↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeremia

Ĉapitro 28

1 En tiu sama jaro, en la komenco de la reĝado de Cidkija, reĝo
de Judujo, en la kvara jaro, en la kvina monato, Ĥananja, filo de
Azur, profeto el Gibeon, diris al mi en la domo de la Eternulo,
antaŭ la okuloj de la pastroj kaj de la tuta popolo, jene: 2
Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Mi rompos la jugon
de la reĝo de Babel; 3 post du jaroj Mi revenigos sur ĉi tiun
lokon ĉiujn vazojn de la domo de la Eternulo, kiujn Nebukadnecar,
reĝo de Babel, prenis de ĉi tiu loko kaj forportis en Babelon. 4
Kaj Jeĥonjan, filon de Jehojakim, reĝon de Judujo, kaj ĉiujn
forkondukitajn Judojn, kiuj venis en Babelon, Mi revenigos sur ĉi
tiun lokon, diras la Eternulo; ĉar Mi rompos la jugon de la reĝo
de Babel. 
5 Tiam la profeto Jeremia respondis al la profeto
Ĥananja antaŭ la okuloj de la pastroj, kaj de la tuta popolo, kiu
staris en la domo de la Eternulo; 6 kaj la profeto Jeremia diris:
Amen, tiel la Eternulo faru; la Eternulo plenumu viajn vortojn,
kiujn vi profetis, kaj Li revenigu el Babel sur ĉi tiun lokon la
vazojn de la domo de la Eternulo kaj ĉiujn forkondukitojn. 7
Tamen aŭskultu la vorton, kiun mi diros en viajn orelojn kaj en
la orelojn de la tuta popolo: 8 La profetoj, kiuj de antikva
tempo estis antaŭ mi kaj antaŭ vi, profetis al multaj landoj kaj
al grandaj regnoj militon, malfeliĉon, aŭ peston. 9 Se profeto
antaŭdiris pacon, tiam post la plenumiĝo de la vorto de la
profeto oni ekkonis lin kiel profeton, kiun vere sendis la
Eternulo. 10 Kaj la profeto Ĥananja deprenis la jugon de la kolo
de la profeto Jeremia kaj rompis ĝin. 
11 Kaj Ĥananja diris antaŭ
la okuloj de la tuta popolo jene: Tiele diras la Eternulo: Simile
al ĉi tio Mi rompos la jugon de Nebukadnecar, reĝo de Babel, post
du jaroj, deprenante ĝin de la kolo de ĉiuj popoloj. Kaj la
profeto Jeremia iris sian vojon. 12 Kaj aperis jena vorto de la
Eternulo al Jeremia, post kiam la profeto Ĥananja forrompis la
jugon de la kolo de la profeto Jeremia: 13 Iru kaj diru al
Ĥananja jene: Tiele diras la Eternulo: Jugon lignan vi rompis,
sed vi faru anstataŭ ĝi jugon feran. 14 Ĉar tiele diras la
Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Feran jugon Mi metis sur la kolon
de ĉiuj tiuj popoloj, ke ili servu al Nebukadnecar, reĝo de
Babel, kaj ili servos al li; eĉ la bestojn de la kampo Mi
transdonis al li. 15 Tiam la profeto Jeremia diris al la profeto
Ĥananja: Aŭskultu, Ĥananja; la Eternulo vin ne sendis, kaj vi
kredigas al ĉi tiu popolo malveraĵon. 16 Pro tio tiele diras la
Eternulo: Jen Mi forigos vin de sur la tero; en ĉi tiu jaro vi
mortos, ĉar vi parolis kontraŭ la volo de la Eternulo. 17 Kaj la
profeto Ĥananja mortis en tiu jaro, en la sepa monato.

Sekva Ĉapitro →