↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeremia

Ĉapitro 42

1 Kaj aliris ĉiuj militestroj, kaj Joĥanan, filo de Kareaĥ, kaj
Jezanja, filo de Hoŝaja, kaj la tuta popolo, de la malgrandaj ĝis
la grandaj, 2 kaj diris al la profeto Jeremia: Ni humile petegas
vin, preĝu por ni al la Eternulo, via Dio, por ĉi tiu tuta
restaĵo; ĉar el multaj ni restis malmultaj, kiel viaj okuloj nin
vidas. 3 Kaj la Eternulo, via Dio, sciigu al ni la vojon, kiun ni
devas iri, kaj kion ni devas fari. 4 Kaj la profeto Jeremia diris
al ili: Mi aŭdis; jen mi preĝos al la Eternulo, via Dio, konforme
al viaj vortoj, kaj ĉion, kion la Eternulo respondos al vi, mi
raportos al vi; mi nenion kaŝos antaŭ vi. 5 Kaj ili diris al
Jeremia: La Eternulo estu inter ni atestanto vera kaj fidela, ke
ni agos konforme al ĉio, kun kio la Eternulo, via Dio, sendos vin
al ni; 6 ĉu estos bone, ĉu estos malbone, ni aŭskultos la voĉon
de la Eternulo, nia Dio, al kiu ni vin sendas, por ke estu al ni
bone, se ni aŭskultos la voĉon de la Eternulo, nia Dio.

7 Post dek tagoj aperis la vorto de la Eternulo al Jeremia; 8 kaj
li vokis Joĥananon, filon de Kareaĥ, kaj ĉiujn militestrojn, kiuj
estis kun li, kaj la tutan popolon, de la malgrandaj ĝis la
grandaj, 9 kaj diris al ili: Tiele diras la Eternulo, Dio de
Izrael, al kiu vi min sendis, por faligi vian petegon antaŭ Li:
10 Se vi restos en ĉi tiu lando, Mi vin aranĝos kaj ne ruinigos,
Mi vin plantos kaj ne elradikigos; ĉar Mi pentas pri la malbono,
kiun Mi faris al vi. 11 Ne timu la reĝon de Babel, kiun vi nun
timas; ne timu lin, diras la Eternulo, ĉar Mi estas kun vi, por
helpi vin kaj por savi vin el lia mano. 
12 Mi estos favorkora al
vi, ke li vin kompatu kaj vin loĝigu sur via tero. 13 Sed se vi
diros: Ni ne volas loĝi en ĉi tiu lando, kaj vi ne obeos la voĉon
de la Eternulo, via Dio, 14 dirante: Ne, ni iros en la landon
Egiptan, kie ni ne vidos militon kaj ne aŭdos sonon de trumpeto
kaj ne malsatos koncerne panon, kaj tie ni restos: 15 tiam
aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho restaĵo de Jehuda: tiele
diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Se vi turnos vian
vizaĝon, por iri en Egiptujon, kaj vi iros, por tie ekloĝi: 16
tiam la glavo, kiun vi timas, atingos vin tie, en la lando
Egipta, kaj la malsato, pri kiu vi zorgas, persekutos vin tie en
Egiptujo, kaj tie vi mortos. 17 Tiamaniere ĉiuj homoj, kiuj
turnis sian vizaĝon, por iri en Egiptujon, por tie ekloĝi, mortos
de glavo, de malsato, kaj de pesto, kaj neniu el ili restos, nek
forsaviĝos de la malbono, kiun Mi venigos sur ilin. 
18 Ĉar tiele
diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Kiel elverŝiĝis Mia
kolero kaj indigno sur la loĝantojn de Jerusalem, tiel Mia kolero
elverŝiĝos sur vin, kiam vi venos en Egiptujon, kaj vi fariĝos
objekto de ĵuro, de teruro, de malbeno, kaj de honto, kaj vi ne
plu vidos ĉi tiun lokon. 19 Pri vi, ho restaĵo de Jehuda, la
Eternulo parolis: Ne iru en Egiptujon; sciu, ke Mi avertis vin
hodiaŭ. 20 Vi fariĝis kulpaj kontraŭ viaj propraj animoj; ĉar vi
sendis min al la Eternulo, via Dio, dirante: Preĝu por ni al la
Eternulo, nia Dio, kaj ĉion, kion diros la Eternulo, nia Dio,
sciigu al ni, por ke ni tion faru. 21 Kaj mi sciigis al vi
hodiaŭ, sed vi ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo, via Dio, nek
ĉion, kun kio Li sendis min al vi; 22 sciu do, ke vi mortos de
glavo, de malsato, kaj de pesto, sur la loko, kien vi volas iri,
por tie ekloĝi.

Sekva Ĉapitro →