↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeremia

Ĉapitro 35

1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo en la
tempo de Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo: 2 Iru en la
domon de la Reĥabidoj, kaj parolu al ili, kaj venigu ilin en la
domon de la Eternulo en unu el la ĉambroj, kaj trinkigu al ili
vinon. 3 Kaj mi prenis Jaazanjan, filon de Jeremia, filo de
Ĥabacinja, kaj liajn fratojn kaj ĉiujn liajn filojn kaj la tutan
domon de la Reĥabidoj; 4 kaj mi venigis ilin en la domon de la
Eternulo, en la ĉambron de la filoj de Ĥanan, filo de Jigdalja,
homo de Dio, kiu estas apud la ĉambro de la princoj, super la
ĉambro de Maaseja, filo de Ŝalum, gardisto de pordego. 5 Kaj mi
starigis antaŭ la filoj de la domo de la Reĥabidoj pokalojn
plenajn de vino, kaj kalikojn, kaj mi diris al ili: Trinku vinon.
6 Sed ili diris: Ni ne trinkas vinon, ĉar nia patro Jonadab, filo
de Reĥab, ordonis al ni, dirante: Ne trinku vinon, vi kaj viaj
infanoj, eterne; 7 kaj domon ne konstruu, kaj semon ne semu, kaj
vinberĝardenon ne plantu kaj ne posedu, sed loĝu en tendoj dum
via tuta vivo, por ke vi vivu longan tempon sur la tero, sur kiu
vi loĝas fremdule. 8 Kaj ni obeis la voĉon de nia patro Jonadab,
filo de Reĥab, en ĉio, kion li ordonis al ni, ne trinkante vinon
dum nia tuta vivo, nek ni, nek niaj edzinoj, nek niaj filoj, nek
niaj filinoj, 9 kaj ne konstruante domojn por nia loĝado, kaj ne
havante por ni vinberĝardenon, nek kampon, nek semadon; 10 sed ni
loĝas en tendoj, kaj obeas, kaj faras ĉion tiel, kiel ordonis al
ni nia patro Jonadab. 11 Kaj kiam Nebukadnecar, reĝo de Babel,
venis kontraŭ la landon, ni diris: Venu, ni iru en Jerusalemon,
for de la militistaro de la Ĥaldeoj kaj de la militistaro de
Sirio; kaj ni restis en Jerusalem.

12 Kaj aperis vorto de la Eternulo al Jeremia, dirante: 13 Tiele
diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Iru kaj diru al la
Judujanoj kaj al la loĝantoj de Jerusalem: Ĉu vi ne akceptos
moralinstruon, obeante Miajn vortojn? diras la Eternulo. 14
Plenumataj estas la vortoj de Jonadab, filo de Reĥab, kiujn li
ordonis al siaj filoj, ke ili ne trinku vinon, kaj ili ne trinkas
ĝis nun, ĉar ili obeas la ordonon de sia patro; sed Mi diris al
vi, konstante diradis, kaj vi ne obeis Min. 15 Mi sendis al vi
ĉiujn Miajn servantojn, la profetojn, Mi konstante sendadis,
dirante: Deturnu vin ĉiu de sia malbona vojo, plibonigu vian
konduton, ne sekvu aliajn diojn, servante al ili, tiam vi restos
sur la tero, kiun Mi donis al vi kaj al viaj patroj; sed vi ne
alklinis vian orelon kaj ne obeis Min. 16 La filoj de Jonadab,
filo de Reĥab, plenumis la ordonon de sia patro, kiun li donis al
ili; sed ĉi tiu popolo ne obeis Min. 17 Tial tiele diras la
Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael: Jen Mi venigos sur Judujon
kaj sur ĉiujn loĝantojn de Jerusalem la tutan malbonon, kiun Mi
eldiris pri ili, pro tio, ke Mi parolis al ili kaj ili ne
aŭskultis, Mi vokis al ili kaj ili ne respondis. 18 Sed al la
domo de la Reĥabidoj Jeremia diris: Tiele diras la Eternulo
Cebaot, Dio de Izrael: Pro tio, ke vi obeis la ordonon de via
patro Jonadab kaj observis ĉiujn liajn ordonojn, kaj agis
konforme al ĉio, kion li rekomendis al vi, 19 pro tio tiele diras
la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Neniam mankos ĉe Jonadab, filo
de Reĥab, viro, staranta antaŭ Mi.

Sekva Ĉapitro →