↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeremia

Ĉapitro 31

1 En tiu tempo, diras la Eternulo, Mi estos Dio de ĉiuj familioj
de Izrael, kaj ili estos Mia popolo. 2 Tiele diras la Eternulo:
En la dezerto trovis favoron popolo, kiu restis ne ekstermita de
la glavo; Izrael iras al sia trankviliĝo. 3 De malproksime aperis
al mi la Eternulo, dirante: Mi ekamis vin per amo eterna, tial Mi
altiris vin favorkore. 4 Denove Mi aranĝos vin, kaj vi estos
aranĝita, ho virgulino de Izrael; denove vi ornamos vin per viaj
tamburinoj kaj eliros en dancrondojn de gajuloj. 5 Denove vi
plantos vinberĝardenojn sur la montoj de Samario; oni plantos kaj
ricevos fruktojn. 6 Ĉar venos la tempo, kiam gardistoj sur la
monto de Efraim vokos: Leviĝu, kaj ni iru sur Cionon al la
Eternulo, nia Dio. 7 Ĉar tiele diras la Eternulo: Kantu ĝojon al
Jakob kaj ĝojkriu antaŭ la kapoj de la nacioj, proklamu, gloru,
kaj diru: Savu, ho Eternulo, Vian popolon, la restaĵon de Izrael.
8 Jen Mi venigos ilin el la lando norda, kaj kolektos ilin de la
randoj de la tero, kune kun la blinduloj kaj lamuloj,
gravedulinoj kaj naskintinoj; en granda amaso ili revenos ĉi
tien. 9 Kun ploro ili venos, kun preĝoj Mi kondukos ilin; Mi
irigos ilin apud torentoj da akvo, laŭ vojo ĝusta, sur kiu ili ne
falpuŝiĝos; ĉar Mi fariĝis patro por Izrael, kaj Efraim estas Mia
unuenaskito.

10 Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho nacioj, kaj sciigu al la
malproksimaj insuloj, kaj diru: La disĵetinto de Izrael kolektos
lin kaj gardos lin, kiel paŝtanto sian paŝtataron. 11 Ĉar la
Eternulo elaĉetis Jakobon kaj liberigis lin el la mano de
plifortulo. 12 Kaj ili venos kaj kantos sur la altaĵo de Cion;
kaj ili rapidos al la bonaĵoj de la Eternulo, al la greno, al la
mosto, al la oleo, al la ŝafidoj kaj bovidoj; kaj ilia animo
estos kiel akvoriĉa ĝardeno, kaj ili ne plu havos malĝojon. 13
Tiam virgulino gajos en la dancrondo, kaj kune ankaŭ junuloj kaj
maljunuloj; kaj Mi ŝanĝos ilian malĝojon en ĝojon, Mi konsolos
ilin kaj gajigos ilin post ilia aflikto. 14 Kaj la animon de la
pastroj Mi satigos per grasaĵoj, kaj Mia popolo satiĝos per Miaj
bonaĵoj, diras la Eternulo.

15 Tiele diras la Eternulo: Voĉo estas aŭdata en Rama, ĝemado kaj
maldolĉa plorado: Raĥel priploras siajn filojn, ne volas
konsoliĝi pri siaj infanoj, ĉar ili forestas. 16 Tiele diras la
Eternulo: Detenu vian voĉon de plorado kaj viajn okulojn de
larmoj; ĉar ekzistas rekompenco por via laboro, diras la
Eternulo, kaj ili revenos el la lando de la malamiko. 17 Kaj
ekzistas espero por via idaro, diras la Eternulo, kaj la filoj
revenos en siajn limojn. 18 Mi aŭdis, kiel Efraim diras pentante:
Vi punis min, kaj mi estas punita, kiel bovido ne dresita;
konvertu min, kaj mi konvertiĝos; ĉar Vi, ho Eternulo, estas mia
Dio. 19 Kiam mi konvertiĝis, mi pentis; kaj kiam mi estis punita,
mi batis min sur la femurojn; mi hontis kaj mi ruĝiĝis, ĉar mi
portas la malhonoron de mia juneco. 20 Ĉu Efraim ne estas Mia
kara filo, Mia amata infano? ĉar kion ajn Mi parolis pri li, Mi
tamen ankoraŭ rememoras lin; tial Mia interno afliktiĝas pri li;
Mi certe korfavoros lin, diras la Eternulo.

