↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeremia

Ĉapitro 47

1 Jen estas la vorto de la Eternulo, kiu aperis al la profeto
Jeremia pri la Filiŝtoj, antaŭ ol Faraono venkobatis Gazan:

2 Tiele diras la Eternulo: Jen venos akvo de norde, kaj ĝi
fariĝos inundanta torento, kaj ĝi inundos la landon, kaj ĉion,
kio estas en ĝi, la urbon kaj ĝiajn loĝantojn; ekkrios la homoj,
kaj ekploregos ĉiuj loĝantoj de la lando. 3 Pro la sonado de la
hufoj de la fortaj ĉevaloj, pro la bruo de la ĉaroj, pro la
bruego de la radoj la patroj ne atentos siajn infanojn, senforte
malleviĝos iliaj manoj; 4 pro la tago, kiu venos, kiam oni
prirabos ĉiujn Filiŝtojn, ekstermos ĉe Tiro kaj Cidon ĉiujn
restintajn helpantojn; ĉar la Eternulo ruinigos la Filiŝtojn, la
restaĵon de la insulo Kaftor. 5 Kalveco trafos Gazan, pereos
Aŝkelon kaj la restaĵo de ilia valo. Kiel longe ankoraŭ vi faros
al vi tranĉojn? 6 Ho glavo de la Eternulo, kiel longe vi ne
kvietiĝos? eniru en vian ingon, haltu kaj silentu. 7 Sed kiel vi
povas kvietiĝi? la Eternulo donis al ĝi ordonon kontraŭ Aŝkelon
kaj kontraŭ la bordo de la maro; tien Li destinis ĝin.

Sekva Ĉapitro →