↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeremia

Ĉapitro 49

1 Pri la Amonidoj: Tiele diras la Eternulo: Ĉu Izrael ne havas
filojn? ĉu li ne havas heredanton? kial do Malkam heredis Gadon
kaj lia popolo loĝas en la urboj de ĉi tiu? 2 Tial jen venos
tempo, diras la Eternulo, kaj Mi eksonigos militan trumpetadon
super Raba de la Amonidoj; kaj ĝi fariĝos amaso da ruinoj, kaj
ĝiaj filinoj forbrulos en fajro, kaj Izrael ekposedos siajn
posedintojn, diras la Eternulo. 3 Ploregu, ho Ĥeŝbon, ĉar Aj
estas ruinigita. Kriu, ho filinoj de Raba, zonu vin per sakaĵo,
ploru kaj vagadu inter la bariloj; ĉar Malkam iras en kaptitecon
kune kun siaj pastroj kaj eminentuloj. 4 Kial vi fanfaronas pri
viaj valoj? sangon fluigas via valo, ho filino malobeema, kiu
fidas siajn trezorojn, kaj diras: Kiu povas veni al mi? 5 Jen Mi
venigos sur vin timon, diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, de
ĉiuj viaj ĉirkaŭaĵoj; kaj vi estos dispelitaj ĉiu aparte, kaj
neniu kolektos la vagantojn. 6 Tamen poste Mi revenigos la
forkaptitajn Amonidojn, diras la Eternulo.

7 Pri Edom: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Ĉu jam ne ekzistas
saĝo en Teman? ĉu la filoj jam ne havas konsilon? ĉu ilia saĝeco
malaperis? 8 Forkuras, turnis sian dorson, kaj profunde sin kaŝas
la loĝantoj de Dedan; ĉar malfeliĉon de Esav Mi venigis sur lin,
la tempon de lia puno. 9 Kiam venos al vi vinberkolektantoj, ili
ne restigos forgesitajn berojn; se venos ŝtelistoj en la nokto,
ili rabos plenan kvanton. 10 Ĉar Mi nudigis Esavon, Mi malkaŝis
liajn sekretajn rifuĝejojn, por ke li ne povu sin kaŝi;
ekstermitaj estas lia idaro, liaj fratoj, kaj liaj najbaroj, kaj
li jam ne ekzistas. 11 Restigu viajn orfojn, Mi konservos ilian
vivon; kaj viaj vidvinoj fidu Min. 12 Ĉar tiele diras la
Eternulo: Jen tiuj, kiuj ne meritis trinki la pokalon, tamen ĝin
trinkos; ĉu vi do povas resti nepunita? vi ne restos nepunita,
sed vi nepre trinkos. 13 Ĉar Mi ĵuris per Mi, diras la Eternulo,
ke Bocra fariĝos objekto de teruro, honto, ruinigo, kaj malbeno;
kaj ĉiuj ĝiaj urboj fariĝos ruinoj por eterne. 
14 Diron mi aŭdis
de la Eternulo, kaj kuriero estas sendita al la nacioj: Kolektiĝu
kaj iru kontraŭ ĝin, kaj leviĝu por batalo. 15 Ĉar jen Mi faris
vin malgranda inter la nacioj, malestimata inter la homoj. 16 Via
malhumileco kaj la fiereco de via koro trompis vin, kiu loĝas en
la fendegoj de la rokoj kaj okupas suprojn de montoj; sed se vi
eĉ aranĝus vian neston tiel alte, kiel aglo, eĉ de tie Mi ĵetos
vin malsupren, diras la Eternulo. 17 Edom fariĝos objekto de
teruro; ĉiu, kiu pasos preter li, miros kaj fajfos pri ĉiuj liaj
vundoj. 
18 Kiel renversitaj estas Sodom kaj Gomora kaj iliaj
najbarlokoj, diras la Eternulo, tiel ankaŭ tie neniu restos,
neniu homido tie loĝos. 19 Jen kiel leono li supreniras de la
majesta Jordan kontraŭ la fortikan loĝejon; ĉar Mi rapide
forpelos ilin de tie, kaj Mi estrigos tie tiun, kiu estas
elektita. Ĉar kiu estas simila al Mi? kiu donos al Mi decidojn?
kiu estas la paŝtisto, kiu povas kontraŭstari al Mi? 20 Tial
aŭskultu la decidon de la Eternulo, kiun Li decidis pri Edom, kaj
Liajn intencojn, kiujn Li havas pri la loĝantoj de Teman: la
knaboj-paŝtistoj ilin fortrenos kaj detruos super ili ilian
loĝejon. 21 De la bruo de ilia falo ektremos la tero, ilian
kriadon oni aŭdos ĉe la Ruĝa Maro. 22 Jen li leviĝos kiel aglo,
ekflugos kaj etendos siajn flugilojn super Bocra; kaj la koro de
la herooj de Edom en tiu tago estos kiel la koro de virino ĉe la
naskodoloroj.

