↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeremia

Ĉapitro 48

1 Pri Moab: Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Ve al
Nebo! ĉar ĝi estas ruinigita; hontigita kaj venkoprenita estas
Kirjataim; hontigita kaj tremigita estas la fortikaĵo. 2 Jam ne
ekzistas la gloro de Moab; en Ĥeŝbon oni intencas kontraŭ ĝi
malbonon, dirante: Ni iru, kaj ni ekstermu ĝin, ke ĝi ne plu estu
popolo. Ankaŭ vi, ho Madmen, eksilentu; vin persekutos glavo. 3
Kriadon oni aŭdas de Ĥoronaim, tie estas ruinigado kaj granda
malfeliĉo. 4 Disbatita estas Moab; ĝiaj infanoj laŭte krias. 5
Kiuj supreniras al Luĥit, tiuj iras kun plorado; ĉe la
malsuprenirado de Ĥoronaim la malamikoj aŭdas kriadon de
malfeliĉo. 
6 Forkuru, savu vian vivon, kaj estu kiel seknudiĝinta
arbo en la dezerto. 7 Ĉar vi fidis viajn faritaĵojn kaj viajn
trezorojn, vi ankaŭ estos venkoprenita; kaj Kemoŝ iros en
kaptitecon kune kun siaj pastroj kaj eminentuloj. 8 Venos
ruiniganto en ĉiun urbon, neniu urbo saviĝos; pereos la valo kaj
dezertiĝos la ebenaĵo, kiel diris la Eternulo. 9 Donu flugilojn
al Moab, ĉar li devas forflugi; liaj urboj dezertiĝos tiel, ke
neniu en ili loĝos. 10 Malbenita estu tiu, kiu plenumas malĝuste
la faron de la Eternulo, kaj malbenita estu tiu, kiu detenas sian
glavon de sango. 11 De sia juneco Moab havis trankvilecon kaj
ripozadis sur sia feĉo, li ne estis transverŝata el unu vazo en
alian, kaj en kaptitecon li ne iris; tial lia gusto restis en li
kaj lia odoro ne ŝanĝiĝis. 
12 Tial jen venos tempo, diras la
Eternulo, kiam Mi sendos al li verŝistojn, kaj ili verŝos lin,
malplenigos liajn vazojn, kaj disrompos liajn kruĉojn. 13 Kaj
Moab estos hontigita pro Kemoŝ, kiel la domo de Izrael estis
hontigita pro Bet-El, kiun ili fidis. 14 Kiel vi povas diri: Ni
estas herooj kaj kapabluloj por la milito? 15 Ruinigita estas
Moab, liaj urboj falis, kaj liaj plej bravaj junuloj iris al
buĉo, diras al Reĝo, kies nomo estas Eternulo Cebaot. 16 Baldaŭ
venos pereo al Moab, kaj lia malfeliĉo tre rapidas. 17 Bedaŭru
lin ĉiuj liaj ĉirkaŭantoj, kaj ĉiuj, kiuj konas lian nomon, diru:
Kiele disrompiĝis la forta vergo, la belega bastono! 
18 Iru
malsupren de via majesto, sidu en senakva loko, ho loĝantino,
filino de Dibon; ĉar la ruiniganto de Moab elpaŝis kontraŭ vin
kaj detruis viajn fortikaĵojn. 19 Staru ĉe la vojo kaj rigardu,
ho loĝantino de Aroer; demandu la forkuranton kaj la
forsaviĝanton, kaj diru: Kio fariĝis? 
20 Hontigita estas Moab,
ĉar li estas frapita; ploru kaj kriu, sciigu en Arnon, ke Moab
estas ruinigita. 21 Juĝo venis kontraŭ la lando de la ebenaĵo,
kontraŭ Ĥolon, Jahac, kaj Mefaat, 22 kontraŭ Dibon, Nebo, kaj
Bet-Diblataim, 23 kontraŭ Kirjataim, Bet-Gamul, kaj Bet-Meon, 24
kontraŭ Keriot kaj Bocra, kaj kontraŭ ĉiuj urboj de la lando de
Moab, la malproksimaj kaj la proksimaj. 
25 Dehakita estas la
korno de Moab, kaj lia brako estas rompita, diras la Eternulo. 26
Ebriigu lin, ĉar li leviĝis kontraŭ la Eternulo; Moab plaŭdos en
