↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeremia

Ĉapitro 45

1 Jen estas la vorto, kiun la profeto Jeremia diris al Baruĥ,
filo de Nerija, kiam ĉi tiu skribis tiujn vortojn en libron sub
diktado de Jeremia, en la kvara jaro de Jehojakim, filo de
Joŝija, reĝo de Judujo: 2 Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael,
pri vi, ho Baruĥ: 3 Vi diris: Ve al mi! ĉar la Eternulo aldonis
malĝojon al mia suferado; mi laciĝis de mia ĝemado, kaj mi ne
trovas ripozon. 4 Tiele diru al li: Tiele diras la Eternulo: Jen
tion, kion Mi konstruis, Mi detruas, kaj kion Mi plantis, tion Mi
elradikigas, ĉi tiun tutan Mian landon; 5 kaj vi postulas por vi
grandaĵon! Ne postulu; ĉar jen Mi venigos malbonon sur ĉiun
karnon, diras la Eternulo, sed al vi Mi donos vian animon kiel
akiron sur ĉiuj lokoj, kien vi iros.

Sekva Ĉapitro →