↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeremia

Ĉapitro 52

1 La aĝon de dudek unu jaroj havis Cidkija, kiam li fariĝis reĝo,
kaj dek unu jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino
estis Ĥamutal, filino de Jeremia, el Libna. 2 Li agadis malbone
antaŭ la Eternulo, kiel ĉio, kion faris Jehojakim. 3 Ĉar la
kolero de la Eternulo estis kontraŭ Jerusalem kaj kontraŭ Judujo,
ĝis Li forĵetis ilin de antaŭ Sia vizaĝo. Kaj Cidkija defalis de
la reĝo de Babel. 
4 En la naŭa jaro de lia reĝado, en la deka
monato, en la deka tago de la monato, venis Nebukadnecar, reĝo de
Babel, li kaj lia tuta militistaro, kontraŭ Jerusalemon, kaj
eksieĝis ĝin, kaj oni konstruis ĉirkaŭ ĝi bastionojn. 5 Kaj la
urbo restis sieĝata ĝis la dek-unua jaro de la reĝo Cidkija. 6 En
la kvara monato, en la naŭa tago de la monato, kiam la malsato
tiel fortiĝis en la urbo, ke la popolo de la lando ne havis
panon, 7 tiam oni faris enrompon en la urbon; kaj ĉiuj militistoj
forkuris, kaj eliris el la urbo nokte, laŭ la vojo de la pordego
inter la du muregoj apud la ĝardeno de la reĝo, kaj foriris laŭ
la vojo al la stepo. Kaj la Ĥaldeoj staris ĉirkaŭ la urbo. 8 Kaj
la militistaro de la Ĥaldeoj postkuris la reĝon kaj kuratingis
Cidkijan sur la stepo de Jeriĥo, kaj lia tuta militistaro
diskuris for de li. 9 Kaj ili kaptis la reĝon kaj forkondukis lin
al la reĝo de Babel, en Riblan, en la lando Ĥamat, kaj oni faris
pri li juĝon. 10 Kaj la reĝo de Babel buĉis la filojn de Cidkija
antaŭ liaj okuloj, kaj ankaŭ ĉiujn eminentulojn de Judujo li
buĉis en Ribla. 11 Kaj al Cidkija li blindigis la okulojn, kaj
ligis lin per kupraj katenoj; kaj la reĝo de Babel venigis lin en
Babelon, kaj metis lin en malliberejon ĝis la tago de lia morto.

12 En la kvina monato, en la deka tago de la monato, tio estas en
la dek-naŭa jaro de la reĝo Nebukadnecar, reĝo de Babel, venis
Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, kiu ĉiam estis apud la
reĝo de Babel, en Jerusalemon. 13 Kaj li forbruligis la domon de
la Eternulo kaj la domon de la reĝo kaj ĉiujn domojn de
Jerusalem; ĉiujn grandajn domojn li forbruligis per fajro. 14 Kaj
ĉiujn muregojn de Jerusalem ĉirkaŭe detruis la tuta militistaro
de la Ĥaldeoj, kiu estis kun la estro de la korpogardistoj. 
15 La
malriĉulojn el la urbo, kaj la ceteran popolon, kiu restis en la
urbo, kaj la transkurintojn, kiuj transkuris al la reĝo de Babel,
kaj la ceteran popolamason forkondukis Nebuzaradan, la estro de
la korpogardistoj. 16 Sed iom el la malriĉuloj de la lando
Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, restigis, ke ili estu
vinberistoj kaj terkultivistoj. 17 La kuprajn kolonojn, kiuj
estis en la domo de la Eternulo, kaj la bazaĵojn kaj la kupran
maron, kiuj estis en la domo de la Eternulo, la Ĥaldeoj disrompis
kaj forportis ilian tutan kupron en Babelon. 18 Kaj la potojn kaj
la ŝovelilojn kaj la tranĉilojn kaj la aspergajn kalikojn kaj la
kulerojn kaj ĉiujn kuprajn vazojn, kiuj estis uzataj ĉe la
servado, ili forprenis. 
19 Kaj la tasojn kaj la karbujojn kaj la
aspergajn kalikojn kaj la potojn kaj la lucernojn kaj la kulerojn
kaj la verŝilojn, kiuj estis aŭ el oro aŭ el arĝento, prenis la
estro de la korpogardistoj. 20 Koncerne la du kolonojn, la unu
maron, la dek du kuprajn bovojn, kiuj servis kiel subtenilo,
kiujn faris la reĝo Salomono por la domo de la Eternulo: la
kvanto da kupro en ĉiuj tiuj iloj estis nemezurebla. 21 La
kolonoj havis ĉiu la alton de dek ok ulnoj, kaj ĝin ĉirkaŭis
ŝnuro, havanta la longon de dek du ulnoj; ĝia diko estis kvar
fingroj, kaj interne ĝi estis malplena. 22 ŝi havis sur si kupran
kronon, kaj la alto de unu krono estis kvin ulnoj; kaj ĉirkaŭ la
krono estis kradaĵo kaj granatoj, ĉio el kupro; tiel same estis
ĉe la dua kolono, ankaŭ kun granatoj. 23 Da granatoj estis sur
ĉiu flanko naŭdek ses; la nombro de la granatoj ĉirkaŭ la krono
estis cent. 
24 Kaj la korpogardistestro prenis la ĉefpastron
Seraja kaj la duan pastron Cefanja kaj la tri pordogardistojn. 25
Kaj el la urbo li prenis unu korteganon, kiu estis super la
militistoj, kaj sep virojn el la adjutantoj de la reĝo, kiuj
troviĝis en la urbo, kaj la skribiston de la militestro, kiu
enregistradis militistojn el la popolo de la lando, kaj sesdek
homojn el la popolo de la lando, kiuj troviĝis en la urbo. 26
Ilin prenis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, kaj
forkondukis al la reĝo de Babel en Riblan. 27 Kaj la reĝo de
Babel frapis ilin kaj mortigis ilin en Ribla, en la lando Ĥamat.
Tiamaniere Jehuda estis elhejmigita el sia lando. 
28 Jen estas la
kvanto de la popolo, kiun Nebukadnecar elhejmigis: en la sepa
jaro tri mil dudek tri Judojn; 29 en la dek-oka jaro de
Nebukadnecar okcent tridek du homojn el Jerusalem; 30 en la
dudek-tria jaro de Nebukadnecar la korpogardistestro Nebuzaradan
elhejmigis sepcent kvardek kvin homojn el la Judoj: la kvanto de
ĉiuj estis kvar mil sescent homoj.

31 En la tridek-sepa jaro post la elpatrujigo de Jehojaĥin, reĝo
de Judujo, en la dek-dua monato, en la dudek-kvina tago de la
monato, Evil-Merodaĥ, reĝo de Babel, en la unua jaro de sia
reĝado, levis la kapon de Jehojaĥin, reĝo de Judujo, kaj elirigis
lin el la malliberejo; 32 kaj li parolis kun li afable, kaj
starigis lian tronon pli alte ol la tronoj de la aliaj reĝoj,
kiuj estis ĉe li en Babel; 33 kaj li ŝanĝis liajn vestojn de
malliberejo; kaj li manĝadis ĉiam ĉe li dum sia tuta vivo. 34 Kaj
liaj vivrimedoj, vivrimedoj konstantaj, estis donataj al li de la
reĝo de Babel ĉiutage dum lia tuta vivo, ĝis la tago de lia
morto.