↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeremia

Ĉapitro 50

1 Jen estas la vorto, kiun la Eternulo diris per la profeto
Jeremia pri Babel kaj pri la lando de la Ĥaldeoj:

2 Sciigu al la nacioj kaj proklamu, levu standardon, proklamu, ne
kaŝu, diru: Prenita estas Babel, hontigita estas Bel, frakasita
estas Merodaĥ, hontigitaj estas ĝiaj idoloj, frakasitaj estas
ĝiaj statuoj. 3 Ĉar eliris kontraŭ ĝin popolo el la nordo, kiu
faros ĝian landon dezerto, kaj ne plu estos loĝanto en ĝi: de
homo ĝis bruto ĉio foriĝos kaj foriros. 4 En tiuj tagoj kaj en
tiu tempo, diras la Eternulo, venos la idoj de Izrael kune kun la
idoj de Jehuda; ili iros kaj ploros, kaj serĉos la Eternulon,
sian Dion. 5 Pri la vojo al Cion ili demandos, tien estos turnita
ilia vizaĝo: Venu, ni aliĝos al la Eternulo per interligo eterna,
neforgesebla.

6 Mia popolo estis kiel erarvagantaj ŝafoj: ili paŝtistoj delogis
ilin, erarvagigis ilin sur la montoj; de monto sur monteton ili
vagis, ili forgesis sian ŝafejon. 7 Ĉiuj, kiuj renkontis ilin,
manĝis ilin; kaj iliaj malamikoj diris: Ni ne estas kulpaj, ĉar
ili pekis antaŭ la Eternulo, la loĝejo de la vero, antaŭ la
espero de iliaj patroj, la Eternulo. 8 Kuru el Babel kaj eliru el
la lando de la Ĥaldeoj, kaj estu kiel virkaproj antaŭ la ŝafoj. 9
Ĉar jen Mi vekos kaj venigos sur Babelon amason da grandaj
popoloj el lando norda, kaj ili aranĝos sin kontraŭ ĝi, kaj ĝi
estos venkoprenita; iliaj sagoj, kiel lerta heroo, ne revenas
vane. 10 Kaj Ĥaldeujo fariĝos militakiro; ĉiuj ĝiaj prirabantoj
satiĝos, diras la Eternulo. 
11 Ĉar vi ĝojis, ĉar vi triumfis, ho
rabintoj de Mia heredaĵo, ĉar vi saltis, kiel bovidino sur herbo,
kaj blekis, kiel fortaj ĉevaloj, 12 tre hontigita estas via
patrino, mokata estas via naskintino; jen estas la estonteco de
la nacioj: dezerto, neloĝata tero, kaj stepo. 13 De la kolero de
la Eternulo ĝi fariĝos neloĝata, kaj ĝi tuta fariĝos dezerta;
ĉiu, kiu iros preter Babel, miros kaj fajfos pri ĉiuj ĝiaj
vundoj. 14 Pretigu vin kontraŭ Babel ĉirkaŭe, ĉiuj streĉantoj de
pafarkoj, pafu sur ĝin, ne domaĝu sagojn; ĉar ĝi pekis antaŭ la
Eternulo. 15 Triumfe kriu kontraŭ ĝi ĉirkaŭe; malleviĝis ĝia
mano, falis ĝia fundamento, detruiĝis ĝiaj muregoj; ĉar tio estas
venĝo de la Eternulo; venĝu al ĝi; kiel ĝi agis, tiel agu kontraŭ
ĝi. 16 Ekstermu el Babel semanton kaj rikoltanton en la tempo de
rikoltado; de la glavo de la tirano ĉiu sin turnu al sia popolo,
kaj ĉiu forkuru en sian landon.

17 Izrael estas kiel disĵetita ŝafaro; leonoj lin dispelis: la
unua manĝis lin la reĝo de Asirio, kaj ĉi tiu lasta,
Nebukadnecar, reĝo de Babel, rompis al li la ostojn. 18 Tial
tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Jen Mi punos la
reĝon de Babel kaj lian landon, kiel Mi punis la reĝon de Asirio.
19 Kaj Mi revenigos Izraelon en lian loĝejon, kaj li paŝtiĝos sur
Karmel kaj Baŝan, kaj sur la monto de Efraim kaj en Gilead lia
animo satiĝos. 20 En tiuj tagoj kaj en tiu tempo, diras la
Eternulo, oni serĉos malbonagon de Izrael, sed ĝi ne estos, kaj
pekon de Jehuda, sed ĝi ne troviĝos; ĉar Mi pardonos al tiuj,
kiujn Mi restigos.

