↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeremia

Ĉapitro 32

1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo en la
deka jaro de Cidkija, reĝo de Judujo, tio estas en la dek-oka
jaro de Nebukadnecar. 2 Tiam la militistaro de la reĝo de Babel
sieĝis Jerusalemon, kaj la profeto Jeremia estis malliberigita
sur la korto de la malliberejo, kiu estis apud la domo de la reĝo
de Judujo. 3 Tie malliberigis lin Cidkija, reĝo de Judujo,
dirante: Kial vi profetas, parolante, ke tiele diras la Eternulo:
Jen Mi transdonos ĉi tiun urbon en la manon de la reĝo de Babel,
kiu ĝin venkoprenos; 4 kaj Cidkija, reĝo de Judujo, ne saviĝos el
la manoj de la Ĥaldeoj, sed li estos transdonita en la manon de
la reĝo de Babel, kies buŝo parolos kun lia buŝo kaj kies okuloj
rigardos liajn okulojn; 5 kaj en Babelon li forkondukos Cidkijan,
kaj ĉi tiu restos tie, ĝis Mi vizitos lin, diras la Eternulo; se
vi militos kontraŭ la Ĥaldeoj, vi ne sukcesos?

6 Kaj Jeremia diris: Aperis al mi la vorto de la Eternulo,
dirante: 7 Jen Ĥanamel, filo de via onklo Ŝalum, iras al vi, por
diri: Aĉetu al vi mian kampon, kiu estas en Anatot, ĉar al vi
apartenas la rajto de parenco, por aĉeti. 8 Kaj venis al mi
Ĥanamel, filo de mia onklo, konforme al la vorto de la Eternulo,
sur la korton de la malliberejo, kaj li diris al mi: Aĉetu, mi
petas, mian kampon, kiu estas en Anatot, en la lando de Benjamen;
ĉar al vi apartenas la rajto de heredo kaj la rajto de elaĉeto;
aĉetu al vi. Tiam mi komprenis, ke tio estas vorto de la
Eternulo. 9 Kaj mi aĉetis de Ĥanamel, filo de mia onklo, la
kampon, kiu estis en Anatot, kaj mi pesis al li la monon, dek sep
siklojn da arĝento. 10 Kaj mi skribis dokumenton kaj sigelis; kaj
mi invitis atestantojn, kaj pesis la arĝenton per pesilo. 11 Kaj
mi prenis la dokumenton de aĉeto, la sigelitan laŭ juro kaj leĝo,
kaj la nefermitan. 12 Kaj mi donis la dokumenton de aĉeto al
Baruĥ, filo de Nerija, filo de Maĥseja, antaŭ la okuloj de mia
kuzo Ĥanamel, kaj antaŭ la okuloj de la atestantoj, kiuj
subskribis la dokumenton de aĉeto, kaj antaŭ la okuloj de ĉiuj
Judoj, kiuj sidis sur la korto de la malliberejo. 13 Kaj mi
ordonis al Baruĥ antaŭ iliaj okuloj, dirante: 14 Tiele diras la
Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Prenu ĉi tiujn dokumentojn, ĉi
tiun dokumenton de aĉeto, la sigelitan, kaj ĉi tiun nefermitan,
kaj metu ilin en argilan vazon, por ke ili konserviĝu dum longa
tempo. 15 Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Oni
denove aĉetos domojn, kampojn, kaj vinberĝardenojn en ĉi tiu
lando.

16 Kaj, transdoninte la dokumentojn de aĉeto al Baruĥ, filo de
Nerija, mi ekpreĝis al la Eternulo, dirante: 17 Ho Sinjoro, ho
Eternulo! Vi kreis la ĉielon kaj la teron per Via granda forto
kaj per Via etendita brako; nenia afero estas nefarebla por Vi;
18 Vi faras favorkoraĵon al miloj, kaj pro la malbonagoj de la
patroj Vi repagas al iliaj filoj post ili. Vi, Dio granda,
potenca, kies nomo estas Eternulo Cebaot, 19 granda en Siaj
decidoj kaj potenca en Siaj agoj; Vi, kies okuloj estas
malfermitaj super ĉiuj vojoj de la homidoj, por redoni al ĉiu laŭ
lia konduto kaj laŭ la fruktoj de liaj agoj; 20 Vi, kiu faris
signojn kaj miraklojn en la lando Egipta ĝis la nuna tago super
Izrael kaj super la aliaj homoj, kaj faris al Vi gloran nomon,
kiel ĝi estas nune; 21 kaj Vi elkondukis Vian popolon Izrael el
la lando Egipta per signoj kaj per mirakloj, per forta mano, per
etendita brako, kaj per granda teruro; 22 kaj Vi donis al ili ĉi
tiun landon, pri kiu Vi ĵuris al iliaj patroj, ke Vi donos al
ili, landon, en kiu fluas lakto kaj mielo; 23 kaj ili venis kaj
ekposedis ĝin, tamen ili ne aŭskultis Vian voĉon kaj ne sekvis
Vian instruon, ne faris ĉion, kion Vi ordonis al ili; kaj Vi
venigis sur ilin ĉi tiun tutan malfeliĉon. 24 Jen remparoj
alproksimiĝas al la urbo, por venkopreni ĝin, kaj la urbo pro la
glavo, malsato, kaj pesto estas transdonata en la manojn de la
Ĥaldeoj, kiuj militas kontraŭ ĝi; kion Vi diris, tio fariĝas, kaj
Vi tion vidas. 25 Kaj Vi, Sinjoro, ho Eternulo, diris al mi:
Aĉetu al vi la kampon pro mono, kaj starigu atestantojn; dume la
urbo estas transdonata en la manojn de la Ĥaldeoj.

