↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeremia

Ĉapitro 33

1 La vorto de la Eternulo aperis al Jeremia duafoje, kiam li
estis ankoraŭ tenata sur la korto de la malliberejo, nome: 2
Tiele diras la Eternulo, kiu ĉion faris, la Eternulo, kiu ĉion
kreis, por ĝin fortikigi, kaj kies nomo estas Eternulo: 3 Voku al
Mi, kaj Mi respondos al vi, kaj Mi sciigos al vi grandajn kaj
gravajn aferojn, kiujn vi ne scias. 4 Ĉar tiele diras la
Eternulo, Dio de Izrael, pri la domoj de ĉi tiu urbo, kaj pri la
domoj de la reĝoj de Judujo, kiuj estas detruitaj por remparoj
kaj por glavoj 5 de tiuj, kiuj venis, por batali kontraŭ la
Ĥaldeoj kaj plenigi ilin per kadavroj de homoj, kiujn Mi frapis
en Mia kolero kaj en Mia indigno; ĉar Mi kaŝis Mian vizaĝon for
de ĉi tiu urbo pro ĉiuj iliaj malbonagoj: 6 Jen Mi redonos al ĝi
bonstaton kaj kuracon, kaj Mi resanigos ilin, kaj Mi malkovros
por ili abundon da paco kaj vero. 7 Kaj Mi revenigos la kaptitojn
de Jehuda kaj la kaptitojn de Izrael, kaj Mi aranĝos ilin kiel
antaŭe. 8 Kaj Mi purigos ilin de ĉiuj iliaj malbonagoj, per kiuj
ili pekis antaŭ Mi; kaj Mi pardonos ĉiujn iliajn krimojn, per
kiuj ili pekis antaŭ Mi kaj defalis de Mi. 9 Kaj tio fariĝos por
Mi agrabla nomo, laŭdo kaj gloro antaŭ ĉiuj nacioj de la tero,
kiuj aŭdos pri la tuta bono, kiun Mi faras al ili, kaj ili
ektimos kaj ektremos pro la tuta bono kaj la tuta bonstato, kiun
Mi donos al ĝi. 
10 Tiele diras la Eternulo: Sur ĉi tiu loko--pri
kiu vi diras, ke ĝi estas dezertigita tiel, ke jam ne ekzistas
homoj nek brutoj en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de
Jerusalem, kiuj fariĝis malplenaj pro foresto de homoj kaj de
loĝantoj kaj de brutoj-- 11 ankoraŭ estos aŭdataj sonoj de ĝojo
kaj sonoj de gajeco, voĉo de fianĉo kaj voĉo de fianĉino, voĉo de
homoj, kiuj parolos: Laŭdu la Eternulon Cebaot, ĉar la Eternulo
estas bona, ĉar eterna estas Lia favorkoreco; kaj kiuj alportados
dankoferojn en la domon de la Eternulo; ĉar Mi revenigos la
forkaptitojn de la lando kiel antaŭe, diras la Eternulo. 12 Tiele
diras la Eternulo Cebaot: Sur ĉi tiu loko, kiu dezertiĝis tiel,
ke tie ne troviĝas homo nek bruto, kaj en ĉiuj ĝiaj urboj denove
troviĝos loĝejoj de paŝtistoj, kiuj ripozigos tie siajn ŝafojn;
13 en la urboj de la montoj, en la urboj de la valoj, en la urboj
de la sudo, en la lando de Benjamen, en la ĉirkaŭaĵo de
Jerusalem, kaj en la urboj de Judujo denove pasados ŝafoj sub la
mano de kalkulanto, diras la Eternulo.

14 Jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam Mi plenumos la bonan
vorton, kiun Mi diris pri la domo de Izrael kaj pri la domo de
Jehuda. 15 En tiuj tagoj kaj en tiu tempo Mi elkreskigos al David
markoton virtan, kiu faros juĝon kaj justecon sur la tero. 16 En
tiu tempo Judujo estos savita, kaj Jerusalem ekvivos sendanĝere,
kaj oni nomos ĝin jene: La Eternulo estas nia justeco. 17 Ĉar
tiele diras la Eternulo: Ne mankos ĉe David viro, sidanta sur la
trono de la domo de Izrael. 18 Kaj ĉe la pastroj Levidoj neniam
mankos antaŭ Mi viro, alportanta bruloferon kaj fumiganta
farunoferon kaj faranta buĉoferon. 19 Kaj aperis vorto de la
Eternulo al Jeremia, dirante: 20 Tiele diras la Eternulo: Se oni
povos ĉesigi Mian interligon pri la tago kaj Mian interligon pri
la nokto, kaj la tago kaj nokto ne estu en sia tempo: 21 tiam
povos esti ĉesigita Mia interligo kun Mia servanto David, ke ne
estu ĉe li filo, reĝanta sur lia trono, kaj kun la Levidoj
pastroj, Miaj servistoj. 22 Kiel nekalkulebla estas la armeo de
la ĉielo kaj nemezurebla la sablo de la maro, tiel Mi multigos la
idaron de Mia servanto David, kaj la Levidojn, kiuj faras
servadon al Mi. 23 Kaj aperis vorto de la Eternulo al Jeremia,
dirante: 24 Ĉu vi ne vidas, kiel ĉi tiu popolo parolas kaj diras:
La du gentojn, kiujn la Eternulo elektis, Li forpuŝis? Kaj ili
malestimas Mian popolon, kvazaŭ ĝi jam ne estus popolo antaŭ ili.
25 Tiele diras la Eternulo: Se Mi ne farus interligon pri tago
kaj nokto kaj Miajn leĝojn pri la ĉielo kaj la tero, 26 tiam Mi
forpuŝus la idaron de Jakob kaj de Mia servanto David, ne
prenante el lia idaro regantojn super la idaro de Abraham, Isaak,
kaj Jakob; ĉar Mi revenigos iliajn forkaptitojn kaj kompatos
ilin.

Sekva Ĉapitro →