sia vomaĵo, kaj li mem estos objekto de mokado. 27 Ĉu vi ne mokis
Izraelon? ĉu oni trovis lin inter ŝtelistoj, ke ĉiufoje, kiam vi
parolas pri li, vi balancas la kapon? 28 Forlasu la urbojn kaj
ekloĝu sur roko, ho loĝantoj de Moab, kaj fariĝu kiel kolomboj,
kiuj nestas en truoj de kavernoj. 29 Ni aŭdis pri la fiereco de
Moab, granda fiereco, pri lia malmodesteco, fiereco, aroganteco,
kaj pri la malhumileco de lia koro. 30 Mi konas, diras la
Eternulo, lian koleremecon, la nesincerecon de liaj vortoj kaj la
nesincerecon de liaj agoj. 
31 Tial Mi devas plori pri Moab, ĝemi
pri ĉiuj Moabidoj, priplori la loĝantojn de Kir-Ĥeres. 32 Per pli
ol la plorado de Jazer Mi ploros pri vi, ho vinberĝardeno de
Sibma; viaj branĉoj etendiĝis trans la maron, atingis la maron de
Jazer; rabisto atakis viajn somerajn fruktojn kaj vian rikolton.
33 Foriĝis ĝojo kaj gajeco de la fruktodona kampo kaj de la lando
de Moab; Mi malaperigis vinon en la vinpremejoj, oni ne premos
tie kun ĝojo vinon, triumfaj kantoj ne plu sonos. 
34 Pro la
kriado, kiu aŭdiĝas de Ĥeŝbon ĝis Eleale kaj ĝis Jahac, ili laŭte
ekploris de Coar ĝis Ĥoronaim kaj ĝis la tria Eglat; ĉar ankaŭ la
akvo de Nimrim sekmalaperis. 35 Mi ekstermos ĉe Moab, diras la
Eternulo, ĉiun, kiu supreniras sur altaĵon kaj incensas al siaj
dioj. 36 Tial Mia koro ĝemas pri Moab kiel fluto, kaj pri la
loĝantoj de Kir-Ĥeres Mia koro ĝemas kiel fluto; ĉar la abundaĵo,
kiun ili akiris, pereis. 37 Ĉar ĉiu kapo kalviĝis, kaj ĉiu barbo
estas fortondita, sur ĉiuj manoj estas tranĉoj, kaj sur la lumboj
estas sakaĵo. 38 Sur ĉiuj tegmentoj de Moab kaj sur liaj stratoj
ĉie estas plorado; ĉar Mi disrompis Moabon kiel senvaloran vazon,
diras la Eternulo. 39 Kiele disbatita li estas, kiele ili
ploregas! kiele Moab turnis sian nukon, estas hontigita, kaj Moab
fariĝis objekto de mokado kaj de teruro por ĉiuj siaj
ĉirkaŭantoj! 
40 Ĉar tiele diras la Eternulo: Jen li alflugos kiel
aglo kaj etendos siajn flugilojn super Moab. 41 Prenita estas
Keriot, kaj la fortikigitaj urboj estas kaptitaj; kaj la koro de
la herooj de Moab en tiu tago estos kiel la koro de virino dum la
doloroj de naskado. 42 Kaj Moab estos ekstermita, ke li ne plu
estos popolo, ĉar li leviĝis kontraŭ la Eternulo. 43 Teruro,
kavo, kaj kaptilo trafos vin, ho loĝanto de Moab, diras la
Eternulo. 44 Kiu forkuros de la teruro, tiu falos en la kavon;
kaj kiu eliros el la kavo, tiu trafos en kaptilon; ĉar Mi venigos
sur lin, sur Moabon, la jaron de lia puno, diras la Eternulo. 45
Sub la ombro de Ĥeŝbon stariĝos tiuj, kiuj forkuros de la forto;
sed fajro eliros el Ĥeŝbon kaj flamo el la mezo de Siĥon, kaj ĝi
manĝegos la flankon de Moab kaj la verton de la filoj malkvietaj.
46 Ve al vi, ho Moab! pereis la popolo de Kemoŝ; ĉar viaj filoj
estas prenitaj en kaptitecon kaj viaj filinoj estas
forkondukitaj. 47 Sed en la tempo estonta Mi revenigos la
kaptitojn de Moab, diras la Eternulo. Ĝis ĉi tie estas la
verdikto pri Moab.

Sekva Ĉapitro →