↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeremia

Ĉapitro 36

1 En la kvara jaro de Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo,
aperis jena vorto al Jeremia de la Eternulo: 2 Prenu al vi
libron-rulaĵon, kaj skribu en ĝin ĉiujn vortojn, kiujn Mi diris
al vi pri Izrael kaj pri Jehuda kaj pri ĉiuj nacioj, de la tago,
en kiu Mi parolis al vi, de la tempo de Joŝija ĝis la nuna tago.
3 Eble la domo de Jehuda aŭdos pri la tuta malbono, kiun Mi
intencas fari al ili, kaj ili returniĝos ĉiu de sia malbona vojo,
por ke Mi pardonu ilian malbonagon kaj ilian pekon. 4 Kaj Jeremia
alvokis Baruĥon, filon de Nerija; kaj Baruĥ enskribis en libron-
rulaĵon sub diktado de Jeremia ĉiujn vortojn de la Eternulo,
kiujn Li diris al li. 5 Kaj Jeremia donis jenan ordonon al Baruĥ:
Mi estas malliberigita, mi ne povas iri en la domon de la
Eternulo; 6 iru do vi, kaj legu laŭ la libro, kiun vi skribis sub
mia diktado, la vortojn de la Eternulo en la orelojn de la popolo
en la domo de la Eternulo en tago de fasto; kaj ankaŭ en la
orelojn de ĉiuj Judoj, kiuj venis el siaj urboj, legu tion. 7
Eble falos ilia preĝo antaŭ la Eternulo, kaj ili returniĝos ĉiu
de sia malbona vojo; ĉar granda estas la kolero kaj indigno,
kiujn la Eternulo esprimis pri ĉi tiu popolo. 8 Kaj Baruĥ, filo
de Nerija, plenumis ĉion, kion ordonis la profeto Jeremia, kaj li
voĉlegis el la libro la vortojn de la Eternulo en la domo de la
Eternulo.