23 Pri Damasko: Hontigitaj estas Ĥamat kaj Arpad, ĉar, aŭdinte
malbonan sciigon, ili senkuraĝiĝis; ĉe la maro ili tiel ektremis,
ke ili ne povas trankviliĝi. 24 Damasko senkuraĝiĝis, turnis sin,
por forkuri; tremo atakis ĝin, doloro kaj turmentoj ĝin kaptis,
kiel naskantinon. 25 Kial ne estas riparita la glora urbo, la
gaja urbo? 26 Tial ĝiaj junuloj falos sur ĝiaj stratoj, kaj ĉiuj
militistoj pereos en tiu tago, diras la Eternulo Cebaot. 27 Kaj
Mi ekbruligos fajron sur la murego de Damasko, kaj ĝi ekstermos
la palacojn de Ben-Hadad.

28 Pri Kedar, kaj pri la regnoj de Ĥacor, kiujn venkobatis
Nebukadnecar, reĝo de Babel:

Tiele diras la Eternulo: Leviĝu, iru kontraŭ Kedaron, kaj ruinigu
la filojn de la oriento. 29 Iliaj tendoj kaj ŝafaroj estos
prenitaj; iliajn tapiŝojn kaj ĉiujn iliajn vazojn kaj iliajn
kamelojn oni forprenos, kaj oni kriados al ili: Teruro ĉirkaŭe.
30 Forkuru, foriĝu rapide, kaŝu vin profunde, ho loĝantoj de
Ĥacor, diras la Eternulo; ĉar Nebukadnecar, reĝo de Babel, faras
pri vi decidon kaj havas intencon kontraŭ vi. 31 Leviĝu, iru
kontraŭ popolon trankvilan, kiu sidas en sendanĝereco, diras la
Eternulo; ĝi ne havas pordojn nek riglilojn, ili vivas izolite.
32 Kaj iliaj kameloj estos forrabitaj, kaj la multo de iliaj
brutoj fariĝos rabakiro; kaj Mi dispelos ilin al ĉiuj ventoj,
ilin, kiuj tondas la harojn sur la tempioj, kaj de ĉiuj flankoj
Mi venigos ilian malfeliĉon, diras la Eternulo. 33 Kaj Ĥacor
fariĝos loĝejo de ŝakaloj, eterna dezerto; neniu tie restos, kaj
neniu homido tie loĝos.

34 Jen estas la vorto de la Eternulo, kiu aperis al la profeto
Jeremia pri Elam, en la komenco de la reĝado de Cidkija, reĝo de
Judujo: 35 Tiele diras la Eternulo Cebaot: Jen Mi rompos la
pafarkon de Elam, ilian ĉefan forton. 36 Kaj Mi venigos sur
Elamon kvar ventojn de la kvar finoj de la ĉielo, kaj Mi dispelos
ilin al ĉiuj tiuj ventoj; kaj ne ekzistos popolo, al kiu ne venus
la dispelitoj el Elam. 37 Kaj Mi senkuraĝigos Elamon antaŭ iliaj
malamikoj, kaj antaŭ tiuj, kiuj celas ilian morton; kaj Mi
venigos sur ilin malbonon, la flamon de Mia kolero, diras la
Eternulo, kaj Mi persekutos ilin per la glavo, ĝis Mi ekstermos
ilin. 38 Kaj Mi starigos Mian tronon en Elam, kaj Mi pereigos tie
la reĝon kaj la eminentulojn, diras la Eternulo. 39 Tamen en la
tempo estonta Mi revenigos la forkaptitojn de Elam, diras la
Eternulo.

Sekva Ĉapitro →