↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeremia

Ĉapitro 46

1 Jen estas la vorto de la Eternulo, kiu aperis al la profeto
Jeremia pri la nacioj:

2 Pri Egiptujo, pri la militistaro de Faraono Neĥo, reĝo de
Egiptujo, kiu estis ĉe la rivero Eŭfrato en Karkemiŝ, kaj kiun
venkobatis Nebukadnecar, reĝo de Babel, en la kvara jaro de
Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo:

3 Pretigu ŝildon kaj kirason, kaj iru en batalon. 4 Jungu la
ĉevalojn kaj surĉevaligu la rajdistojn, stariĝu en kaskoj, akrigu
la lancojn, surmetu sur vin armaĵojn. 5 Kial Mi vidas, ke ili
ektimis kaj kuras malantaŭen? iliaj herooj estas frapitaj, kaj
forkuras rapide, ne deturnante sin; teruro estas ĉirkaŭe, diras
la Eternulo. 6 Ne forkuros la rapidpiedulo, ne forsaviĝos la
heroo; norde, ĉe la rivero Eŭfrato, ili falpuŝiĝos kaj falos. 7
Kiu estas tiu, kiu leviĝas kiel Nilo kaj kies akvo ondiĝas kiel
torentoj? 8 Egiptujo leviĝas kiel Nilo, kaj kiel torentoj, en
kiuj ondiĝas la akvo; kaj ĝi diras: Leviĝante, mi kovros la
teron, mi pereigos urbon kun ĝiaj loĝantoj. 9 Leviĝu sur la
ĉevalojn, kaj kuru rapide sur la ĉaroj; eliru la herooj, la
Etiopoj kaj la Putidoj, tenantaj ŝildon, kaj la Ludidoj, tenantaj
kaj streĉantaj pafarkon. 10 Kaj tiu tago estos ĉe la Sinjoro, la
Eternulo Cebaot, tago de venĝo, por venĝi al Liaj malamikoj; kaj
la glavo manĝegos kaj satiĝos kaj ebriiĝos de ilia sango; ĉar
buĉofero estos al la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, en la lando
norda, ĉe la rivero Eŭfrato. 11 Iru en Gileadon kaj prenu
balzamon, ho virga filino de Egiptujo; vane vi multigas la
kuracilojn; ne ekzistas por vi resaniĝo. 12 La nacioj aŭdis vian
malhonoron, kaj via plorado plenigis la teron; ĉar fortulo
falpuŝiĝis kontraŭ fortulo, kaj ambaŭ kune falis.

13 Jen estas la vorto, kiun la Eternulo diris al la profeto
Jeremia pri la veno de Nebukadnecar, reĝo de Babel, por frapi la
landon Egiptan:

14 Sciigu en Egiptujo, proklamu en Migdol, proklamu en Nof kaj en
Taĥpanĥes, diru: Stariĝu kaj pretiĝu, ĉar la glavo ekstermas vian
ĉirkaŭaĵon. 15 Kial estas forpuŝita via fortulo, ne povis stari?
ĉar la Eternulo lin renversis. 16 Li multigis la falpuŝiĝantojn;
falis unu sur la alian; kaj ili diras: Leviĝu, ni reiru al nia
popolo kaj al la lando de nia naskiĝo, for de la glavo de la
tirano. 1
7 Oni kriis tie: Faraono, reĝo de Egiptujo, estas nur
bruo; li preterlasis la difinitan tempon. 18 Kiel Mi vivas, diras
la Reĝo, kies nomo estas Eternulo Cebaot, li venos kiel Tabor
inter la montoj kaj kiel Karmel ĉe la maro. 19 Pretigu al vi
ĉion, kio estas necesa por elmigro, ho loĝantino, filino de
Egiptujo; ĉar Nof estos ruinigita kaj dezertigita, ke neniu en ĝi
loĝos. 20 Tre bela bovidino estas Egiptujo; sed de nordo venas
jam la buĉonto. 21 Ankaŭ ĝiaj dungitoj interne de ĝi estas kiel
bone nutritaj bovidoj; sed ili ankaŭ turnis sin malantaŭen, kune
forkuris, ne povis kontraŭstari; ĉar la tago de ilia malfeliĉo
venis sur ilin, la tempo de ilia puno. 22 Ĝia voĉo sonos kiel
voĉo de serpento; ĉar ili iros kun militistaro, kaj kun hakiloj
ili venos al ĝi, kiel lignohakistoj. 23 Ili elhakos ĝian arbaron,
diras la Eternulo, kvankam ĝi estas nekalkulebla; ĉar ili estas
pli multenombraj ol akridoj, kaj oni ne povas ilin kalkuli. 24
Hontigita estas la filino de Egiptujo, transdonita en la manojn
de norda popolo. 25 La Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, diras: Jen
Mi punvizitos Amonon en No, kaj Faraonon, kaj Egiptujon kaj ĝiajn
diojn kaj ĝiajn reĝojn, Faraonon mem, kaj tiujn, kiuj fidas lin.
26 Kaj Mi transdonos ilin en la manojn de tiuj, kiuj celas ilian
morton, kaj en la manojn de Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj en
la manojn de liaj servantoj; sed poste ĝi estos loĝata, kiel en
la tempo antaŭa, diras la Eternulo. 27 Sed vi ne timu, ho Mia
servanto Jakob, kaj ne tremu, ho Izrael; ĉar jen Mi savos vin el
malproksime kaj vian idaron el la lando de ilia kaptiteco, kaj
Jakob revenos kaj vivos trankvile kaj pace, kaj neniu lin
timigos. 28 Vi ne timu, ho Mia servanto Jakob, diras la Eternulo,
ĉar Mi estas kun vi; ĉar Mi ekstermos ĉiujn popolojn, inter kiujn
Mi dispelis vin, sed vin Mi ne ekstermos; Mi nur punos vin
modere, por ke Mi ne lasu vin tute sen puno.






Sekva Ĉapitro →