↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeremia

Ĉapitro 38

1 Ŝefatja, filo de Matan, Gedalja, filo de Paŝĥur, Juĥal, filo de
Ŝelemja, kaj Paŝĥur, filo de Malkija, aŭdis la vortojn, kiujn
Jeremia parolis al la tuta popolo, dirante: 2 Tiele diras la
Eternulo: Kiu restos en ĉi tiu urbo, tiu mortos de glavo, de
malsato, aŭ de pesto; sed kiu eliros al la Ĥaldeoj, tiu restos
vivanta, lia animo estos lia akiro, kaj li vivos. 
3 Tiele diras
la Eternulo: Ĉi tiu urbo estos transdonita en la manojn de la
militistaro de la reĝo de Babel, kaj li venkoprenos ĝin. 4 Tiam
la eminentuloj diris al la reĝo: Oni devas mortigi ĉi tiun homon,
ĉar li senfortigas la manojn de la militistoj, kiuj restis en ĉi
tiu urbo, kaj la manojn de la tuta popolo, parolante al ili tiajn
vortojn; ĉar ĉi tiu homo deziras al ĉi tiu popolo ne pacon, sed
nur malbonon. 5 Kaj la reĝo Cidkija diris: Jen li estas en viaj
manoj, ĉar la reĝo nenion povas fari kontraŭ via volo. 6 Tiam ili
prenis Jeremian, kaj ĵetis lin en la kavon de Malkija, filo de la
reĝo, kiu troviĝis sur la korto de la malliberejo, kaj oni
mallevis Jeremian per ŝnuroj; en la kavo ne estis akvo, sed nur
ŝlimo, kaj Jeremia eniĝis en la ŝlimon. 
7 Kaj Ebed-Meleĥ, Etiopo,
eŭnuko, kiu estis en la domo de la reĝo, aŭdis, ke oni ĵetis
Jeremian en la kavon; la reĝo tiam sidis ĉe la Pordejo de
Benjamen. 8 Tiam Ebed-Meleĥ eliris el la domo de la reĝo, kaj
ekparolis al la reĝo, dirante: 9 Mia sinjoro, ho reĝo! malbone
agis tiuj homoj, ke ili tion faris al la profeto Jeremia, ke ili
ĵetis lin en la kavon: li mortos tie de malsato, ĉar jam en
ekzistas pano en la urbo. 10 Tiam la reĝo ordonis al la Etiopo
Ebed-Meleĥ, dirante: Prenu kun vi de ĉi tie tridek homojn, kaj
eltiru la profeton Jeremia el la kavo, antaŭ ol li mortos. 11 Kaj
Ebed-Meleĥ prenis kun si la homojn kaj iris en la domon de la
reĝo sub la trezorejon, kaj prenis de tie malnovajn kaj eluzitajn
ĉifonojn kaj mallevis ilin per ŝnuroj al Jeremia en la kavon. 12
Kaj la Etiopo Ebed-Meleĥ diris al Jeremia: Metu la eluzitajn
ĉifonojn sub viajn akselojn sub la ŝnurojn; kaj Jeremia tiel
faris. 13 Kaj oni ektiris Jeremian per la ŝnuroj kaj eltiris lin
el la kavo; kaj Jeremia restis sur la korto de la malliberejo.

14 Kaj la reĝo Cidkija sendis, kaj venigis la profeton Jeremia al
si, al la tria enirejo de la domo de la Eternulo; kaj la reĝo
diris al Jeremia: Mi demandos de vi ion, kaŝu antaŭ mi nenion. 15
Kaj Jeremia diris al Cidkija: Se mi diros al vi, vi ja mortigos
min; kaj se mi donos al vi konsilon, vi ja ne obeos min. 16 Tiam
la reĝo Cidkija sekrete ĵuris al Jeremia, dirante: Mi ĵuras per
la Eternulo, kiu kreis al ni ĉi tiun animon, ke mi ne mortigos
vin, kaj ne transdonos vin en la manojn de tiuj homoj, kiuj celas
vian morton. 17 Kaj Jeremia diris al Cidkija: Tiele diras la
Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael: Se vi eliros al la
eminentuloj de la reĝo de Babel, via animo restos vivanta, kaj ĉi
tiu urbo ne estos forbruligita per fajro, kaj vi kaj via domo
vivos; 18 sed se vi ne eliros al la eminentuloj de la reĝo de
Babel, tiam ĉi tiu urbo estos transdonita en la manojn de la
Ĥaldeoj, kaj ili forbruligos ĝin per fajro, kaj vi ne saviĝos el
iliaj manoj. 
19 Kaj la reĝo Cidkija diris al Jeremia: Mi timas la
Judojn, kiuj transkuris al la Ĥaldeoj, ke oni ne transdonu min en
iliajn manojn, por ke ili mokturmentu min. 20 Tiam Jeremia diris:
Oni ne transdonos vin; aŭskultu la voĉon de la Eternulo pri tio,
kion mi diras al vi; tiam estos bone al vi, kaj via animo restos
vivanta. 21 Sed se vi ne volos eliri, en tia okazo jen estas tio,
kion la Eternulo vidigis al mi: 22 Jen ĉiuj virinoj, kiuj restis
en la domo de la reĝo de Judujo, estos elkondukitaj al la
eminentuloj de la reĝo de Babel, kaj ili diros: Viaj konsolantoj
forlogis vin kaj superfortis vin; viaj piedoj enprofundiĝis en
koton, kaj tiuj foriĝis de vi. 23 Kaj ĉiujn viajn edzinojn kaj
viajn filojn oni forkondukos al la Ĥaldeoj, kaj vi ne saviĝos el
iliaj manoj; vi estos kaptita en la manojn de la reĝo de Babel,
kaj ĉi tiu urbo estos forbruligita per fajro. 
24 Kaj Cidkija
diris al Jeremia: Neniu devas scii tiujn vortojn, alie vi mortos.
25 Se la eminentuloj aŭdos, ke mi parolis kun vi, kaj ili venos
al vi, kaj diros al vi: Sciigu al ni, kion vi diris al la reĝo,
ne kaŝu antaŭ ni, por ke ni ne mortigu vin, kaj kion la reĝo
diris al vi: 26 tiam respondu al ili: Mi humile petegis la reĝon,
ke li ne revenigu min en la domon de Jonatan, mi ne mortu tie. 27
Kaj venis ĉiuj eminentuloj al Jeremia kaj demandis lin, kaj li
respondis al ili konforme al ĉiuj vortoj, kiujn ordonis la reĝo;
kaj ili silente foriris de li, ĉar ili nenion eksciis. 28 Kaj
Jeremia restis sur la korto de la malliberejo ĝis la tago, en kiu
Jerusalem estis venkoprenita; kaj li tie estis, kiam Jerusalem
estis venkoprenita.

Sekva Ĉapitro →