↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeremia

Ĉapitro 26

1 En la komenco de la reĝado de Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo
de Judujo, aperis jena vorto de la Eternulo: 2 Tiele diras la
Eternulo: Stariĝu sur la korto de la domo de la Eternulo, kaj
parolu pri ĉiuj urboj de Judujo, kiuj venas en la domon de la
Eternulo por adorkliniĝi, ĉiujn vortojn, kiujn Mi ordonis al vi
diri al ili; ne mankigu eĉ unu vorton. 3 Eble ili aŭskultos kaj
returnos sin ĉiu de sia malbona vojo; kaj tiam Mi fordecidos la
malbonon, kiun Mi intencas fari al ili pro iliaj malbonaj agoj. 4
Kaj diru al ili: Tiele diras la Eternulo: Se vi ne obeos Min, por
agadi laŭ Mia instruo, kiun Mi donis al vi, 5 por obei la vortojn
de Miaj servantoj, la profetoj, kiujn Mi sendas al vi, kiujn Mi
konstante sendadis, sed vi ilin ne aŭskultis: 6 tiam Mi agos kun
ĉi tiu domo kiel kun Ŝilo, kaj ĉi tiun urbon Mi faros malbeno por
ĉiuj popoloj de la tero. 7 Kaj aŭdis la pastroj kaj la profetoj
kaj la tuta popolo, kiel Jeremia parolis tiujn vortojn en la domo
de la Eternulo. 8 Kiam Jeremia finis la paroladon de ĉio, kion la
Eternulo ordonis diri al la tuta popolo, tiam kaptis lin la
pastroj kaj la profetoj kaj la tuta popolo, dirante: Vi devas
morti! 9 Kial vi profetas en la nomo de la Eternulo, dirante: Ĉi
tiu domo fariĝos kiel Ŝilo, kaj ĉi tiu urbo dezertiĝos tiel, ke
estos en ĝi neniu loĝanto? Kaj la tuta popolo amasiĝis ĉirkaŭ
Jeremia en la domo de la Eternulo.

10 Kiam la eminentuloj de Judujo aŭdis pri tio, ili iris el la
reĝa domo en la domon de la Eternulo kaj sidiĝis ĉe la enirejo de
la nova pordego de la domo de la Eternulo. 11 Kaj la pastroj kaj
la profetoj diris al la eminentuloj kaj al la tuta popolo jene:
Al morto estas kondamninda ĉi tiu homo, ĉar li profetis kontraŭ
ĉi tiu urbo, kiel vi aŭdis per viaj oreloj. 12 Tiam Jeremia diris
al ĉiuj eminentuloj kaj al la tuta popolo jene: La Eternulo
sendis min, por profeti kontraŭ ĉi tiu domo kaj ĉi tiu urbo ĉion,
kion vi aŭdis. 13 Plibonigu do nun viajn vojojn kaj vian
konduton, kaj obeu la voĉon de la Eternulo, via Dio; kaj tiam la
Eternulo fordecidos la malbonon, kiun Li diris pri vi. 14 Kaj mi
estas nun en viaj manoj; faru kun mi tion, kion vi trovas bona
kaj justa. 15 Sed sciu, ke se vi min mortigos, vi ŝarĝos per
senkulpa sango vin kaj ĉi tiun urbon kaj ĝiajn loĝantojn; ĉar
vere la Eternulo sendis min al vi, por diri en viajn orelojn
ĉiujn tiujn vortojn. 16 Tiam la eminentuloj kaj la tuta popolo
diris al la pastroj kaj al la profetoj: Ĉi tiu homo ne estas
kondamninda al morto, ĉar li parolis al ni en la nomo de la
Eternulo, nia Dio. 
17 Kaj leviĝis kelkaj el la plejaĝuloj de la
lando, kaj diris al la tuta amaso de la popolo jene: 18 Miĥa, la
Moreŝetano, profetis en la tempo de Ĥizkija, reĝo de Judujo, kaj
diris al la tuta Juda popolo jene: Tiele diras la Eternulo
Cebaot: Cion estos plugita kiel kampo, Jerusalem fariĝos ruinaĵo,
kaj la monto de la templo fariĝos arbara altaĵo. 19 Ĉu mortigis
lin Ĥizkija, reĝo de Judujo, kaj ĉiuj Judoj? ili timis ja la
Eternulon kaj preĝis antaŭ la Eternulo, kaj la Eternulo
fordecidis la malbonon, kiun Li diris pri ili. Kaj ni farus
grandan malbonon kontraŭ niaj animoj. 20 Ankaŭ alia homo profetis
en la nomo de la Eternulo, Urija, filo de Ŝemaja, el Kirjat-
Jearim; li profetis kontraŭ ĉi tiu urbo kaj ĉi tiu lando, simile
al ĉio, kion diris Jeremia. 21 Kaj liajn vortojn aŭdis la reĝo
Jehojakim kaj ĉiuj liaj potenculoj kaj ĉiuj eminentuloj, kaj la
reĝo intencis mortigi lin; sed Urija tion aŭdis, kaj ektimis, kaj
forkuris kaj venis en Egiptujon. 22 Kaj la reĝo Jehojakim sendis
homojn en Egiptujon: Elnatanon, filon de Aĥbor, kune kun aliaj
homoj li sendis en Egiptujon; 23 kaj ili elkondukis Urijan el
Egiptujo kaj venigis lin al la reĝo Jehojakim; kaj ĉi tiu
mortigis lin per glavo kaj ĵetis lian kadavron inter la tombojn
de la simpla popolo. 24 Tamen la mano de Aĥikam, filo de Ŝafan,
protektis Jeremian, ne lasante transdoni lin en la manojn de la
popolo, por mortigi lin.

Sekva Ĉapitro →