↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeremia

Ĉapitro 44

1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia pri ĉiuj Judoj, kiuj
loĝas en la lando Egipta, kiuj loĝas en Migdol, en Taĥpanĥes, en
Nof, kaj en la lando Patros: 2 Tiele diras la Eternulo Cebaot,
Dio de Izrael: Vi vidis la tutan malbonon, kiun Mi venigis sur
Jerusalemon kaj sur ĉiujn urbojn de Judujo; jen ili estas nun
dezertaj, kaj neniu loĝas en ili, 3 pro iliaj malbonagoj, kiujn
ili faris, kolerigante Min, irante incensi kaj servi al aliaj
dioj, kiujn ne konis ili, nek vi, nek viaj patroj. 4 Mi sendis al
vi ĉiujn Miajn servantojn, la profetojn, Mi konstante sendadis,
dirante: Ne faru tiun abomenindan aferon, kiun Mi malamas. 5 Sed
ili ne obeis, kaj ne alklinis sian orelon, por deturni sin de
siaj malbonagoj, por ne incensi al aliaj dioj. 6 Pro tio
elverŝiĝis Mia indigno kaj kolero, kaj ĝi ekbrulis en la urboj de
Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem, kaj ili ruiniĝis kaj
dezertiĝis, kiel oni nun vidas. 
7 Kaj nun tiele diras la
Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael: Kial vi faras grandan
malbonon al viaj propraj animoj, por ke ekstermiĝu ĉe vi viroj
kaj virinoj, infanoj kaj suĉinfanoj en Judujo, por ke nenio restu
ĉe vi? 8 Kial vi kolerigas Min per la faroj de viaj manoj,
incensante al aliaj dioj en la lando Egipta, kien vi venis, por
tie loĝi, por ke vi ekstermiĝu kaj por ke vi fariĝu objekto de
malbeno kaj de honto inter ĉiuj nacioj de la tero? 9 Ĉu vi
forgesis la malbonaĵojn de viaj patroj kaj la malbonaĵojn de la
reĝoj de Judujo, la malbonaĵojn de iliaj edzinoj, viajn
malbonaĵojn, kaj la malbonaĵojn de viaj edzinoj, kiujn ili faris
en la lando Juda kaj sur la stratoj de Jerusalem? 10 Ili ne
humiliĝis ĝis la nuna tago, ili ne timas kaj ne agas laŭ Mia
instruo kaj laŭ Miaj leĝoj, kiujn Mi donis al vi kaj al viaj
patroj. 
11 Tial tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:
Jen Mi turnos Mian vizaĝon kontraŭ vin por malfeliĉo kaj por
ekstermi la tutan Judujon. 12 Kaj Mi prenos la restaĵon de la
Judoj, kiuj turnis sian vizaĝon, por iri en la landon Egiptan,
por tie ekloĝi, kaj ili ĉiuj ekstermiĝos en la lando Egipta; ili
falos de glavo, de malsato ili ekstermiĝos, de la malgrandaj ĝis
la grandaj; de glavo kaj de malsato ili mortos, kaj ili fariĝos
objekto de ĵuro, de teruro, de malbeno, kaj de honto. 13 Kaj Mi
punos tiujn, kiuj loĝas en la lando Egipta, kiel Mi punis
Jerusalemon, per glavo, per malsato, kaj per pesto. 14 Kaj neniu
saviĝos nek restos el la restaĵo de la Judoj, kiuj venis en la
landon Egiptan, por loĝi tie kelktempe kaj por poste reiri en la
landon Judan, kien ili sopiras per sia animo reveni kaj tie loĝi;
ili ne revenos, krom tiuj, kiuj forkuros.

