↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeremia

Ĉapitro 40

1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo, post
kiam Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, forliberigis lin el
Rama, kiam li prenis lin, ligitan per ĉenoj, inter ĉiuj kaptitoj
de Jerusalem kaj Judujo, forkondukataj en Babelon. 2 Kaj la estro
de la korpogardistoj prenis Jeremian, kaj diris al li: La
Eternulo, via Dio, eldiris ĉi tiun malfeliĉon kontraŭ ĉi tiu
loko; 3 kaj la Eternulo tion venigis, kaj faris, kiel Li diris,
ĉar vi pekis antaŭ la Eternulo kaj ne aŭskultis Lian voĉon; pro
tio fariĝis al vi tia afero. 
4 Kaj nun jen hodiaŭ mi liberigis
vin de la katenoj, kiuj estis sur viaj manoj; se plaĉas al vi iri
kun mi en Babelon, iru, kaj mi zorgos pri vi; se ne plaĉas al vi
iri kun mi en Babelon, ne faru tion; vidu, la tuta lando estas
antaŭ vi; kien plaĉas al vi iri, tien iru. 5 (Dum li ankoraŭ ne
foriris,) Iru al Gedalja, filo de Aĥikam, filo de Ŝafan, kiun la
reĝo de Babel starigis kiel estron super la urboj de Judujo, kaj
restu kun li inter la popolo; aŭ kien plaĉas al vi iri, tien iru.
Kaj la estro de la korpogardistoj donis al li manĝaĵon kaj
donacon kaj forliberigis lin. 6 Kaj Jeremia venis al Gedalja,
filo de Aĥikam, en Micpan, kaj ekloĝis kun li inter la popolo,
kiu restis en la lando.

7 Kiam ĉiuj militestroj, kiuj estis sur la kampo, ili kaj iliaj
homoj, aŭdis, ke la reĝo de Babel starigis Gedaljan, filon de
Aĥikam, kiel estron de la lando, kaj ke li metis sub lian regadon
la virojn, virinojn, infanojn, kaj malriĉulojn de la lando, kiuj
ne estis transloĝigitaj en Babelon, 8 tiam ili venis al Gedalja
en Micpan: Iŝmael, filo de Netanja, Joĥanan kaj Jonatan, filoj de
Kareaĥ, Seraja, filo de Tanĥumet, la filoj de Efaj, Netofaano,
kaj Jezanja, filo de Maaĥatano, ili kaj iliaj homoj. 9 Kaj
Gedalja, filo de Aĥikam, filo de Ŝafan, ĵuris al ili kaj al iliaj
homoj, dirante: Ne timu servi al la Ĥaldeoj, restu en la lando
kaj servu al la reĝo de Babel, kaj tiam estos al vi bone. 10 Mi
restas en Micpa, por ke mi povu stariĝi antaŭ la vizaĝo de la
Ĥaldeoj, kiuj venos al ni; sed vi enkolektu vinon kaj somerajn
fruktojn kaj oleon kaj metu en viajn vazojn, kaj restu en viaj
urboj, kiujn vi okupis. 
11 Ankaŭ ĉiuj Judoj, kiuj estis ĉe la
Moabidoj, ĉe la Amonidoj, ĉe la Edomidoj, kaj en ĉiuj landoj,
aŭdis, ke la reĝo de Babel restigis parton de la Judoj, kaj ke li
starigis kiel reganton super ili Gedaljan, filon de Aĥikam, filo
de Ŝafan. 12 Kaj ĉiuj tiuj Judoj revenis de ĉiuj lokoj, kien ili
estis dispelitaj, kaj venis en la landon Judan al Gedalja en
Micpan, kaj ili enkolektis tre multe da vino kaj da someraj
fruktoj.

13 Sed Joĥanan, filo de Kareaĥ, kaj ĉiuj militestroj, kiuj estis
sur la kampo, venis al Gedalja en Micpan. 14 Kaj ili diris al li:
Ĉu vi scias, ke Baalis, reĝo de la Amonidoj, sendis Iŝmaelon,
filon de Netanja, por ke li mortigu vin? Sed Gedalja, filo de
Aĥikam, ne kredis al ili. 15 Tiam Joĥanan, filo de Kareaĥ, diris
sekrete al Gedalja en Micpa jene: Permesu, ke mi iru kaj mortigu
Iŝmaelon, filon de Netanja, kaj neniu tion scios; kial li vin
mortigu, ke ĉiuj Judoj, kiuj kolektiĝis al vi, diskuru, kaj la
restaĵo de la Judoj pereu? 16 Sed Gedalja, filo de Aĥikam, diris
al Joĥanan, filo de Kareaĥ: Ne faru tion, ĉar malveron vi parolas
pri Iŝmael.

Sekva Ĉapitro →