21 Iru kontraŭ la landon de la maldolĉigantoj, kontraŭ ĝin kaj
kontraŭ la loĝantojn de la punejo; ruinigu kaj ekstermu ĉion post
ili, diras la Eternulo, kaj faru ĉion tiel, kiel Mi ordonis al
vi. 22 Bruo de batalo estas en la lando, kaj granda frakasado. 23
Kiele rompita kaj frakasita estas la martelo de la tuta tero!
kiele dezertiĝis Babel inter la nacioj! 24 Mi starigis reton por
vi, kaj vi estas kaptita, ho Babel, antaŭ ol vi tion rimarkis; vi
estas trovita kaj kaptita, ĉar vi leviĝis kontraŭ la Eternulon.
25 La Eternulo malfermis Sian trezorejon, kaj elprenis el tie la
ilojn de Sia kolero; ĉar ion por fari havas la Sinjoro, la
Eternulo Cebaot, en la lando de la Ĥaldeoj. 
26 Iru kontraŭ ĝin de
plej malproksime, malfermu ĝiajn grenejojn, piedpremu ĝin kiel
amasaĵon, ekstermu ĝin, ke nenio de ĝi restu. 27 Dishaku per
glavo ĉiujn ĝiajn bovojn; ili estu buĉataj. Ve al ili! ĉar venis
ilia tago, la tempo de ilia puno. 28 Aŭdiĝas voĉo de forkurantoj
kaj forsaviĝantoj el la lando Babela, por sciigi en Cion pri la
venĝo de la Eternulo, nia Dio, pri la venĝo pro Lia templo. 29
Alvoku multajn kontraŭ Babelon, ĉiujn, kiuj streĉas pafarkon;
stariĝu tendare ĉirkaŭ ĝi, ke neniu povu forsaviĝi el ĝi; repagu
al ĝi laŭ ĝiaj agoj: ĉion, kion ĝi faris, faru al ĝi; ĉar ĝi
estis malhumila kontraŭ la Eternulo, kontraŭ la Sanktulo de
Izrael. 30 Pro tio ĝiaj junuloj falos sur ĝiaj stratoj, kaj ĉiuj
ĝiaj militistoj pereos en tiu tago, diras la Eternulo. 31 Jen Mi
estas kontraŭ vi, ho malhumilulo, diras la Sinjoro, la Eternulo
Cebaot; ĉar venis via tago, la tempo de via puno. 32 Kaj la
malhumilulo falpuŝiĝos kaj falos, kaj neniu lin levos; kaj Mi
ekbruligos fajron en liaj urboj, kaj ĝi ekstermos ĉiujn liajn
ĉirkaŭaĵojn.

33 Tiele diras la Eternulo Cebaot: Turmentataj estas la idoj de
Izrael kune kun la idoj de Jehuda; kaj ĉiuj iliaj kaptintoj forte
ilin tenas, ne volas forliberigi ilin. 34 Sed ilia Liberiganto
estas forta, Eternulo Cebaot estas Lia nomo; Li defendos ilian
aferon tiel, ke la tero skuiĝos kaj la loĝantoj de Babel
ektremos. 35 Glavo falu sur la Ĥaldeojn, diras la Eternulo, sur
la loĝantojn de Babel, sur ĝiajn eminentulojn kaj saĝulojn; 36
glavo sur la antaŭdiristojn, ke ili malsaĝiĝu; glavo sur ĝiajn
heroojn, ke ili senkuraĝiĝu; 37 glavo sur ĝiajn ĉevalojn kaj sur
ĝiajn ĉarojn, kaj sur ĉiujn diversgentajn loĝantojn, kiuj estas
en ĝi, ke ili fariĝu kiel virinoj; glavo sur ĝiajn trezorojn, ke
ili estu disrabitaj. 38 Sekeco trafu ĝiajn akvojn, ke ili
malaperu; ĉar tio estas lando de idoloj, kaj pri siaj monstroj
ili fanfaronas. 39 Tial tie ekloĝos stepaj bestoj kaj ŝakaloj,
kaj strutoj en ĝi loĝos; ĝi neniam plu estos loĝata, kaj neniu
tie havos domon en ĉiuj venontaj generacioj. 
40 Kiel Dio
renversis Sodomon kaj Gomoran kaj iliajn najbarlokojn, diras la
Eternulo, tiel ankaŭ tie restos neniu kaj loĝos neniu homido. 41
Jen venas popolo el nordo, granda nacio kaj multe da reĝoj
leviĝas de la randoj de la tero. 42 Pafarkon kaj lancon ili tenas
forte; kruelaj ili estas kaj senkompataj; ilia voĉo bruas kiel
maro; sur ĉevaloj ili rajdas, armite por la batalo kiel unu homo,
kontraŭ vin, ho filino de Babel. 43 Aŭdis la reĝo de Babel la
sciigon pri ili, kaj senfortiĝis liaj manoj; suferego atakis lin,
doloro kiel ĉe naskantino. 44 Jen kiel leono li supreniras de la
majesta Jordan kontraŭ la fortikan loĝejon; ĉar Mi rapide
forpelos ilin de tie, kaj Mi estrigos tie tiun, kiu estas
elektita. Ĉar kiu estas simila al Mi? kiu donos al Mi decidojn?
kaj kiu estas la paŝtisto, kiu povas kontraŭstari al Mi? 45 Tial
aŭskultu la decidon de la Eternulo, kiun Li decidis pri Babel,
kaj Liajn intencojn, kiujn Li havas pri la lando de la Ĥaldeoj:
la knaboj-paŝtistoj ilin fortrenos, kaj detruos super ili ilian
loĝejon. 46 De la famo pri la preno de Babel ektremos la tero,
kaj krio estos aŭdata ĉe la nacioj.

Sekva Ĉapitro →