↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeremia

Ĉapitro 30

1 Jena vorto aperis de la Eternulo al Jeremia: 2 Tiele diras la
Eternulo, Dio de Izrael: Enskribu al vi en libron ĉiujn vortojn,
kiujn Mi diris al vi. 3 Ĉar jen venos tempo, diras la Eternulo,
kiam Mi revenigos la kaptitojn de Mia popolo Izrael kaj Jehuda,
diras la Eternulo, kaj Mi revenigos ilin en la landon, kiun Mi
donis al iliaj patroj, kaj ili ĝin posedos.

4 Kaj jen estas la vortoj, kiujn diris la Eternulo pri Izrael kaj
Jehuda: 5 Tiele diras la Eternulo: Voĉon de tumulto kaj de teruro
ni aŭdas, ne de paco. 6 Demandu kaj rigardu, ĉu viro naskas? kial
do Mi vidas, ke ĉiu viro tenas siajn manojn ĉe siaj lumboj, kiel
naskantino, kaj ĉies vizaĝoj verdiĝis? 7 Ho ve, kiel granda estas
tiu tago! ne ekzistas simila al ĝi; tempo de mizero ĝi estas por
Jakob, sed li estos savita el ĝi. 8 En tiu tempo, diras la
Eternulo Cebaot, Mi forrompos lian jugon de via kolo, kaj viajn
ligilojn Mi disŝiros, kaj fremduloj ne plu servigos lin. 9 Sed
ili servos al la Eternulo, sia Dio, kaj al David, sia reĝo, kiun
Mi restarigos al ili. 10 Kaj vi ne timu, ho Mia servanto Jakob,
diras la Eternulo, kaj ne tremu, ho Izrael; ĉar jen Mi savos vin
el malproksime kaj vian idaron el la lando de ilia kaptiteco, kaj
Jakob revenos kaj vivos trankvile kaj pace, kaj neniu lin
timigos. 11 Ĉar Mi estos kun vi, diras la Eternulo, por savi vin;
ĉar Mi ekstermos ĉiujn popolojn, inter kiujn Mi disĵetis vin, sed
vin Mi ne ekstermos; Mi nur punos vin modere, por ke Mi ne lasu
vin tute sen puno.

12 Ĉar tiele diras la Eternulo: Danĝera estas via vundo, kaj via
ulcero estas dolorplena. 13 Neniu juĝos vian aferon, por sanigi
vian vundon; bona kuracado ne ekzistas por vi. 14 Ĉiuj viaj
amikoj forgesis vin, ili vin ne serĉas; ĉar per frapo de malamiko
Mi frapis vin, per kruela puno, pro viaj multaj malbonagoj, pro
la forteco de viaj pekoj. 15 Kial vi krias pri via vundo, pri via
danĝera malsano? Mi tion faris al vi pro viaj multaj malbonagoj,
pro la forteco de viaj pekoj. 16 Tamen ĉiuj viaj manĝegantoj
estos manĝegitaj; kaj ĉiuj viaj premantoj, ĉiuj, iros en
kaptitecon; viaj ruinigintoj estos ruinigitaj; kaj ĉiuj viajn
rabintojn Mi faros rabitaj. 17 Mi donos al vi kuracon, kaj Mi
resanigos vin de viaj vundoj, diras la Eternulo; ĉar ili nomis
vin forpuŝitino, ho Cion, pri kiu neniu demandas. 18 Tiele diras
la Eternulo: Jen Mi revenigos el kaptiteco la tendojn de Jakob,
kaj liajn loĝejojn Mi kompatos; kaj la urbo estos konstruita sur
sia monteto, kaj la templo estos starigita laŭ sia ordo. 19 Kaj
eliros el ili dankado kaj voĉo de gajuloj; Mi multigos ilin, kaj
ili ne malmultiĝos; Mi donos al ili honoron, kaj ili ne
malaltiĝos. 20 Kaj ili havos filojn kiel antaŭe, kaj ilia
komunumo forte staros antaŭ Mi, kaj Mi punos ĉiujn iliajn
premintojn. 21 Kaj ilia potenculo estos el ili mem, kaj ilia
reganto devenos el ilia propra mezo; Mi alproksimigos lin, kaj li
aliros al Mi; ĉar kiu alia kuraĝos en sia koro alproksimiĝi al
Mi? diras la Eternulo. 22 Kaj vi estos Mia popolo, kaj Mi estos
via Dio.

23 Jen eliros ventego de la Eternulo en kolero, ventego
detruanta; ĝi falos sur la kapon de la malpiuloj. 24 Ne kvietiĝos
la flama kolero de la Eternulo, ĝis Li estos farinta kaj ĝis Li
estos plenuminta la intencojn de Sia koro; en la tempo estonta vi
tion komprenos.

Sekva Ĉapitro →