↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeremia

Ĉapitro 51

1 Tiele diras la Eternulo: Jen Mi vekos pereigan venton kontraŭ
Babelon, kaj kontraŭ ĝiajn loĝantojn, kiuj leviĝis kontraŭ Min. 2
Kaj Mi sendos ventumistojn kontraŭ Babelon, kaj ili ĝin
disventumos, kaj dezertigos ĝian landon; ĉar en la tago de la
malfeliĉo ili estos ĉirkaŭ ĝi ĉiuflanke. 3 La pafarkisto streĉu
sian pafarkon, kaj sin levu en sia kiraso; ne kompatu ĝiajn
junulojn, ekstermu ĝian tutan militistaron. 4 Kaj falu mortigitoj
en la lando de la Ĥaldeoj, kaj trapikitoj sur iliaj stratoj. 5
Ĉar Izrael kaj Jehuda ne estas vidvigitaj de sia Dio, de la
Eternulo Cebaot; ĉar ilia lando estas plena de kulpoj kontraŭ la
Sanktulo de Izrael. 6 Forkuru el interne de Babel, kaj savu ĉiu
sian animon, ke vi ne pereu pro ĝiaj malbonagoj; ĉar tio estas
tempo de venĝo por la Eternulo, Li donas al ĝi repagon. 
7 En la
mano de la Eternulo Babel estis ora kaliko, ebriiganta la tutan
teron: el ĝi trinkis vinon la nacioj, kaj tial ili freneziĝis. 8
Subite falis Babel kaj frakasiĝis; ploru pri ĝi, prenu balzamon
por ĝia vundo; eble ĝi saniĝos. 9 Ni kuracis Babelon, sed ĝi ne
saniĝis; lasu ĝin, kaj ni iru ĉiu en sian landon; ĉar la juĝo
kontraŭ ĝi atingis la ĉielon kaj leviĝis ĝis la nuboj. 10 La
Eternulo elaperigis nian pravecon; venu, kaj ni rakontu en Cion
la faron de la Eternulo, nia Dio. 11 Akrigu la sagojn, pretigu la
ŝildojn! la Eternulo vekis la spiriton de la reĝoj de Medujo, ĉar
Lia intenco estas kontraŭ Babel, por pereigi ĝin; ĉar tio estas
venĝo de la Eternulo, venĝo pro Lia templo. 12 Kontraŭ la
muregojn de Babel levu standardon, plifortigu la gardistaron,
starigu observistojn, pretigu embuskon; ĉar kiel la Eternulo
intencis, tiel Li faris tion, kion Li diris pri la loĝantoj de
Babel. 13 Ho vi, kiu loĝas ĉe granda akvo kaj havas grandajn
trezorojn! venis via fino, finiĝis via avideco. 14 La Eternulo
Cebaot ĵuris per Sia animo: Mi plenigos vin de homoj kiel de
skaraboj, kaj ili eksonigos kontraŭ vi triumfan kanton.

15 Li kreis la teron per Sia forto, aranĝis la mondon per Sia
saĝo, kaj per Sia prudento etendis la ĉielon. 16 Kiam Li
eksonigas Sian voĉon, kolektiĝas multego da akvo en la ĉielo; Li
levas la nubojn de la randoj de la tero, Li aperigas fulmojn
inter la pluvo, kaj elirigas la venton el Siaj trezorejoj. 17
Malsaĝiĝis ĉiu homo kun sia sciado, per honto kovriĝis ĉiu
fandisto kun sia statuo; ĉar lia fanditaĵo estas malveraĵo, ĝi ne
havas en si spiriton. 18 Tio estas vantaĵo, faro de eraro; kiam
ili estos vizititaj, ili pereos. 19 Ne simila al ili estas Tiu,
kiun havas Jakob; ĉar Li estas la kreinto de ĉio, kaj Izrael
estas la gento de Lia heredo; Eternulo Cebaot estas Lia nomo.

