↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeremia

Ĉapitro 29

1 Jen estas la vortoj de la letero, kiun la profeto Jeremia
sendis el Jerusalem al la plej gravaj plejaĝuloj, kiuj estis
forkondukitaj, kaj al la pastroj, al la profetoj, kaj al la tuta
popolo, kiujn Nebukadnecar forkondukis el Jerusalem en Babelon 2
(post kiam la reĝo Jeĥonja, kaj la reĝino, kaj la korteganoj, la
eminentuloj de Judujo kaj Jerusalem, la ĉarpentistoj kaj
forĝistoj foriris el Jerusalem); 3 per Eleasa, filo de Ŝafan, kaj
Gemarja, filo de Ĥilkija (kiujn Cidkija, reĝo de Judujo, sendis
en Babelon, al Nebukadnecar, reĝo de Babel), li sendis jenajn
vortojn: 4 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, al ĉiuj
elpelitoj, kiujn Mi elpelis el Jerusalem en Babelon: 5 Konstruu
domojn kaj loĝu, plantu ĝardenojn kaj manĝu iliajn fruktojn; 6
prenu edzinojn kaj naskigu filojn kaj filinojn, prenu edzinojn
por viaj filoj kaj edzinigu viajn filinojn, por ke ili nasku
filojn kaj filinojn; multiĝu tie kaj ne malmultiĝu. 7 Zorgu pri
la bonstato de tiu urbo, kien Mi transloĝigis vin, kaj preĝu por
ĝi al la Eternulo; ĉar ĉe ĝia bonstato vi ankaŭ havos bonstaton.
8 Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Viaj
profetoj, kiuj estas inter vi, kaj viaj magiistoj ne forlogu vin;
kaj ne atentu viajn sonĝojn, kiujn vi sonĝas; 9 ĉar malveraĵon
ili profetas al vi en Mia nomo; Mi ne sendis ilin, diras la
Eternulo. 
10 Ĉar tiele diras la Eternulo: Kiam en Babel pasos
sepdek jaroj, Mi rememoros vin kaj plenumos super vi Mian bonan
vorton, revenigante vin sur ĉi tiun lokon. 11 Ĉar Mi scias la
intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo,
intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon
kaj esperon. 12 Vi vokos al Mi, kaj vi iros, kaj vi preĝos al Mi;
kaj Mi aŭskultos vin. 13 Vi serĉos Min, kaj trovos, se vi serĉos
Min per via tuta koro. 14 Kaj Mi estos trovita de vi, diras la
Eternulo, kaj Mi revenigos viajn kaptitojn, kaj Mi kolektos vin
el ĉiuj popoloj kaj de ĉiuj lokoj, kien Mi forpelis vin, diras la
Eternulo; kaj Mi revenigos vin sur la lokon, de kiu Mi
transloĝigis vin. 
15 Vane vi diras: La Eternulo starigis al ni
profetojn en Babel. 16 Ĉar tiele diras la Eternulo pri la reĝo,
kiu sidas sur la trono de David, kaj pri la tuta popolo, kiu
loĝas en ĉi tiu urbo, pri viaj fratoj, kiuj ne iris kun vi en
ekzilon; 17 tiele diras la Eternulo Cebaot: Jen Mi sendos sur
ilin glavon kaj malsaton kaj peston, kaj Mi similigos ilin al
malbonaj figoj, kiujn oni ne povas manĝi pro ilia malboneco; 18
Mi persekutos ilin per glavo, per malsato, kaj per pesto, kaj Mi
faros ilin objekto de teruro por ĉiuj regnoj de la tero, objekto
de malbeno, mirego, moko, kaj malhonoro inter ĉiuj popoloj, kien
Mi dispelos ilin; 19 pro tio, ke ili ne aŭskultis Miajn vortojn,
diras la Eternulo; Mi sendadis al ili Miajn servantojn, la
profetojn, Mi konstante sendadis, sed vi ne aŭskultis, diras la
Eternulo. 20 Kaj vi, ĉiuj forkondukitoj, kiujn Mi foririgis el
Jerusalem en Babelon, aŭskultu la vorton de la Eternulo.

21 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, pri Aĥab, filo
de Kolaja, kaj pri Cidkija, filo de Maaseja, kiuj profetis al vi
en Mia nomo malveraĵon: Jen Mi transdonos ilin en la manon de
Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj li mortigos ilin antaŭ viaj
okuloj. 22 Kaj ĉe ĉiuj ekzilitoj de Judujo, kiuj estas en Babel,
ilia nomo fariĝos objekto de malbeno, kaj oni dirados: La
Eternulo faru al vi tion, kion, kion al Cidkija kaj Aĥab, kiujn
la reĝo de Babel rostigis sur fajro-- 23 pro tio, ke ili faris
abomenindaĵon en Izrael, adultis kun la edzinoj de siaj
proksimuloj, kaj parolis en Mia nomo malveraĵon, kiun Mi ne
ordonis al ili. Tion Mi scias kaj atestas, diras la Eternulo.

24 Kaj al Ŝemaja, la Neĥelamano, diru jene: 25 Tiele diras la
Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Pro tio, ke vi sendis en via nomo
leterojn al la tuta popolo, kiu estas en Jerusalem, kaj al la
pastro Cefanja, filo de Maaseja, kaj al ĉiuj pastroj, kun la
sekvanta enhavo: 26 La Eternulo starigis vin pastro anstataŭ la
pastro Jehojada, por ke vi estu kontrolanto en la domo de la
Eternulo super ĉiu frenezulo, kiu prezentas sin kiel profeto, kaj
vi metu lin en malliberejon kaj karceron; 27 kial do vi ne faris
punparolon al Jeremia, la Anatotano, kiu prezentas sin al vi kiel
profeto? 28 Ĉar ankaŭ al ni en Babelon li sendis, por diri: La
kaptiteco estos longa; konstruu domojn kaj loĝu, plantu ĝardenojn
kaj manĝu iliajn fruktojn. 29 Kaj la pastro Cefanja tralegis tiun
leteron en la orelojn de la profeto Jeremia. 30 Tial aperis jena
vorto de la Eternulo al Jeremia: 31 Sendu al ĉiuj ekzilitoj, por
diri: Tiele diras la Eternulo pri Ŝemaja, la Neĥelamano: Pro tio,
ke Ŝemaja profetis al vi, kvankam Mi ne sendis lin, kaj li
fidigis vin per malveraĵo-- 32 pro tio tiele diras la Eternulo:
Jen Mi punos Ŝemajan, la Neĥelamanon, kaj lian idaron: neniu
restos ĉe li meze de ĉi tiu popolo, kaj li ne vidos la bonon,
kiun Mi faros al Mia popolo, diras la Eternulo; ĉar li parolis
kontraŭ la volo de la Eternulo.

Sekva Ĉapitro →