21 Starigu al vi gvidajn ŝtonojn, aranĝu al vi vojsignojn, atentu
la vojon, laŭ kiu vi iris; revenu, virgulino de Izrael, revenu en
ĉi tiujn viajn urbojn. 22 Ĝis kiam vi turnados vin, ho defalinta
filino? Ĉar la Eternulo kreis ion novan sur la tero: virino
ĉirkaŭos viron.

23 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Ankoraŭ oni
parolos jenajn vortojn en la Juda lando kaj en ĝiaj urboj, kiam
Mi revenigos iliajn kaptitojn: La Eternulo vin benu, ho loĝejo de
justeco, sankta monto! 24 Kaj loĝos apud ĝi Jehuda kune kun ĉiuj
siaj urboj, la terkultivistoj kaj la vagantoj kun paŝtataroj. 25
Ĉar Mi sensoifigos animon lacan, kaj ĉiun animon malĝojan Mi
satigos. 26 Ĉe tio mi vekiĝis kaj ekrigardis, kaj mia sonĝo estis
agrabla por mi. 27 Jen venos la tempo, diras la Eternulo, kiam Mi
prisemos la domon de Izrael kaj la domon de Jehuda per semo de
homo kaj semo de bruto. 28 Kaj tiel same, kiel Mi maldormis super
ili, por elradikigi, elŝiri, detrui, pereigi, kaj malfeliĉigi,
tiel Mi maldormos super ili, por konstrui kaj planti, diras la
Eternulo. 29 En tiu tempo oni ne plu diros: La patroj manĝis
nematurajn vinberojn, kaj la dentoj de la filoj agaciĝis; 30 sed
ĉiu mortos pro sia propra kulpo, la dentoj agaciĝos ĉe tiu, kiu
manĝis la nematurajn vinberojn.

31 Jen venos la tempo, diras la Eternulo, kiam Mi faros kun la
domo de Izrael kaj la domo de Jehuda interligon novan: 32 ne
tian, kiel la interligo, kiun Mi faris kun iliaj patroj, en la
tago, kiam Mi prenis ilian manon, por elkonduki ilin el la lando
Egipta, la interligo, kiun ili malobeis kaj Mi devis altrudi al
ili, diras la Eternulo; 33 sed jen estas la interligo, kiun Mi
faros kun la domo de Izrael post tiu tempo, diras la Eternulo: Mi
metos Mian leĝon en ilian internon, kaj sur ilia koro Mi ĝin
skribos, kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo. 34 Kaj
ne plu instruos ĉiu sian proksimulon kaj ĉiu sian fraton,
dirante: Ekkonu la Eternulon; ĉar ĉiuj Min konos, de iliaj
malgranduloj ĝis iliaj granduloj, diras la Eternulo; ĉar Mi
pardonos iliajn kulpojn, kaj iliajn pekojn Mi ne plu rememoros.
35 Tiele diras la Eternulo, kiu donas la sunon por lumo en la
tago, leĝojn al la luno kaj al la steloj por lumo en la nokto;
kiu kvietigas la maron, kiam bruas ĝiaj ondoj; kaj kies nomo
estas Eternulo Cebaot: 36 Se ĉi tiuj leĝoj neniiĝos antaŭ Mi,
diras la Eternulo, tiam ankaŭ la idaro de Izrael ĉesos esti
eterne popolo antaŭ Mi. 37 Tiele diras la Eternulo: Se oni povos
mezuri la ĉielon supre kaj esplori la fundamenton de la tero
malsupre, tiam Mi forpuŝos la tutan idaron de Izrael pro ĉio,
kion ili faris, diras la Eternulo. 38 Jen venos la tempo, diras
la Eternulo, kiam denove konstruiĝos la urbo al la Eternulo, de
la turo Ĥananel ĝis la Pordego Angula. 39 Kaj la mezura ŝnuro
iros pluen ĝis la monteto Gareb kaj turniĝos al Goa. 40 Kaj la
tuta valo de kadavroj kaj de cindro, kaj ĉiuj kampoj ĝis la
torento Kidron, ĝis la angulo de la Pordego de Ĉevaloj oriente,
estos sanktaj al la Eternulo, ne detruiĝos kaj ne plu ruiniĝos
eterne.

Sekva Ĉapitro →