15 Tiam respondis al Jeremia ĉiuj viroj, kiuj sciis, ke iliaj
edzinoj incensas al aliaj dioj, kaj ĉiuj virinoj, kiuj staris en
granda amaso, kaj la tuta popolo, kiu loĝis en la lando Egipta,
en Patros; ili diris: 16 Tion, kion vi diris al ni en la nomo de
la Eternulo, ni ne obeos al vi; 17 sed ni faros ĉion laŭ la
vortoj, kiuj eliras el nia buŝo, ni incensos al la reĝino de la
ĉielo, ni verŝos al ŝi verŝoferojn, kiel faris ni kaj niaj
patroj, niaj reĝoj kaj niaj eminentuloj, en la urboj de Judujo
kaj sur la stratoj de Jerusalem; tiam ni havis abundan panon, kaj
estis al ni bone, kaj malbonon ni ne vidis. 18 Sed de tiu tempo,
kiam ni ĉesis incensi al la reĝino de la ĉielo kaj verŝi al ŝi
verŝoferojn, ĉio mankas al ni, kaj ni pereas de glavo kaj de
malsato. 19 Kaj kiam ni incensas al la reĝino de la ĉielo kaj
verŝas al ŝi verŝoferojn, ĉu sen la scio de niaj edzoj ni faras
al ŝi kukojn kun ŝia bildo kaj verŝas al ŝi verŝoferojn? 20 Tiam
Jeremia diris al la tuta popolo, pri la viroj kaj virinoj, kaj
pri ĉiuj el la popolo, kiuj respondis al li: 21 Ĝuste tiun
incensadon, kiun vi faradis en la urboj de Judujo kaj sur la
stratoj de Jerusalem, vi kaj viaj patroj, viaj reĝoj kaj viaj
eminentuloj kaj la popolo de la lando--ĝuste tion la Eternulo ja
rememoris, kaj ĝi atingis Lian koron. 22 Kaj la Eternulo ne plu
povis toleri viajn malbonajn agojn, la abomenindaĵojn, kiujn vi
faris; tial via lando fariĝis dezerto, objekto de teruro kaj de
malbeno, kaj neniu loĝas en ĝi, kiel oni nun vidas. 23 Pro tio,
ke vi incensadis kaj pekadis antaŭ la Eternulo kaj ne obeis la
voĉon de la Eternulo kaj ne agadis laŭ Lia instruo, laŭ Liaj
leĝoj kaj ordonoj--pro tio trafis vin tiu malbono, kiel vi nun
vidas.

24 Kaj Jeremia diris al la tuta popolo kaj al ĉiuj virinoj:
Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ĉiuj Judoj, kiuj estas en la
lando Egipta! 25 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:
Vi kaj viaj edzinoj parolis per via buŝo kaj plenumis per viaj
manoj tion, kion vi diris: Ni plenumos nian solenan promeson,
kiun ni faris, incensi al la reĝino de la ĉielo kaj verŝi al ŝi
verŝoferojn; vi efektive plenumas viajn promesojn, kaj faras,
kion vi promesis. 26 Tial aŭskultu la vorton de la Eternulo, ĉiuj
Judoj, kiuj loĝas en la lando Egipta: Jen Mi ĵuris per Mia granda
nomo, diras la Eternulo, ke la buŝo de neniu Judo en la tuta
lando Egipta plu vokos Mian nomon, dirante: Kiel vivas la
Sinjoro, la Eternulo. 27 Jen Mi viglos super ili por malbono, ne
por bono; kaj ĉiuj Judoj, kiuj estas en la lando Egipta, pereos
de glavo kaj de malsato, ĝis ili tute ekstermiĝos. 28 Nur
malgranda nombro da homoj, kiuj saviĝos de glavo, revenos el la
lando Egipta en la landon Judan; kaj la tuta restaĵo de la Judoj,
kiuj venis en la landon Egiptan, por tie loĝi, ekscios, kies
vorto plenumiĝas, Mia aŭ ilia. 29 Kaj jen estas por vi la
pruvosigno, diras la Eternulo, ke Mi punos vin sur ĉi tiu loko,
por ke vi sciu, ke plenumiĝos Miaj vortoj sur vi por malbono: 30
tiele diras la Eternulo: Jen Mi transdonos Faraonon Ĥofran, reĝon
de Egiptujo, en la manojn de liaj malamikoj, kaj en la manojn de
tiuj, kiuj celas lian morton, kiel Mi transdonis Cidkijan, reĝon
de Judujo, en la manon de Nebukadnecar, reĝo de Babel, lia
malamiko kaj celanto de lia morto.

Sekva Ĉapitro →