↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeremia

Ĉapitro 39

1 En la naŭa jaro de Cidkija, reĝo de Judujo, en la deka monato,
venis Nebukadnecar, reĝo de Babel, kun sia tuta militistaro al
Jerusalem, kaj eksieĝis ĝin. 2 En la dek-unua jaro de Cidkija, en
la kvara monato, en la naŭa tago de la monato, oni faris enrompon
en la urbon. 3 Kaj eniris ĉiuj eminentuloj de la reĝo de Babel,
kaj haltis ĉe la Meza Pordego: Nergal-Ŝarecer, Samgar-Nebu,
Sarseĥim Rab-saris, Nergal-Ŝarecer Rab-mag, kaj ĉiuj ceteraj
eminentuloj de la reĝo de Babel. 
4 Kiam ilin ekvidis Cidkija,
reĝo de Judujo, kaj ĉiuj militistoj, ili forkuris, kaj eliris en
la nokto el la urbo tra la ĝardeno de la reĝo, tra la pordego
inter la du muregoj, kaj ili iris sur la vojon, kiu kondukas al
la stepo. 5 Sed la Ĥaldea militistaro postkuris ilin, kaj atingis
Cidkijan sur la stepo de Jeriĥo kaj kaptis lin, kaj alkondukis
lin al Nebukadnecar, reĝo de Babel, en Riblan, en la lando Ĥamat,
kaj ĉi tiu eldiris verdikton kontraŭ li. 6 Kaj la reĝo de Babel
buĉis la filojn de Cidkija en Ribla antaŭ liaj okuloj, kaj ĉiujn
eminentulojn de Judujo la reĝo de Babel buĉis. 7 Kaj la okulojn
de Cidkija li blindigis, kaj li ligis lin per katenoj, por
forkonduki lin en Babelon. 8 Kaj la domon de la reĝo kaj la
domojn de la popolo la Ĥaldeoj forbruligis per fajro, kaj la
muregojn de Jerusalem ili detruis. 
9 Kaj la ceteran popolon, kiu
restis en la urbo, kaj la transkurintojn, kiuj transkuris al li,
kaj la tutan reston de la popolo Nebuzaradan, estro de la
korpogardistoj, forkondukis en Babelon. 10 Sed la malriĉulojn el
la popolo, kiuj nenion havis, Nebuzaradan, estro de la
korpogardistoj, restigis en la lando Juda kaj donis al ili tiam
vinberĝardenojn kaj kampojn. 11 Sed pri Jeremia Nebukadnecar,
reĝo de Babel, ordonis al Nebuzaradan, la estro de la
korpogardistoj, jene: 12 Prenu lin, kaj atentu pri li, kaj faru
al li nenion malbonan, sed agu kun li nur tiel, kiel li diros al
vi. 13 Kaj sendis Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, kaj
Nebuŝazban Rab-saris, kaj Nergal-Ŝarecar Rab-mag, kaj ĉiuj estroj
de la reĝo de Babel; 14 ili sendis, kaj prenis Jeremian el la
korto de la malliberejo, kaj transdonis lin al Gedalja, filo de
Aĥikam, filo de Ŝafan, ke li konduku lin en sian domon; kaj li
ekvivis inter la popolo.

15 Kaj al Jeremia aperis jena vorto de la Eternulo, kiam li estis
ankoraŭ tenata sur la korto de la malliberejo: 16 Iru kaj diru al
la Etiopo Ebed-Meleĥ jene: Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de
Izrael: Jen Mi plenumos Miajn vortojn pri ĉi tiu urbo al malbono,
ne al bono, kaj ili plenumiĝos antaŭ via vizaĝo en tiu tempo. 17
Sed vin Mi savos en tiu tempo, diras la Eternulo, kaj vi ne estos
transdonita en la manojn de tiuj homoj, kiujn vi timas. 18 Ĉar Mi
forsavos vin, kaj vi ne falos de glavo, kaj via animo estos via
akiro; ĉar vi fidis Min, diras la Eternulo.

Sekva Ĉapitro →