26 Tiam la vorto de la Eternulo aperis al Jeremia, dirante: 27
Jen Mi, la Eternulo, estas Dio de ĉiu karno; ĉu ekzistas por Mi
io nefarebla?

28 Tial tiele diras la Eternulo: Jen Mi transdonas ĉi tiun urbon
en la manojn de la Ĥaldeoj, kaj en la manon de Nebukadnecar, reĝo
de Babel, kaj li venkoprenos ĝin. 29 Kaj venos la Ĥaldeoj, kiuj
militas kontraŭ ĉi tiu urbo, kaj ekbruligos ĉi tiun urbon per
fajro, kaj forbruligos ĝin, kaj la domojn, sur kies tegmentoj oni
incensadis al Baal kaj faradis verŝoferojn al aliaj dioj, por
kolerigi Min. 30 Ĉar la Izraelidoj kaj la Judoj faradis nur
malbonon antaŭ Miaj okuloj detempe de sia juneco; ĉar la
Izraelidoj nur kolerigadis Min per la faroj de siaj manoj, diras
la Eternulo. 31 Ĉar nur por Mia kolero kaj por Mia ĉagreno
ekzistis ĉi tiu urbo de la tago, kiam oni konstruis ĝin, ĝis la
nuna tago, tiel, ke Mi devas forpuŝi ĝin de antaŭ Mia vizaĝo, 32
pro ĉiuj malbonaĵoj de la Izraelidoj kaj Jehudaidoj, kiujn ili
faris, por Min kolerigi, ili, iliaj reĝoj, iliaj princoj, iliaj
pastroj, iliaj profetoj, la Judoj, kaj la loĝantoj de Jerusalem.
33 Ili turnis al Mi la dorson, ne la vizaĝon; Mi instruadis ilin,
konstante instruadis, sed ili ne aŭskultis, ne akceptis admonon.
34 Siajn abomenindaĵojn ili metis en la domon, kiu estas nomata
per Mia nomo, kaj ili malpurigis ĝin. 35 Kaj ili aranĝis la
altaĵojn de Baal, kiuj estas en la valo de la filo de Hinom, por
bruligi siajn filojn kaj filinojn al Moleĥ, kion Mi ne ordonis al
ili, kaj pri kio ne venis al Mi en la kapon, ke ili faros tiun
abomenindaĵon, por pekigi Judujon.

36 Kaj tamen tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri ĉi tiu
urbo, pri kiu vi diras, ke ĝi estas transdonata en la manon de la
reĝo de Babel per glavo, malsato, kaj pesto: 37 Jen Mi kolektos
ilin el ĉiuj landoj, kien Mi dispelis ilin en Mia kolero, en Mia
furiozo, kaj en granda indigno; kaj Mi revenigos ilin sur ĉi tiun
lokon kaj loĝigos ilin sendanĝere. 38 Kaj ili estos Mia popolo,
kaj Mi estos ilia Dio. 39 Kaj Mi donos al ili unu koron kaj unu
vojon, ke ili ĉiam timu Min, por ke estu bone al ili kaj al iliaj
idoj post ili. 40 Kaj Mi faros kun ili interligon eternan, ke Mi
ne dekliniĝos de ili en Mia bonfarado al ili; kaj timon je Mi Mi
metos en ilian koron, ke ili ne forturniĝu de Mi. 41 Kaj Mi ĝojos
pri ili, bonfarante al ili, kaj Mi plantos ilin en ĉi tiu lando
fidele, per Mia tuta koro kaj per Mia tuta animo. 42 Ĉar tiele
diras la Eternulo: Kiel Mi venigis sur ĉi tiun popolon tiun tutan
grandan malbonon, tiel Mi venigos sur ilin la tutan bonon, kiun
Mi eldiris pri ili. 43 Kaj kampoj estos aĉetataj en ĉi tiu lando,
pri kiu vi diras, ke ĝi estas dezerta, ke ne troviĝas en ĝi homoj
nek brutoj, ke ĝi estas transdonita en la manojn de la Ĥaldeoj.
44 Oni aĉetos kampojn per mono, oni enskribos en dokumentojn kaj
sigelos, kaj starigos atestantojn, en la lando en Benjamen, en la
ĉirkaŭaĵo de Jerusalem, en la urboj de Judujo, en la urboj de la
montoj, en la urboj de la valoj, kaj en la urboj de la sudo; ĉar
Mi revenigos ilin el la kaptiteco, diras la Eternulo.

Sekva Ĉapitro →