolanton inter ĉiuj siaj amintoj,
     Ĉiuj ŝiaj amikoj ŝin perfidis, fariĝis ŝiaj malamikoj.
3    Elmigris Jehuda pro mizero kaj tro malfacila laborado;
     Li ekloĝis inter la nacioj, sed ne trovas ripozon;
     Ĉiuj liaj persekutantoj atingis lin en malvastaj lokoj.
4    La vojoj de Cion estas malĝojaj, ĉar neniu iras al festoj;
     Ĉiuj ĝiaj pordegoj dezertiĝis, ĝiaj pastroj ĝemas;
     Ĝiaj virgulinoj ploras, kaj al ĝi mem estas tre maldolĉe.
5    Ĝiaj kontraŭuloj fariĝis ĉefoj, ĝiaj malamikoj ĝuas
          bonstaton;
     Ĉar la Eternulo ĵetis sur ĝin mizeron pro la multo de ĝiaj
          malbonagoj;
     Ĝiaj infanoj iris en kaptitecon, pelataj de la malamiko.
6    Foriĝis de la filino de Cion ŝia tuta beleco;
     Ŝiaj princoj fariĝis kiel cervoj, kiuj ne trovas paŝtejon,
     Kaj ili iras senforte antaŭ la pelanto.
7    En la tagoj de sia mizero kaj suferoj Jerusalem rememoras
          ĉiujn ĉarmaĵojn, kiujn ŝi havis en la tempoj pasintaj;
     Dume nun ŝia popolo enfalis en la manon de premanto, kaj
          neniu ŝin helpas,
     La malamikoj ŝin rigardas kaj ridas pri ŝia ruiniĝo.
8    Pekis, pekis Jerusalem, tial ŝi fariĝis kiel hontindulino;
     Ĉiuj, kiuj ŝin estimis, nun malestimas ŝin, ĉar ili vidas
          ŝian malhonoron;
     Kaj ŝi mem ĝemas kaj turnas sin malantaŭen.
9    Ŝia malpuraĵo estas sur la rando de ŝia vesto; ŝi ne pensis
          pri sia estonteco;
     Tial ŝi terure malaltiĝis, kaj ŝi havas neniun konsolanton:
     Rigardu, ho Eternulo, mian mizeron, ĉar la malamiko forte
          fieras.
10   La malamiko etendis sian manon sur ĉiujn ŝiajn
          grandvaloraĵojn;
     Ŝi vidas, kiel en ŝian sanktejon eniras nacioj,
     Pri kiuj Vi ordonis, ke ili ne eniru en Vian komunumon.
11   Ŝia tuta popolo ĝemas, ili serĉas panon,
     Ili fordonas siajn grandvaloraĵojn pro manĝaĵo, por
          revigligi sian animon:
     Rigardu, ho Eternulo, kaj vidu, kiel malestimata mi fariĝis!
12   Ho vi, ĉiuj, kiuj preteriras la vojon, rigardu kaj vidu,
     Ĉu ekzistas sufero simila al mia sufero,
     Kiu trafis min kaj kiun la Eternulo ĵetis sur min en la tago
          de Lia flama kolero.
13   De supre Li ĵetis fajron en miajn ostojn, kaj ĝi ekregis en
          ili;
     Li etendis reton antaŭ miaj piedoj, renversis min
          malantaŭen;
     Li ruinigis min, faris min dolorplena dum la tuta tago.
14   Kunplektiĝis per Lia mano la jugo de miaj pekoj;
     Ili kunplektiĝis, suriris sur mian kolon; Li faligis mian
          forton;
     La Sinjoro transdonis min en tiajn manojn, el kiuj mi ne
          povas leviĝi.
15   La Sinjoro dispremis per la piedoj ĉiujn miajn fortulojn
          interne de mi;
     Li kunvokis festan kunvenon kontraŭ min, por disbati miajn
          junulojn;
     Kiel en vinpremejo la Sinjoro piedpremis la virgulinon-
          filinon de Jehuda.
16   Pro tio mi ploras kaj miaj ambaŭ okuloj abunde fluigas
          akvon;
     Ĉar malproksime de mi estas konsolanto, kiu povus revigligi
          mian animon;
     Miaj infanoj pereis, ĉar la malamiko venkis.
17   Cion etendas siajn manojn, sed ĝi ne trovas konsolanton;
     La Eternulo vokis kontraŭ Jakobon liajn malamikojn de ĉiuj
          flankoj;
     Jerusalem fariĝis inter ili kiel hontindulino.
18   Justa Li estas, la Eternulo, ĉar mi malobeis Liajn vortojn.
     Aŭskultu, ho ĉiuj popoloj, kaj rigardu mian suferadon:
     Miaj virgulinoj kaj junuloj iris en kaptitecon.
19   Mi vokis miajn amikojn, sed ili min trompis;
     Miaj pastroj kaj miaj plejaĝuloj estas mortantaj en la urbo,
     Ili serĉas por si panon, por revigligi sian animon.
20   Rigardu, ho Eternulo, en kia mizero mi estas!
     Miaj internaĵoj ŝvelis, mia koro renversiĝis en mi, ĉar mi
          forte malobeis.
     Ekstere seninfanigis min la glavo, kaj en la domo la morto.
21   Oni aŭdas, kiel mi ĝemas, sed neniu min konsolas;
     Ĉiuj miaj malamikoj aŭdis pri mia malfeliĉo, kaj ekĝojis,
          ĉar Vi tion faris;
     Venigu do la tagon, kiam Vi proklamos, ke ili fariĝu kiel
          mi.
22   Ilia tuta malboneco venu antaŭ Vin;
     Kaj agu kun ili tiel, kiel Vi agis kun mi pro ĉiuj miaj
          pekoj;
     Ĉar granda estas mia ĝemado, kaj mia koro doloras.

Sekva Ĉapitro →