↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeremia

Ĉapitro 25

1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia pri la tuta Juda
popolo en la kvara jaro de Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de
Judujo, tio estas en la unua jaro de Nebukadnecar, reĝo de Babel,
2 kaj kiun la profeto Jeremia proklamis al la tuta Juda popolo
kaj al ĉiuj loĝantoj de Jerusalem, dirante: 3 De post la dek-tria
jaro de Joŝija, filo de Amon, reĝo de Judujo, ĝis la nuna tago,
en la daŭro de dudek tri jaroj, aperadis al mi la vorto de la
Eternulo, kaj mi paroladis al vi, konstante paroladis; sed vi ne
aŭskultis. 4 La Eternulo sendis al vi ĉiujn Siajn servantojn, la
profetojn; ĉiutage Li sendadis; sed vi ne aŭskultis, vi ne
alklinis vian orelon, por aŭskulti. 5 Ili diris: Deturnu vin ĉiu
de sia malbona vojo kaj de viaj malbonaj agoj, kaj loĝu sur la
tero, kiun la Eternulo donis al vi kaj al viaj patroj de ĉiam kaj
por ĉiam; 6 kaj ne sekvu aliajn diojn, servante kaj
adorkliniĝante al ili, kaj ne kolerigu Min per la faritaĵo de
viaj manoj, por ke Mi ne faru al vi malbonon. 
7 Sed vi ne
aŭskultis Min, diras la Eternulo; vi kolerigis Min per la
faritaĵo de viaj manoj por via malbono. 8 Tial tiele diras la
Eternulo Cebaot: Pro tio, ke vi ne aŭskultis Miajn vortojn, 9 jen
Mi sendos kaj kolektos ĉiujn nordajn gentojn, diras la Eternulo,
kaj Mian servanton Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj Mi venigos
ilin sur ĉi tiun landon kaj sur ĝiajn loĝantojn kaj sur ĉiujn
naciojn ĉirkaŭe; kaj Mi elmetos ilin al ekstermo, kaj Mi faros
ilin ruinoj, mokataĵo, kaj eterna dezertaĵo. 10 Kaj Mi ĉesigos ĉe
ili la sonojn de ĝojo kaj la sonojn de gajeco, la voĉon de fianĉo
kaj la voĉon de fianĉino, la bruon de muelilo kaj la lumon de
lucerno. 11 Kaj ĉi tiu tuta lando fariĝos ruino kaj dezerto; kaj
tiuj nacioj servos al la reĝo de Babel dum sepdek jaroj. 12 Sed
kiam finiĝos la sepdek jaroj, Mi punos la reĝon de Babel kaj tiun
nacion, diras la Eternulo, pro ĝiaj malbonagoj, kaj la landon
Ĥaldean, kaj Mi faros ĝin eterna dezerto. 13 Kaj Mi plenumos
super tiu lando ĉiujn Miajn vortojn, kiujn Mi diris pri ĝi, ĉion,
kio estas skribita en ĉi tiu libro, kion Jeremia profetis pri
ĉiuj nacioj. 14 Ĉar ankaŭ ilin sklavigos potencaj nacioj kaj
grandaj reĝoj, kaj Mi repagos al ili laŭ iliaj agoj kaj laŭ la
faroj de iliaj manoj.