20 Vi estis por Mi martelo, ilo de batalo, kaj per vi Mi frakasis
naciojn, kaj per vi Mi ekstermis regnojn; 21 Mi frakasis per vi
ĉevalon kaj ĝian rajdanton, Mi frakasis per vi ĉaron kaj ĝian
veturanton; 22 Mi frakasis per vi viron kaj virinon, Mi frakasis
per vi maljunulon kaj junulon, Mi frakasis per vi junulon kaj
junulinon; 23 Mi frakasis per vi paŝtiston kaj lian ŝafaron, Mi
frakasis per vi terlaboriston kaj lian jungaĵon, Mi frakasis per
vi komandantojn kaj estrojn. 24 Kaj Mi repagos al Babel kaj al
ĉiuj loĝantoj de Ĥaldeujo pro ilia tuta malbono, kiun ili faris
en Cion antaŭ viaj okuloj, diras la Eternulo.

25 Jen Mi iras kontraŭ vin, ho pereiga monto, pereiganto de la
tuta tero, diras la Eternulo; Mi etendos Mian manon kontraŭ vin,
Mi rulĵetos vin de la rokoj kaj faros vin monto de brulo. 26 Oni
ne prenos el vi angulŝtonon, nek ŝtonon por fundamento, sed vi
estos eterna ruino, diras la Eternulo. 27 Levu standardon en la
lando, blovu per trumpeto inter la nacioj, armu kontraŭ ĝin
popolojn, kunvoku kontraŭ ĝin la regnojn de Ararat, Mini, kaj
Aŝkenaz; starigu kontraŭ ĝin militestron, alkonduku ĉevalojn kiel
pikantajn skarabojn. 28 Armu kontraŭ ĝin popolojn, la reĝojn de
Medujo, ĝiajn komandantojn kaj ĉiujn ĝiajn estrojn, kaj la tutan
landaron, super kiu ĝi regas. 29 Kaj la tero skuiĝas kaj tremas,
ĉar plenumiĝas super Babel la intencoj de la Eternulo, por fari
la landon de Babel dezerto, en kiu neniu loĝas. 30 La herooj de
Babel ĉesis batali, ili restis en la fortikaĵoj; malaperis ilia
forto, ili fariĝis kiel virinoj; ĝiaj loĝejoj ekbrulis, ĝiaj
rigliloj estas rompitaj. 31 Kuranto kuras renkonte al kuranto,
sciiganto renkonte al sciiganto, por raporti al la reĝo de Babel,
ke lia urbo estas venkoprenita ĉe ĉiuj flankoj, 32 ke la
transirejoj estas okupitaj, la fortikaĵoj brulas per fajro, kaj
la militistojn atakis teruro.

33 Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: La filino
de Babel estas kiel draŝejo dum la draŝado; tre baldaŭ venos la
tempo de ĝia rikolto. 34 Manĝis min, frakasis min Nebukadnecar,
reĝo de Babel, li faris min malplena vazo, glutis min kiel drako,
plenigis sian ventron per miaj dolĉaĵoj, kaj forpelis min. 35 La
maljusteco kontraŭ mi kaj mia karno estu nun sur Babel, diras la
loĝantino de Cion; kaj mia sango sur la loĝantoj de Ĥaldeujo,
diras Jerusalem. 36 Tial tiele diras la Eternulo: Jen Mi juĝos
vian aferon kaj Mi faros venĝon pro vi, Mi sekigos ĝian maron kaj
Mi senakvigos ĝian fonton. 37 Kaj Babel fariĝos amaso da ŝtonoj,
loĝejo de ŝakaloj, objekto de teruro kaj mokado, kaj neniu en ĝi
loĝos. 38 Ili ĉiuj blekegos kiel junaj leonoj, krios kiel
leonidoj. 39 Dum ilia varmegiĝo Mi faros al ili festenon, kaj Mi
ebriigos ilin, por ke ili fariĝu gajaj kaj ekdormu per eterna
dormo kaj ne vekiĝu, diras la Eternulo. 40 Mi kondukos ilin
malsupren, kiel ŝafidojn al la buĉo, kiel ŝafojn kun kaproj. 41
Kiele prenita estas Ŝeŝaĥ! kaj kaptita la gloro de la tuta mondo!
kiele Babel fariĝis objekto de teruro inter la popoloj! 42
Leviĝis kontraŭ Babelon la maro kaj kovris ĝin per la multego de
siaj ondoj. 43 Ĝiaj urboj fariĝis dezerto, tero seka kaj senviva,
tero, sur kiu neniu loĝas kaj tra kiu neniu homido trairas. 44
Kaj Mi punos Belon en Babel, Mi eltiros el lia buŝo tion, kion li
englutis, kaj ne plu kolektiĝos al li popoloj; ankaŭ la muregoj
de Babel falos.

