↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeremia

Ĉapitro 43

1 Kiam Jeremia finis antaŭ la tuta popolo la raportadon pri ĉiuj
vortoj de la Eternulo, ilia Dio, pri ĉiuj vortoj, kun kiuj la
Eternulo, ilia Dio, sendis lin al ili, 2 tiam Azarja, filo de
Hoŝaja, kaj Joĥanan, filo de Kareaĥ, kaj ĉiuj malhumilaj homoj
diris al Jeremia: Malveron vi parolas; la Eternulo, nia Dio, ne
sendis vin, por diri: Ne iru en Egiptujon, por tie ekloĝi; 3 sed
nur Baruĥ, filo de Nerija, instigas vin kontraŭ ni, por transdoni
nin en la manojn de la Ĥaldeoj, por ke ili mortigu nin aŭ
transloĝigu nin en Babelon. 
4 Tiamaniere Joĥanan, filo de Kareaĥ,
kaj ĉiuj militestroj, kaj la tuta popolo, ne obeis la voĉon de la
Eternulo, por resti en la lando Juda. 5 Kaj Joĥanan, filo de
Kareaĥ, kaj ĉiuj militestroj prenis la tutan restaĵon de la
Judoj, kiuj revenis el ĉiuj nacioj, kien ili estis dispelitaj,
por loĝi en la lando Juda: 6 la virojn, la virinojn, la infanojn,
la reĝidinojn, kaj ĉiujn, kiujn Nebuzaradan, estro de la
korpogardistoj, restigis kun Gedalja, filo de Aĥikam, filo de
Ŝafan, kaj la profeton Jeremia, kaj Baruĥon, filon de Nerija. 7
Kaj ili iris en la landon Egiptan, ne obeante la voĉon de la
Eternulo, kaj venis ĝis Taĥpanĥes. 
8 Kaj aperis vorto de la
Eternulo al Jeremia en Taĥpanĥes, dirante: 9 Prenu en vian manon
grandajn ŝtonojn, kaj antaŭ la okuloj de la Judaj viroj kaŝu ilin
en la kalko en la brikfarejo, kiu troviĝas ĉe la enirejo de la
domo de Faraono en Taĥpanĥes; 10 kaj diru al ili: Tiele diras la
Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Jen Mi sendos, kaj venigos
Nebukadnecaron, reĝon de Babel, Mian servanton, kaj Mi starigos
lian tronon supre de ĉi tiuj ŝtonoj, kiujn Mi kaŝis, kaj li
starigos sur ili sian tendon. 11 Kaj li venos, kaj frapos la
landon Egiptan: kiu estas destinita al la morto, tiu ricevos la
morton; kiu estas destinita al kaptiteco, tiu iros en kaptitecon;
kaj kiu estas destinita al glavo, tiun trafos glavo. 12 Kaj Mi
ekbruligos fajron en la domoj de la dioj de Egiptujo, kaj ĝi
bruligos ilin kaj forkaptos. Kaj li ĉirkaŭkovros sin per la havo
de la lando Egipta, kiel paŝtisto kovras sin per sia vesto, kaj
li eliros el tie bonstate. 13 Kaj li rompos la statuojn de la
templo de la suno en la lando Egipta, kaj la domojn de la dioj de
Egiptujo li forbruligos per fajro.

Sekva Ĉapitro →