9 En la kvina jaro de Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo,
en la naŭa monato, oni proklamis faston antaŭ la Eternulo al la
tuta popolo en Jerusalem, kaj al la tuta popolo, kiu venis el la
urboj de Judujo en Jerusalemon. 10 Kaj Baruĥ voĉlegis el la libro
la vortojn de Jeremia en la domo de la Eternulo, en la ĉambro de
Gemarja, filo de la kanceliero Ŝafan, sur la supra korto, ĉe la
nova pordego de la domo de la Eternulo, laŭte al la tuta popolo.
11 Kaj Miĥaja, filo de Gemarja, filo de Ŝafan, aŭdis el la libro
ĉiujn vortojn de la Eternulo; 12 kaj li iris en la domon de la
reĝo, en la ĉambron de la kanceliero. Kaj jen tie sidis ĉiuj
eminentuloj: la kanceliero Eliŝama, Delaja, filo de Ŝemaja,
Elnatan, filo de Aĥbor, Gemarja, filo de Ŝafan, Cidkija, filo de
Ĥananja, kaj ĉiuj eminentuloj. 13 Kaj Miĥaja raportis al ili
ĉiujn vortojn, kiujn li aŭdis, kiam Baruĥ legis el la libro en la
orelojn de la popolo. 14 Tiam ĉiuj eminentuloj sendis al Baruĥ
Jehudin, filon de Netanja, filo de Ŝelemja, filo de Kuŝi, por
diri: La skribrulaĵon, el kiu vi legis en la orelojn de la
popolo, prenu en vian manon, kaj venu. Kaj Baruĥ, filo de Nerija,
prenis kun si la skribrulaĵon, kaj venis al ili. 15 Kaj ili diris
al li: Sidiĝu, kaj voĉlegu ĝin al ni. Kaj Baruĥ voĉlegis al ili.
16 Kiam ili aŭdis ĉiujn vortojn, ili eksentis teruron unu antaŭ
la alia, kaj ili diris al Baruĥ: Ni raportos al la reĝo ĉiujn ĉi
tiujn vortojn. 17 Kaj ili demandis Baruĥon, dirante: Diru al ni,
kiamaniere vi skribis ĉiujn tiujn vortojn el lia buŝo? 
18 Kaj
Baruĥ respondis al ili: El sia buŝo li elparolis al mi ĉiujn
tiujn vortojn, kaj mi skribis en la libron per inko. 19 Kaj la
eminentuloj diris al Baruĥ: Iru kaj kaŝiĝu, vi kaj Jeremia, ke
neniu sciu, kie vi estas. 20 Ili venis al la reĝo en la palacon,
kaj la skribrulaĵon ili restigis en la ĉambro de la kanceliero
Eliŝama; kaj ili raportis al la reĝo ĉiujn vortojn. 21 Tiam la
reĝo sendis Jehudin, por preni la skribrulaĵon; kaj Jehudi prenis
ĝin el la ĉambro de la kanceliero Eliŝama, kaj voĉlegis ĝin al la
reĝo, kaj al ĉiuj eminentuloj, kiuj staris apud la reĝo. 22 La
reĝo sidis en la vintra domo en la naŭa monato, kaj antaŭ li
brulis fajrujo. 23 Kaj ĉiufoje, kiam Jehudi tralegis tri aŭ kvar
kolumnojn, la reĝo detranĉis ilin per tranĉileto de skribisto,
kaj ĵetis en la fajron, kiu estis en la fajrujo, ĝis la tuta
skribrulaĵo forbrulis sur la fajro, kiu estis en la fajrujo. 24
Kaj ne timis kaj ne disŝiris siajn vestojn la reĝo, nek ĉiuj liaj
servantoj, kiuj aŭdis ĉiujn tiujn vortojn. 25 Kvankam Elnatan kaj
Delaja kaj Gemarja petis la reĝon, ke li ne forbruligu la
skribrulaĵon, li ne obeis ilin. 26 Kaj la reĝo ordonis al
Jeraĥmeel, filo de la reĝo, al Seraja, filo de Azriel, kaj al
Ŝelemja, filo de Abdeel, kapti la skribiston Baruĥ kaj la
profeton Jeremia; sed la Eternulo ilin kaŝis.

27 Kaj aperis jena vorto de la Eternulo al Jeremia, post kiam la
reĝo forbruligis la skribrulaĵon, kaj la vortojn, kiujn Baruĥ
skribis sub diktado de Jeremia: 28 Prenu al vi denove alian
skribrulaĵon, kaj skribu sur ĝi ĉiujn antaŭajn vortojn, kiuj
estis sur la unua skribrulaĵo, kiun forbruligis Jehojakim, reĝo
de Judujo. 29 Kaj pri Jehojakim, reĝo de Judujo, diru: Tiele
diras la Eternulo: Vi forbruligis tiun skribrulaĵon, dirante:
Kial vi skribis sur ĝi, ke venos la reĝo de Babel kaj ruinigos ĉi
tiun landon kaj ekstermos sur ĝi homojn kaj brutojn? 30 Tial
tiele diras la Eternulo pri Jehojakim, reĝo de Judujo: Ne estos
ĉi li sidanto sur la trono de David, kaj lia kadavro estos ĵetita
al la varmego de la tago kaj al la malvarmo de la nokto; 31 kaj
Mi punos lin kaj lian idaron kaj liajn servantojn, pro ilia
malbonago; kaj Mi venigos sur ilin kaj sur la loĝantojn de
Jerusalem kaj sur la Judujanojn la tutan malbonon, pri kiu Mi
diris al ili, sed ili ne aŭskultis. 32 Kaj Jeremia prenis alian
skribrulaĵon, kaj donis ĝin al la skribisto Baruĥ, filo de
Nerija; kaj tiu skribis sur ĝi sub diktado de Jeremia ĉiujn
vortojn de la libro, kiun Jehojakim, reĝo de Judujo, forbruligis
per fajro; kaj al ili estis aldonitaj ankoraŭ multaj similaj
vortoj.

Sekva Ĉapitro →