15 Ĉar tiele diras al mi la Eternulo, Dio de Izrael: Prenu el Mia
mano ĉi tiun pokalon de la vino de furiozo, kaj trinkigu el ĝi
ĉiujn naciojn, al kiuj Mi sendas vin. 16 Ili trinku, ili
ŝanceliĝu kaj freneziĝu antaŭ la glavo, kiun Mi sendos sur ilin.
17 Kaj mi prenis la pokalon el la mano de la Eternulo, kaj
trinkigis al ĉiuj popoloj, al kiuj sendis min la Eternulo: 18 al
Jerusalem kaj al la urboj de Judujo, al iliaj reĝoj kaj al iliaj
eminentuloj, por fari ilin dezertaĵo kaj ruino, mokataĵo kaj
malbenataĵo, kiel tio estas nun; 19 al Faraono, reĝo de Egiptujo,
kaj al liaj servantoj kaj al liaj eminentuloj kaj al lia tuta
popolo; 20 kaj al ĉiuj diversgentaj popoloj kaj al ĉiuj reĝoj de
la lando Uc kaj al ĉiuj reĝoj de la lando Filiŝta kaj al Aŝkelon
kaj al Gaza kaj al Ekron kaj al la restaĵo de Aŝdod; 21 al Edom
kaj al Moab kaj al la Amonidoj; 22 kaj al ĉiuj reĝoj de Tiro kaj
al ĉiuj reĝoj de Cidon kaj al la reĝoj de la insuloj trans la
maro; 23 al Dedan, al Tema, al Buz, kaj al ĉiuj, kiuj tondas la
harojn sur la tempioj; 24 kaj al ĉiuj reĝoj de Arabujo, kaj al
ĉiuj reĝoj de la diversgentaj popoloj, loĝantaj en la dezerto; 25
kaj al ĉiuj reĝoj de Zimri kaj al ĉiuj reĝoj de Elam kaj al ĉiuj
reĝoj de Medujo; 26 kaj al ĉiuj reĝoj de la nordo, la proksimaj
kaj la malproksimaj, unu kontraŭ la alia, kaj al ĉiuj regnoj de
la mondo, kiuj troviĝas sur la tero; kaj la reĝo de Ŝeŝaĥ trinkos
post ili. 
27 Kaj diru al ili: Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio
de Izrael: Trinku kaj ebriiĝu, vomu kaj falu, kaj ne leviĝu antaŭ
la glavo, kiun Mi sendas sur vin. 28 Kaj se ili ne volos preni la
pokalon el via mano, por trinki, tiam diru al ili: Tiele diras la
Eternulo Cebaot: Vi nepre devas trinki. 29 Ĉar jen sur la urbon,
kiu portas sur si Mian nomon, Mi komencas sendi suferojn; ĉu vi
do restos senpunaj? vi ne restos sen puno, ĉar Mi vokas glavon
sur ĉiujn loĝantojn de la tero, diras la Eternulo Cebaot. 30
Profetu al ili ĉion ĉi tion, kaj diru al ili: La Eternulo ekbruos
de alte, kaj el Sia sankta loĝejo Li aŭdigos Sian voĉon; Li forte
ekbruos kontraŭ Sian restadejon; kanton de vinpremantoj Li
eksonigos super ĉiuj loĝantoj de la tero. 31 La bruo atingos ĝis
la fino de la tero; ĉar la Eternulo havos juĝon kontraŭ la
popoloj, Li juĝos ĉiun karnon; la malpiulojn Li transdonos al
glavo, diras la Eternulo.

32 Tiele diras la Eternulo Cebaot: Jen plago iros de popolo al
popolo, kaj granda ventego leviĝos de la randoj de la tero. 33
Kaj la mortigitoj de la Eternulo en tiu tago estos de unu fino de
la tero ĝis la alia fino de la tero; ili ne estos priplorataj, ne
estos kolektataj, nek enterigataj; ili fariĝos sterko sur la
supraĵo de la tero. 34 Ploru, ho paŝtistoj, kriu kaj rulu vin en
polvo, ho regantoj de la ŝafoj; ĉar venis por vi la tempo de
buĉo; Mi disĵetos vin, kaj vi disfalos, kiel multekosta vazo. 35
Kaj ne ekzistos forkuro por la paŝtistoj, nek forsaviĝo por la
regantoj de la ŝafaro. 36 Estos aŭdata kriado de la paŝtistoj kaj
plorado de la regantoj de la ŝafaro, ĉar la Eternulo faros
ekstermon en ilia ŝafaro. 37 Disfalos la pacaj loĝejoj antaŭ la
flama kolero de la Eternulo. 38 Li forlasis Sian laŭbon kiel
leono; ilia lando fariĝis dezerto de la kolero de la atakanto kaj
de Lia flama kolero.

Sekva Ĉapitro →