↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeremia

Ĉapitro 37

1 Kaj ekreĝis la reĝo Cidkija, filo de Joŝija, anstataŭ Konja,
filo de Jehojakim, ĉar Nebukadnecar, reĝo de Babel, faris lin
reĝo en la Juda lando. 2 Li kaj liaj servantoj kaj la popolo de
la lando ne obeis la vortojn de la Eternulo, kiujn Li diris per
la profeto Jeremia.

3 Tamen la reĝo Cidkija sendis Jehuĥalon, filon de Ŝelemja, kaj
Cefanjan, filon de la pastro Maaseja, al la profeto Jeremia, por
diri: Preĝu, mi petas, por ni al la Eternulo, nia Dio. 4 Jeremia
tiam iradis libere inter la popolo, kaj oni ne metis lin en
malliberejon. 5 Dume la militistaro de Faraono eliris el
Egiptujo, kaj kiam la Ĥaldeoj, kiuj sieĝis Jerusalemon, tion
aŭdis, ili foriris de Jerusalem. 6 Kaj aperis vorto de la
Eternulo al la profeto Jeremia, dirante: 7 Tiele diras la
Eternulo, Dio de Izrael: Tiele diru al la reĝo de Judujo, kiu
sendis vin al Mi, por demandi Min: Jen la militistaro de Faraono,
kiu eliris kun helpo al vi, iros returne en sian landon Egiptujo.
8 Kaj la Ĥaldeoj revenos kaj militos kontraŭ ĉi tiu urbo, kaj
prenos ĝin kaj forbruligos ĝin per fajro. 9 Tiele diras la
Eternulo: Ne trompu vin mem, dirante: La Ĥaldeoj foriros de ni;
ĉar ili ne foriros. 10 Ĉar se vi eĉ venkobatus la tutan
militistaron de la Ĥaldeoj, kiu militas kontraŭ vi, kaj restus el
ili nur kelkaj vunditoj, ĉi tiuj leviĝus ĉiu el sia tendo kaj
forbruligus ĉi tiun urbon per fajro.

11 Kiam la militistaro de la Ĥaldeoj, timante la militistaron de
Faraono, foriris de Jerusalem, 12 tiam Jeremia eliris el
Jerusalem, por iri en la landon de Benjamen, por ricevi sian
tiean heredaĵon inter la popolo. 13 Sed kiam li estis ĉe la
Pordego de Benjamen, tie estis la gardistestro, kies nomo estis
Jirija, filo de Ŝelemja, filo de Ĥananja; li kaptis la profeton
Jeremia, dirante: Vi volas transkuri al la Ĥaldeoj. 14 Jeremia
diris: Tio estas malvero, mi ne volas transkuri al la Ĥaldeoj.
Sed tiu ne aŭskultis lin; kaj Jirija kaptis Jeremian kaj
alkondukis lin al la eminentuloj. 15 La eminentuloj ekkoleris
kontraŭ Jeremia, kaj batis lin, kaj metis lin en malliberejon, en
la domo de la skribisto Jonatan, ĉar tiun domon oni faris
malliberejo. 
16 Post kiam Jeremia venis en la malliberejon kaj en
karceron, kaj Jeremia estis sidinta tie longan tempon, 17 la reĝo
Cidkija sendis kaj prenis lin, kaj la reĝo sekrete en sia domo
demandis lin, dirante: Ĉu estas ia vorto de la Eternulo? Kaj
Jeremia diris: Estas: vi estos transdonita en la manon de la reĝo
de Babel. 18 Kaj Jeremia diris al la reĝo Cidkija: Per kio mi
pekis antaŭ vi aŭ antaŭ viaj servantoj aŭ antaŭ ĉi tiu popolo, ke
vi metis min en malliberejon? 19 Kaj kie estas viaj profetoj,
kiuj profetis al vi, ke la reĝo de Babel ne venos kontraŭ vin kaj
kontraŭ ĉi tiun landon? 20 Nun aŭskultu, mia sinjoro, ho reĝo,
mia petego falu antaŭ vi: ne revenigu min en la domon de la
skribisto Jonatan, mi ne mortu tie. 21 Tiam la reĝo Cidkija
ordonis, ke oni tenu Jeremian sur la korto de la malliberejo; kaj
oni donadis al li bulon da pano ĉiutage el la strato de la
bakistoj, ĝis konsumiĝis la tuta pano en la urbo. Tiamaniere
Jeremia restis sur la korto de la malliberejo.

Sekva Ĉapitro →