↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeremia

Ĉapitro 41

1 En la sepa monato Iŝmael, filo de Netanja, filo de Eliŝama, el
la reĝa idaro, unu el la eminentuloj de la reĝo, kaj kun li dek
viroj, venis al Gedalja, filo de Aĥikam, en Micpan, kaj ili kune
tie manĝis en Micpa. 2 Kaj leviĝis Iŝmael, filo de Netanja, kaj
la dek viroj, kiuj estis kun li, kaj frapis Gedaljan, filon de
Aĥikam, filo de Ŝafan, per glavo, kaj mortigis lin, kiun la reĝo
de Babel starigis kiel reganton super la lando. 3 Kaj ĉiujn
Judojn, kiuj estis kun li, Gedalja, en Micpa, kaj la Ĥaldeojn,
kiuj tie troviĝis, la militistojn, Iŝmael mortigis. 
4 En la dua
tago post la mortigo de Gedalja, kiam neniu ankoraŭ sciis pri
tio, 5 venis viroj el Ŝeĥem, el Ŝilo, kaj el Samario, okdek
homoj, kun razitaj barboj kaj disŝiritaj vestoj, kun tranĉoj sur
la korpo, kaj en iliaj manoj estis donacoj kaj olibano, por
alporti ilin en la domon de la Eternulo. 6 Kaj Iŝmael, filo de
Netanja, eliris al ili renkonte el Micpa, irante kaj plorante;
kaj kiam li atingis ilin, li diris al ili: Iru al Gedalja, filo
de Aĥikam. 7 Sed kiam ili venis en la mezon de la urbo, Iŝmael,
filo de Netanja, kune kun la homoj, kiuj estis kun li, buĉis ilin
kaj ĵetis en kavon. 8 Tamen troviĝis inter ili dek homoj, kiuj
diris al Iŝmael: Ne mortigu nin, ĉar ni havas sur la kampo
abundajn provizojn da tritiko, hordeo, oleo, kaj mielo. Kaj li
haltis, kaj ne mortigis ilin kune kun iliaj fratoj. 
9 La kavo, en
kiun Iŝmael ĵetis ĉiujn kadavrojn de la homoj, kiujn li mortigis
samtempe kiel Gedaljan, estis tiu, kiun faris la reĝo Asa kontraŭ
Baaŝa, reĝo de Izrael; ĝin Iŝmael, filo de Netanja, plenigis per
mortigitoj. 10 Kaj Iŝmael kaptis la tutan restaĵon de la popolo,
kiu estis en Micpa, la reĝidinojn, kaj la tutan popolon, kiu
restis en Micpa, kaj super kiu Nebuzaradan, la estro de la
korpogardistoj, estrigis Gedaljan, filon de Aĥikam; ilin kaptis
Iŝmael, filo de Netanja, kaj li pretiĝis, por transiri al la
Amonidoj.

11 Sed Joĥanan, filo de Kareaĥ, kaj ĉiuj militestroj, kiuj estis
kun li, aŭdis pri la tuta malbono, kiun faris Iŝmael, filo de
Netanja; 12 kaj ili prenis ĉiujn virojn, kaj iris, por batali
kontraŭ Iŝmael, filo de Netanja; kaj ili trovis lin ĉe la granda
akvo, kiu estas en Gibeon. 13 Kiam la tuta popolo, kiu estis ĉe
Iŝmael, ekvidis Joĥananon, filon de Kareaĥ, kaj ĉiujn
militestrojn, kiuj estis kun li, ĝi ekĝojis. 14 Kaj la tuta
popolo, kiun Iŝmael forkondukis el Micpa, deturnis sin, kaj iris
al Joĥanan, filo de Kareaĥ. 15 Sed Iŝmael, filo de Netanja,
forkuris de Joĥanan kun ok homoj kaj iris al la Amonidoj. 16
Joĥanan, filo de Kareaĥ, kaj ĉiuj militestroj, kiuj estis kun li,
prenis la tutan restaĵon de la popolo, kiun li revenigis de
Iŝmael, filo de Netanja, el Micpa, post kiam ĉi tiu mortigis
Gedaljan, filon de Aĥikam: virojn, militistojn, virinojn,
infanojn, kaj eŭnukojn, kiujn li revenigis el Gibeon. 17 Kaj ili
iris kaj haltis ĉe la gastejo Kimham, apud Bet-Leĥem, por direkti
sin al Egiptujo, 18 for de la Ĥaldeoj; ĉar ili timis ilin pro
tio, ke Iŝmael, filo de Netanja, mortigis Gedaljan, filon de
Aĥikam, kiun la reĝo de Babel estrigis super la lando.

Sekva Ĉapitro →