↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeremia

Ĉapitro 34

1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo, kiam
Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj lia tuta militistaro, kaj ĉiuj
regnoj de la tero, kiuj estis sub la regado de lia mano, kaj ĉiuj
popoloj militis kontraŭ Jerusalem kaj kontraŭ ĉiuj ĝiaj urboj: 2
Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Iru kaj parolu al
Cidkija, reĝo de Judujo, kaj diru al li: Tiele diras la Eternulo:
Jen Mi transdonos ĉi tiun urbon en la manon de la reĝo de Babel,
kaj li forbruligos ĝin per fajro; 3 kaj vi ne saviĝos el lia
mano, sed vi estos kaptita kaj transdonita en lian manon, kaj
viaj okuloj rigardos la okulojn de la reĝo de Babel, kaj lia buŝo
parolos kun via buŝo, kaj vi iros en Babelon. 4 Tamen aŭskultu la
vorton de la Eternulo, ho Cidkija, reĝo de Judujo: Tiele diras la
Eternulo pri vi: Vi ne mortos de glavo; 5 vi mortos en paco; kaj
kiel oni faris brulon al viaj patroj, la antaŭaj reĝoj, kiuj
estis antaŭ vi, tiel oni faros brulon al vi, kaj oni priploros
vin: Ho ve, sinjoro! Ĉar Mi parolis la vorton, diras la Eternulo.
6 Kaj la profeto Jeremia raportis al Cidkija, reĝo de Judujo,
ĉiujn tiujn vortojn en Jerusalem, 7 dum la militistaro de la reĝo
de Babel militis kontraŭ Jerusalem, kaj kontraŭ ĉiuj restintaj
urboj de Judujo, kontraŭ Laĥiŝ kaj kontraŭ Azeka; ĉar ili restis
ankoraŭ el la fortikaĵaj urboj de Judujo.

8 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo, post
kiam la reĝo Cidkija faris interligon kun la tuta popolo de
Jerusalem, proklamante al ili liberecon; 9 ke ĉiu forliberigu
sian sklavon kaj sian sklavinon, Hebreon kaj Hebreinon, por ke
inter ili neniu el la Judoj tenu sian fraton en sklaveco. 10 Kaj
obeis ĉiuj potenculoj kaj la tuta popolo, kiuj aliĝis al la
interligo, por ke ĉiu forliberigu sian sklavon kaj sian
sklavinon, por ne plu teni ilin en sklaveco; ili obeis kaj
forliberigis. 11 Sed poste ili denove reprenis la sklavojn kaj la
sklavinojn, kiujn ili forliberigis, kaj devigis ilin fariĝi
sklavoj kaj sklavinoj. 
12 Tiam aperis la vorto de la Eternulo al
Jeremia, dirante: 13 Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Mi
faris interligon kun viaj patroj en la tempo, kiam Mi elkondukis
ilin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco, dirante: 14 En
ĉiu sepa jaro forliberigu ĉiu sian fraton Hebreon, kiu estas
vendita al vi kaj servis al vi ses jarojn, kaj permesu al li
foriri de vi tute libera; sed viaj patroj ne aŭskultis Min kaj ne
alklinis sian orelon. 15 Nun vi pentis, kaj faris bonon antaŭ
Miaj okuloj, proklamante liberecon unu por la alia, kaj vi faris
interligon antaŭ Mi en la domo, kiu estas nomata per Mia nomo; 16
sed vi ŝanĝiĝis, kaj malsanktigis Mian nomon, kaj reprenis al vi
ĉiu sian sklavon kaj sian sklavinon, kiujn vi forliberigis, ke
ili estu memstaraj, kaj vi devigis ilin, ke ili estu por vi
sklavoj kaj sklavinoj. 
17 Tial tiele diras la Eternulo: Vi ne
obeis Min, ke vi proklamu liberecon ĉiu al sia frato kaj unu al
la alia; jen Mi proklamas koncerne vin liberecon al la glavo,
pesto, kaj malsato, kaj Mi faros vin objekto de teruro por ĉiuj
regnoj de la tero. 18 Kaj Mi transdonos la homojn, kiuj malobeis
Mian interligon, kiuj ne plenumis la vortojn de la interligo,
kiun ili faris antaŭ Mi, kiam ili dishakis la bovidon en du
partojn kaj trairis tra la dishakitaj partoj: 19 la eminentulojn
de Judujo kaj la eminentulojn de Jerusalem, la korteganojn kaj la
pastrojn, kaj la tutan popolon de la lando, kiuj trairis tra la
dishakitaj partoj de la bovido; 20 Mi transdonos ilin en la
manojn de iliaj malamikoj, kaj en la manojn de tiuj, kiuj celas
ilian morton; kaj iliaj kadavroj estos manĝaĵo por la birdoj de
la ĉielo kaj por la bestoj de la tero. 21 Kaj Cidkijan, reĝon de
Judujo, kaj liajn eminentulojn Mi transdonos en la manojn de
iliaj malamikoj, kaj en la manojn de tiuj, kiuj celas ilian
morton, kaj en la manojn de la militistaro de la reĝo de Babel,
kiu foriris de vi. 22 Jen Mi faros ordonon, diras la Eternulo,
kaj Mi revenigos ilin al ĉi tiu urbo, kaj ili atakos ĝin kaj
venkoprenos ĝin kaj forbruligos ĝin per fajro, kaj la urbojn de
Judujo Mi faros dezerto tiel, ke neniu en ĝi loĝos.

Sekva Ĉapitro →