45 Eliru el ĝia interno, Mia popolo, kaj ĉiu savu sian animon
antaŭ la flama kolero de la Eternulo, 46 por ke via koro ne
senkuraĝiĝu kaj vi ne ektimu, kiam oni aŭdos la famon en la
lando; ĉar venos famo en unu jaro, kaj post ĝi venos famo en la
sekvanta jaro, kaj sur la tero estos perforteco, unu reganto
kontraŭ alia reganto. 47 Tial jen venos tempo, kaj Mi vizitos la
idolojn en Babel, kaj ĝia tuta lando estos hontigita, kaj ĉiuj
ĝiaj mortigitoj falos meze de ĝi. 48 Kaj ĝojkantos pri Babel la
ĉielo kaj la tero, kaj ĉio, kio estas sur ili; ĉar el la nordo
venos al ĝi ruinigantoj, diras la Eternulo. 
49 Kiel Babel faligis
la mortigitojn de Izrael, tiel ankaŭ en Babel falos mortigitoj el
la tuta lando. 50 Vi, kiuj forsaviĝis de glavo, iru, ne haltu; en
malproksimeco rememoru la Eternulon, kaj Jerusalem sin levu en
via koro. 51 Ni hontis, kiam ni aŭdis la insulton; honto kovris
nian vizaĝon, kiam fremduloj eniris en la sanktejon de la domo de
la Eternulo. 52 Tial jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam Mi
vizitos ĝiajn idolojn, kaj en la tuta lando ĝemos morte-vunditoj.
53 Eĉ se Babel leviĝus al la ĉielo kaj se ĝi fortikigus alte sian
forton, tamen al ĝi venus de Mi ruinigantoj, diras la Eternulo.
54 Kriado estas aŭdata el Babel, kaj granda lamentado el la lando
de la Ĥaldeoj; 55 ĉar la Eternulo ruinigas Babelon kaj pereigas
ĝin kun ĝia granda bruo; iliaj ondoj bruas kiel granda akvo,
aŭdiĝas ilia malkvieta voĉo. 56 Ĉar venos sur ĝin, sur Babelon,
ruiniganto, kaj kaptitaj estos ĝiaj herooj, rompitaj estos iliaj
pafarkoj; ĉar la Eternulo, Dio de repagado, nepre repagos. 57 Mi
ebriigos ĝiajn eminentulojn, saĝulojn, komandantojn, estrojn, kaj
heroojn, kaj ili ekdormos per eterna dormo kaj ne vekiĝos, diras
la Reĝo, kies nomo estas Eternulo Cebaot. 58 Tiele diras la
Eternulo Cebaot: La larĝaj muregoj de Babel estos subfositaj, kaj
ĝiaj altaj pordegoj estos forbruligitaj per fajro; kaj vana
fariĝos la penado de la popoloj, kaj gentoj estos lacigintaj sin
por fajro.

59 Jen estas la vorto, kiun ordonis la profeto Jeremia al Seraja,
filo de Nerija, filo de Maĥseja, kiam tiu iris kun Cidkija, reĝo
de Judujo, en Babelon, en la kvara jaro de lia reĝado; Seraja
estis la ripozejestro. 60 Kaj Jeremia enskribis en unu libron la
tutan malbonon, kiu venos sur Babelon, ĉiujn tiujn vortojn,
skribitajn pri Babel. 61 Kaj Jeremia diris al Seraja: Kiam vi
venos en Babelon, tiam rigardu kaj tralegu ĉiujn tiujn vortojn,
62 kaj diru: Ho Eternulo! Vi diris pri ĉi tiu loko, ke Vi
ekstermos ĝin tiel, ke estos en ĝi neniu loĝanto, nek homo, nek
bruto, sed ĝi estos eterna dezerto. 63 Kaj kiam vi finos la
legadon de ĉi tiu libro, alligu al ĝi ŝtonon, kaj ĵetu ĝin en la
mezon de Eŭfrato; 64 kaj diru: Tiele dronos Babel, kaj ĝi ne
releviĝos de la malfeliĉo, kiun Mi venigos sur ĝin, kaj ili
pereos.

Ĝis ĉi tie estas la vortoj de Jeremia.

Sekva Ĉapitro →